http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-rusio-la-lokaloj-de-amnestio-internacia-en-moskvo-kontrolitaj-116528336.html

La lokaloj de Amestio Internacia en Moskvo estis kontrolitaj lundon 25an de marto 2013 de reprezentantoj de prokuroraro kaj financaj inspektistoj. Temas pri unu el la multnombraj kontroloj de NeRegistaraj Organizaĵoj (NRO) kiuj okazis de kelkaj semajnoj en Rusio.

Tri aliaj gravaj rusaj NRO-oj estas kontrolitaj hodiaŭ : la fondaĵo Verdict public, la Movado por homaj rajtoj kaj la Agentejo por socia informo. La oficiala motivo de tiuj kontroloj estas certiĝi ke la asocioj estas konformaj al la rusa leĝaro koncerne la NRO-oj.

Amnestio Internacia kaj aliaj NRO-oj plurfoje kondamnis la novan leĝaron, kiu pli kaj pli trudas rigorecon por la NRO-oj, kaj esprimis sian maltrankvilecon vidi la novajn leĝojn pri la NRO-oj utiligitaj por turmenti ilin kaj provi fermi organizaĵojn kiuj atentigas pri la atencoj kontraŭ homaj rajtoj kaj kritikas la registaron.

La ĵusaj kontroloj estis kondukitaj tiamaniere ke la NRO-oj estas memdecide mallaŭditaj kaj diskredititaj en la opinio de la publiko.

Amnestio Internacia opinias ke ĉiuj siaj aktivecoj estas konformaj al la rusa leĝaro. La organizaĵo bedaŭras ke sia tempo, same kiel tiu de la koncernataj inspektistoj, ne estu uzita je pli utila maniero.

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Protegeons-les-personnes/Defenseurs-des-Droits-Humains/Actualites/Russie-les-locaux-d-Amnesty-International-Moscou-inspectes-8237?utm_source=twitter&utm_medium=reseaux-sociaux