http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-brazilo-indi-enoj-forpelitaj-de-siaj-hejmoj-en-rio-de--anejro-116458921.html

Polico invadis, je la 22-a de marto, la indiĝenan vilaĝon Maracanã, apud la fama stadiono de Rio-de-Ĵanejro, por liberigi la areon por la konstruado de Olimpika Muzeo en tiu loko, kie antaŭe funkciis Muzeon pri Indiĝenoj, fermita en 2007, kiam, proteste, indiĝenoj konstruis tie indiĝenan vilaĝon kun la celo transformi la lokon en Indiĝena Kultur-centro.

La planoj de la subŝtatestro, Sérgio Cabral, estis detrui la konstruaĵon por fari parkejon por la mondpokalo. Li ankaŭ volas detrui la plej bonan publikan lernejon de la urbo, kiu daŭre rezistas apud la stadiono, kun la sama celo. Pro tio, ke la Muzeo pri la Indiĝenoj estas historia konstruaĵo kies fasado ne povas esti detruita, Cabral, anstataŭ cedi al la planoj de la indiĝenoj, elektis uzi la lokon por Muzeo pri Olimpikoj.

La brazila ministro pri Kulturo, Marta Suplicy, kaj pluraj brazilaj intelektualuloj, defendas la indiĝenojn. Reprezentantoj de la brazila justico sukcesis konvinki la indiĝenojn foriri laŭ promesoj pri socia asisto kaj nova areo por ilia kulturcentro, tamen, dum la malokupiĝo de la loko, la polico subite invadis la lokon, perfortis kaj arestis plurajn homojn, inter ili indiĝenoj, ilia advokato, anoj de sociaj movadoj. Indiĝenaj pajlaj domoj forbruliĝis.

Ironie, la Brazila Registaro volas profiti la mondpokalon kaj la Olimpikoj por montri al la mondo la etnan diversecon de Brazilo, kun blankuloj dancantaj kun kokaroj kaj indiĝenaj vestoj dum la malfermaj solenaĵoj de ambaŭ eventoj, en 2014 kaj 2016.

(Informoj kompilitaj de Rafael Henrique)

http://www.jb.com.br/rio/noticias/2013/03/22/batalhao-de-choque-entra-na-aldeia-maracana-para-retirar-indios/