http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-gvatemalo-por-la-unua-fojo-eks-diktatoro-estas-ju-ita-pro-genocido-en-sia-lando-116376867.html

La proceso pri genocido kaj krimoj kontraŭ homaro de la eks-diktatoro Efrain Rios Montt komencis mardon 19an de marto en Gvatemalo. Por la unua fojo nacia tribunalo juĝas eks-diktatoron pro tiaj akuzaj motivoj.

Reginta en 1982 kaj 1983, la eks-generalo estas akuzita pri partopreno al murdo de pli ol 1.771 indiĝenoj de la tribo Maja el Iŝiloj, en la departemento Kiŝeo, epicentro de la interna milito, kaj ankaŭ pri la fakto ke li fermis la okulojn pri seksperfortoj kaj multaj torturoj kiujn efektivigis armeo kontraŭ ribelantoj kaj la indiĝenaj popoloj dum kontraŭ-ribela ofensivo.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Ixils

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ki%C4%89eoj

Preskaŭ 200.000 civiluloj, plejparte maja-devenaj, estis murditaj kaj 45.000 malaperis dum la interna milto en Gvatemalo, de 1960 ĝis 1966, kiam la sinsekvaj dekstraj registaroj provis likvidi gerilon suspektitan pri ligoj kun komunistoj. La periodo dum kiu Rios Montt regis estis aparte sangoplena, kun militista strategio nomita « bruligita tero » celanta eksplicite la indiĝenajn popolojn.

« JUSTECO POR LA VIKTIMOJ »

Efrain Rios Montt, 86-jaraĝa kaj en prigardita rezidejo de unu jaro, estos juĝita samtempe ol José Mauricio Rodriguez, alia generalo, ĉefo de la militista spionado post la puĉo de 1982, persekutita pro la samaj kialoj.

« Tio estas historia, deklaris la ĝenerala prokuroro Claudia Paz y Paz. Ni ne povas lasi milojn da mortintoj nepunitaj. Ni ŝuldas justecon al la viktimoj ».

Ĉe la komenco de la proceso, viktimoj kaj advokatoj pri homaj rajtoj aplaŭdis. La prokuroraro anoncis ke ĝi prezentos centojn da atestoj, videojn kaj militistajn dokumentojn dum la proceso, kiu povus daŭri plurajn monatojn.

« Tio estas la unua fojo en la mondo ke eksa Ŝtatĉefo aperas antaŭ nacia tribunalo pro genocido », substrekis la alta-komisaro de Unuiĝintaj Nacioj, Navi Pillay. Protektita per parlamenta imuneco, Rios Montt evitis la justicon dum pli ol tri dek jaroj antaŭ ol forlasi la Parlamenton en 2012. Liaj advokatoj ĉiam asertis ke la eks-diktatoro ne sciis pri la ekscesoj plenumitaj de la militistoj.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/03/19/guatemala-pour-la-premiere-fois-un-ex-dictateur-juge-pour-genocide-dans-son-pays_1850673_3222.html