http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-tunizio-amina-devas-esti-tonumita-ismorte-opinias-islama-predikisto-116437718.html

Adel Almi, prezidanto de Al-Ĵamia al-Ŭasatia Li-Taŭia Ŭal-Islah (Centrista Asocio por sentivigo kaj reformo), petis punon de 80 ĝis 100 vipfrapoj kontraŭ Amina, junulino kiu pozis nude en la sociaj retoj.

Eĉ ŝtonumita ĝismorte.

Laŭ tiu ŭahabisma predikisto, citita de « AssabahNews » la junulino devas esti punita, laŭ la ŝario, per 80 ĝis 100 vipfrapoj, sed pro la graveco de la ago kiun ŝi plenumis, ŝi meritas esti ŝtonumita ĝismorte.

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%ACahabismo

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cario

Adel Almi aldonas ke « la junulino, pro sia ago, povus kaŭzi malfeliĉon, estigante epidemiojn kaj katastrofojn »

Pli grave: « Ŝia ago povus esti kontaĝa kaj ekzempli por aliaj virinoj. Necesas do izoli ŝin. Ĉiuokaze, mi deziras al ŝi resaniĝon », diris Adel Almi.

Laŭ advokatoj, Amina, membro de Femen-Tunizio, riskas 6 monatojn ĝis 2 jaroj da enkarcerigo kaj monpunon de 100 ĝis 1000 dinaroj, je la nomo de la artikolo 226 el la punkodo.

http://www.cridem.org/C_Info.php?article=640990

Petskribo :

http://www.change.org/petitions/petitioning-tunisian-government-amina-must-be-safe