http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kipro-la-trojko-dinamitas-la-kazinon-kaj-la-kipran-popolon-116559896.html

La nova « savplano » de Kipro superas laŭ brutaleco ĉion, kion UN jam trudis al la sud-eŭropaj landoj

Certe, la kipra registaro kaj la Trojko rezignis imposti la modestajn ŝparantojn, kaj la sorto de la riĉaj klientoj de la kipraj bankoj – kiuj perdos grandan parton de siaj financaj havaĵoj - ne malĝojigas nin.

Sed la plano, trudita de senprecedenca ultimato de la Eŭropa Centra Banko (ECB) domaĝas la eŭropajn bankojn, aparte la ECB, kiuj tamen akompanis Kipron kaj ties bankojn, en la edifo de ofŝora paradizo en eŭra zono.

La nova plano de Eŭrogrupo, celante restrukturi ambaŭ ĉefajn bankojn, ebligas al la Trojko senigi sin de la baloto de la kipra parlamento. Kaj la kipra loĝantaro pagos la plej gravan kontribuon al la planita kolapso de sia ekonomio.

Por la unua fojo en la historio de la eŭra zono, la ECB trudis sian vidpunkton al suverena lando klare minacante forpeli ĝin el la eŭra zono. Tiu precedenco estas je ekstrema graveco.

La 19an de marto la Kipra parlamento rifuzis la planon aranĝitan de sia konservativa registaro kaj la Trojko. En komunikaĵo de la 21an de marto, la ECB sendis ultimaton al la Kipra Parlamento : se vi ne akceptos nian planon antaŭ lundon 25an de marto ni ĉesigos la urĝajn kreditliniojn kiuj pluigas viajn bankojn.

La bankrotoj de la bankoj kaj la interrompoj de pruntoj kondukus la kipran Ŝtaton al rekapitaligo de ties bankoj per propraj rimedoj, probable elirante el la eŭra zono por rekrei nacian valuton.

Certe, la kipra banka sistemo estis rifuĝo por oligarkoj, ne nur rusaj, serĉantaj komplezan fiskleĝaron. Sed EU neniam kritikis, je la nomo de la (imposta) konkurenco libera kaj ne difektita. La impostado de la deponoj superaj al 100.000 eŭroj, en si mem bona ideo, estigos fuĝon de la kapitaloj kaj kolapson de la kipra ekonomio, tro dependaj de ties bankoj. Tiu aranĝo tiel akcelos la fuĝon de la kapitaloj kiu jam komencis de la aliaj eŭropaj landoj al Germanio, Svislando, Luksemburgo…

La krizo pligraviĝos, kaj la eliro de Kipro el la eŭra zono povus esti prokrastita nur de kelkaj monatoj.

Kiam la komisaro pri Ekonomiaj aferoj, Olli Rehn, deklaras ke « li faros ĉion eblan por malpezigi la sociajn konsekvencojn » de tiu plano, li klare mokas nin. La Komisiono tute nenion faras por helpi la loĝantojn de la suferantaj landoj, tute male, tial ke ĝi plu trudas al ili rigorecajn programojn destinitajn al kontentigo de la financaj merkatoj.

En Kipro same kiel aliloke en Eŭropo, estus tamen bezonate kaj tute urĝe, efektivigi masivajn financadojn apogitajn de la ECB por komenci energian transiron kaj krei laborpostenojn. Per nuligo de la ŝuldo kaj socialigo de la bankoj, eblus refondi la eŭran zonon kaj redoni al ĝi estontecon.

Kontraŭe al la diktaĵoj de la Trojko, kiu trans Kipro, celas klare malkuraĝigi ĉiujn volojn de la popoloj greka, portugala aŭ Hispana al stariĝado.

http://www.france.attac.org/articles/la-troika-dynamite-le-casino-et-le-peuple-chypriote