http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-rumanio-striko-e-dacia-116394759.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/striko-e-dacia

La rumana aŭtkonstruisto Dacia, filio de Renault, anoncis merkredon interrompon de la produkto sur munto-ĉeno de Mioveni pro strikmovado kaŭzita de konflikto pri la salajroj.

Dacia estas la plej grava eksportisto de la lando kaj reprezentas ĉirkaŭ 3% el ĝia malneta enlanda produkto, 90% el ĝia produkto sin turnas al eksportado. Ĝi vendis ĉirkaŭ 360.000 aŭtojn en la mondo en 2012, kresko je 4,8% kompare kun 2011.

« Ni intertraktas pri la kolektiva akordo », deklaris Anca Oreviceanu, porparolanto de Dacia. « Ni ankoraŭ ne scias pri la efiko sur la produktado ».

Laŭ la surlokaj amaskomunikiloj, la salajruloj de Dacia postulas salajran altiĝon de 25%. La averaĝa malneta salajro de la firmao estis je 3.700 rumanaj leoj (837 eŭroj) pasintan jaron, komparindaj kun nacia averaĝo de 2.100 leoj.

http://www.lefigaro.fr/flash-eco/2013/03/20/97002-20130320FILWWW00490-greve-chez-dacia-en-roumanie.php