http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-belgio-manifestacio-anta-la-irka-barita-kampo-de-vottem-116312231.html

http://fr.wikipedia.org/wiki/Vottem

Ĉirkaŭ 600 ĝis 700 manifestaciantoj kolektiĝis dimanĉon posttagmeze antaŭ la ĉirkaŭbarita kampo de Vottem por protesti kontraŭ la deteno de migrantoj kaj ties forpeladoj. La manifestacio okazis en kvieteco.

La centoj da ĉeestantaj personoj ekiris de la tombejo de la pafekzekutitoj, iom post la 14a ĉe la citadelo. La manifestaciantoj poste paŝis ĝis la ĉirkaŭbarita kampo de Vottem por reafirmi sian fidelecon al azilrajto.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Enclos_des_fusill%C3%A9s
_(Li%C3%A8ge

« Ŝajnas ke ni ne estas konsiderataj kaj ke tiu registaro plifortigas la politikon de forpelado. La ciferoj elmontras tion », eksplikas France Arets de la kolektivo pri rezistado al kampoj por fremduloj.

« Tio, kio estas iom specifa en tiu kriza periodo estas ke la migrantoj ne devas suferi pri tiu situacio. Ili havas kialojn fuĝi la militojn, la mizeron aŭ klimatajn katastrofojn. Ili tute ne estas responsaj pri la krizo ».

Antaŭ la ĉirkaŭbarita kampo, la kolektivo Aktivist music, kiu kunigas lieĝanajn artistojn, koncertis. Kantoj estis komponitaj subtene al la malliberuloj de Vottem.

La dato de la 17a de marto por organizo de tiu manifestacio ne estas hazardo: fakte, la ĉirkaŭbarita kampo de Vottem malfermiĝis de antaŭ ekzakte 14 jaroj.

http://www.deredactie.be/cm/vrtnieuws.francais/
Soci%25C3%25A9t%25C3%25A9/130317
_Manif_Centre_Ferme_Vottem