http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-inio-la-surfaco-de-grave-poluitaj-marbordaj-akvoj-plivasti-as-116494924.html

La marbordaj akvoj « grave poluitaj » en Ĉinio plivastiĝis je 24.000 kvadrataj kilometroj kaj nun atingas 68.000 km², t.e kresko de pli ol 35%, laŭ raporto de la Ŝtat-administacio de oceanoj. La tuta surfaco de la akvoj kies kvalito ne estas juĝita kiel « bona » atingis siaflanke 170.000 km² pasintan jaron, kontraŭ 150.000 km² averaĝe por la periodo 2007-2011, laŭ tiu oficiala dokumento kies plejparte estis publikigita merkredon de la registara retejo.

La situacio estas aparte damaĝita en la marbordaj regionoj plej industriigitaj, nome la delto de Yangzio, ĉirkaŭ Ŝanhajo, kaj norde en la golfo de Bohaj kaj sude en la delto de la Perlorivero (inter Honkongo, Makao, Kantono).

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jangzio

17 MILIONOJ DA TUNOJ DA POLUANTAJ MATERIALOJ

Pasintan jaron, 17 milionoj da poluantaj materialoj estis flutransportitaj kaj elverŝitaj en la oceanon fare de la 72 ĉefaj ĉinaj riveregoj, laŭ la ĉina administracio. La poluado de la riveroj, kelkafoje kun gravaj konsekvencoj por la sano, estas plago en Ĉinio, kie la media respekto estas ofte oferita sur la altaro de la ekonomia kreskado.

Inter la toksaj forĵetaĵoj elverŝitaj laŭlonge de la marbordoj, ni trovas 46.000 tunojn da pezaj metaloj kaj 93.000 tunojn da petrolo, detaligas ĵaŭdon la China Daily, kiu aldonas ke 80% el la forĵetaĵoj retrovitaj en la ĉinaj marbordaj akvoj estas plastaĵoj. Ĉiu km² da mara akvo proksime de la marbordoj entenas averaĝe 4.400 plastajn pecojn, kaj tiu nombro atingas po 55.000 pecojn por unu km² da plaĝo, ankaŭ substrekas la raporto, laŭ ĵurnalo en la angla. La administracio de la oceanoj efektivigis 2,4 milionojn da testoj en 8.400 malsamaj lokoj por tiu raporto.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/03/21/la-superficie-des-eaux-cotieres-gravement-polluees-augmente-en-chine_1851359_3244.html