http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-argentino-tribunalo-agnoskas-la-eklezian-complicecon-en-la-persekutoj-dum-la-diktaturo-116360439.html

Por la unua fojo argentina tribunalo akuzis la Katolikan Eklezion pri kompliceco kun la argentina militista diktaturo de 1976 ĝis 1983. Laŭ la ĵurnalo « Pagina 12 », la juĝistoj de la tribunalo de la Rioja konsideris kiel pruvita ke la eklezia hierarkio sisteme ignoris la informojn pri la opoziciaj pastroj.

Konkrete la tribunalo de la Rioja referencas al murdo en 1976 de du pastroj : la Argentinano Carlos de Dios Murias kaj la franco Gabriel Longueville. La pastro Longueville kaj lia vikario Murias estis forkaptitaj la 18an de julio 1976 en la paroĥo de El Salvador d'El Chamical. Iliaj korpoj distruitaj per kugloj estis trovitaj, okuloj vindokovritaj, en forlasita tereno de la urbo. La pastro Longueville – unu el la 18 francoj malaperintaj dum la diktaturo – aliĝis al la Movado de pastroj por la Tria mondo, unu el la koŝmaroj de la reĝimo. Proceso por beatigo de ambaŭ pastroj estis komencita de la diocezo en 2010.

KOMPLICO PRI GRAVAJ MALOBSERVADOJ DE HOMAJ RAJTOJ

Kelkajn tagojn poste, la episkopo de La Rioja, Monsinjoro Enrique Angelelli, mortis en intenca veturila akcidento. Li ĵus konsistigis dosieron pri la murdo de ambaŭ pastroj. La proceso ebligis montri ke Monsinjoro Angelelli, kaj aliaj pastroj, ja informis la Episkopan asembleon pri la situacio en la regiono.

La juĝistoj konsideris ke la Eklezia hierarkio estis minimume indiferenta se ne komplico en la persekutoj kaj agresoj kontraŭ laikoj kaj eklezio de la diocezo de La Rioja. Laŭ organizaĵoj pri homaj rajtoj, unu episkopo, almenaŭ dek pastroj, du seminarianoj kaj kvin pastraj agentoj estis murditaj dum la diktaturo. Dek aliaj pastroj, sep seminarianoj kaj 45 episkopoj estas konsideritaj kiel malaperintaj. Entute, 30.000 personoj malaperis dum la argentina diktaturo inter 1977 kaj 1983.

http://www.cath.ch/detail/argentine-un-tribunal-reconna%C3%AEt-la-complicit%C3%A9-de-leglise-dans-les-pers%C3%A9cutions-sous-la-dictat