LABORISTAJ RAJTOJ = HOMAJ RAJTOJ
http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-gvatemalo-kanado-ulnk-kaj-amnestio-internacia-postulas-enketon-pri-la-morto-de-la-aktivisto-carlos-116323158.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/ulnk-kaj-amnestio-internacia-postulas-enketon-pri-la-morto-de-la

La Unuiĝintaj Laboristoj pri Nutrado kaj Komerco (ULNK) aldonis sian voĉon al tiu de Amnestio Internacia kaj kreskanta nombro da organizaĵoj de la civilularo kaj organismoj pri promocio de socia justeco ĉie en la mondo. Ili postulas starigon de enketo kompleta, sendependa kaj nepartieca pri la murdo de la sindikata aktivisto Carlos Hernández.

La kunfrato Hernández estis murdita per kuglo la 8an de marto oriente de Gvatemalo. Ni timas ke tio okazis pro lia aktivismo. Du aliaj defendantoj de la personaj rajtoj kiuj aktivas en la regiono spertas riskon aparte gravan.

Carlos Hernández estis fama membro de pluraj organizaĵoj de la civilularo inter kiuj la Asocio de Gvatemalanoj Unuiĝintaj por siaj rajtoj, kiu havas solidajn ligojn kun ULNK-Kanado kiel internacia partnero en la defendo de justeco kaj rajtoj de migrantaj laboristoj.

http://www.tuac.ca/index.php?option=com_content&view=article&id=3325%3Aufcw-and-amnesty-demand-investigation-into-death-of-activist-carlos-hernandez&catid=6%3Adirections-newsletter&Itemid=6&lang=fr