http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-grekio-la-judoj-ceremonias-la-70an-datrevenon-de-la-unuaj-deportadoj-de-saloniko-116329607.html

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tesaloniko

La dua greka urbo, Tesaloniko, ceremoniis la 70an datrevenon de la unuaj deportadoj de judoj al Aŭŝvico, kiu preskaŭ malplenigis en 1943 la « balkanan Jeruzalemon » el ties juda loĝantaro.

Sur fono de kresko de la novnazia partio en Grekio, la plej altaj responsuloj de la juda tutmonda komunumo, la prezidanto de la Juda tutmonda Kongreso Ronald Lauder kaj tiu de la Juda eŭropa kongreso Moshe Kantor, venis al Tesaloniko por esprimi ties zorgojn pri la ekapero de rasismo kaj kontraŭjudismo en la lando, kun eniro en junio de la novnazia partio Ora tagiĝo (Krisi Avgi, en la greka) en la grekan parlamenton.

« La grekaj judoj estas aparte afliktitaj de la profondaj ekonomiaj problemoj spertitaj de la lando kaj de la kresko de ekstrema movado Ora tagiĝo, kies estroj klare neas Holokaŭston » maltrankviliĝis la Juda tutmonda kongreso en komunikaĵo.

Silenta marŝado malantaŭ la urbestro de Tesaloniko okazis mardon en la urba centro ĝis la antaŭa stacidomo kie ekiris la unua trajno al Aŭŝvico la 15an de marto 1943, same kiel pluraj memorigaj ceremonioj.

Tesaloniko, kultura urbo, tirita inter Balkanoj kaj Oriento, kie vivis pli ol 50.000 judoj antaŭ la milito, kalkulis nur 1.950 post la milito kaj ĉirkaŭ mil hodiaŭ.

http://www.20minutes.fr/monde/allemagne/1119309-20130315-juifs-grece-commemorent-70e-anniversaire-1eres-deportations-salonique