http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-irano-maltrankvileco-por-la-vivo-de-la-sindikatisto-enkarcerigita-mohammad-jarahi-116525154.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/maltrankvileco-por-la-vivo-de-la-sindikatisto-enkarcerigita

El http://soliranparis.wordpress.com/

« Ni ricevis tiun novaĵon pere de la blogo de niaj kamaradoj kaj amikoj de la Socialista batalo kaj tiu de la feminisma aktivisto irana Marjam Namazi kaj ni konigas ĝin ĉi-tie : maltranvileco kreskas por la vivo de la sindikatisma aktivisto enkarcerigita Mohammad Jarahi, konata ĉar li suferas de tiroida kancero.

Jarahi, kiu estas membro de la kunordigada Komitato por helpi al formado de laboristaj organizaĵoj, estis arestita en junio kaj kondamnita je kvin jaroj da malliberejo. Li atingis la duan jaron el sia puno.

Mohammad Jarahi estis operaciita la 16an de februaro de ĉi-tiu jaro. La testoj plenumitaj post la operacio montras ke li suferas de tiroida kancero. Laŭ la kuracistoj, Jahari devus komenci sian kuracadon kiel eble plej rapide. Malgraŭ la klopodoj de lia familio por ke li ĝuu medicinaĵojn ekster la malliberejo, Jarahi plu estas enkarcerigita.

Mohammad Jarahi estas en malliberejo nur pro ties sindikataj aktivecoj. Li ne devus estis en malliberejo, li devus ricevi urĝajn medicinajn flegadojn kaj kuracado ekster la malliberejo.

La Irana retejo Free Them Now! postulas tujan kaj senkondiĉan liberigadon de Mohammad Jarahi ».

http://free-them-now.blogspot.co.uk/