http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kanado-protekti-la-transgenrulojn-kontra-diskriminacioj-116545136.html
La Kanada parlamento aprobis la 20an de marto leĝprojekton kiu kriminaligas la diskriminacion kontraŭ la transgenruloj. Grava progreso por popolo kiu spertas multajn malfacilaĵojn.

Randall Garrison, membro de la Nova Demokratia Partio (la plej maldekstra el la parlamentaj grupoj), enkondukis la projekton. Li eksplikas ke « la transgenruloj kaj transseksuloj estas inter la plej marĝenigitaj, kaj estas tro ofte viktimoj de turmentado kaj perfortaĵoj », diroj raportitaj de la kanada ĵurnalo Ottawa Citizen.

Randall Garrison opinias ke tiu leĝo konsistigas gravan progreson por la kaŭzo de la transgenruloj, sed memorigas ke multe da laboro plu restas por atingi egalecon de rajtoj.

Kelkaj transgenruloj penas por trovi loĝejon aŭ laboron kaj eĉ spertas malfacilaĵojn por ricevi kuracadon, eksplikas la deputato.

La leĝprojekto, aprobita de 149 parlamentanoj, el kiuj 16 konservativaj deputitoj, tamen estigis viglajn reagojn en la Parlamento.

La konservativa deputita de Okcidenta Kalgario, Rob Anders, aparte enkondukis petskribon en oktobro, timante la konsekvencojn de tiu reformo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalgario

http://www.courrierinternational.com/article/2013/03/25/proteger-les-transgenres-des-discriminations