http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-egiptio-kolizioj-apud-la-sidejo-de-la-islama-frataro-en-kairo-116458464.html

Pli ol 120 personoj estis vunditaj dum la perfortaĵoj, anoncis al la oficiala agentejo Mena la respondeculo de la sukurservo, Mohammed Soltane

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=mohJPVPwlUs

El busoj kiuj transportis dum posttagmeze partianojn de Islama Frataro restas nur kalcinitaj veturil-skeletoj.

Ili konverĝis al la sidejo de la Islama Frataro, sur la monteto de Mokatam en antaŭurbo de Kairo, tie, kie opoziciaj manifestaciantoj rendevuis.

Kolizioj rapide eksplodis, okazigantaj multajn vunditojn ofte per ŝtonĵetoj vizaĝen.

La opoziciuloj, taksitaj je ĉirkaŭ 3000 personoj, poste provis rompi la sekurecan kordonon kiu protektas la sidejon de la Islama Frataro. La kontraŭ-ribela polico intervenis uzante plorigajn gasojn.

Tiuj manifestaciantoj, inter kiuj membroj de Nigra Bloko, malinklinaj al la islamistoj, daŭre riproĉas al la prezidentoMohamed Morsi ke li perfidis la revolucion, ke li volas monopoligi la potencon kaj ke li estas sub influo de Mohamed Badie, la supera gvidanto de la Islama Frataro.

Aliaj lokaloj estis celitaj ĉi-vendredon, en Manial, kvartalo de Kairo, sed ankaŭ en Malhalla, en la Nildelto. Entute trideko da konstruaĵoj de la Islama Frataro estis atakitaj de post la elektado de Morsi en junio 2012.

http://fr.euronews.com/2013/03/22/egypte-heurts-pres-du-siege-des-freres-musulmans-au-caire/