http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-ukrainio-grava-nigra-tajdo-okazas-en-la-nigra-maro-apud-odeso-116409840.html

Nigra tajdo estis malkovrita en la Nigra maro apud la bordoj de Odeso en Ukrainio, la gazetservo de prokurejo de la regiono de Odeso indikis ke la amplekso de la zono de la nigra maro estis taksita je pli ol 840.000 kvadrataj metroj.

La prokurejo deklaris ke tiun nigran tajdon kaŭzis elverŝado de petrolaj produktaĵoj de « Bauman Nikolai », ŝipo kiu sinkis apud la Danuba delto.

La Ŝtataj organizaĵoj kompetentaj, petitaj de la prokuroro kontrolis la taksadojn de la petrol-volumo elverŝita en la maron kaj provas nun taksi la damaĝojn kaŭzitajn de tiu nigra maro.

La prokurejo komencis kriminalan enketon reference al la artikolo 243 el la ukrainia punkodo (mara poluado) kaj la artikolo 242 el la ukrainia punkodo (malobservado de la reguloj pri antaŭgardo de akvo).

Kiel indikita, la « Bauman Nikolai », ŝipo marveturante sub Moldava paviliono sinkis apud la Danuba delto Starostambulskij, en la distrikto de Kilijskij apud Odeso.

La tuta ŝipanaro, 11 personoj, ĉiuj Moldavoj estis sukuritaj.

La ŝipo marveturis de Turkio al Ĥersono. Akvo ŝajne eniĝis tra la pruo de la ŝipo kaj inundis la ŝipon. La ŝipo estis 40-jara, ĝi apartenis al Danube Shipping Ltd.

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%A4ersono

http://naturealerte.blogspot.fr/2013/03/14032013russie-une-importante-maree.html