http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kebekio-17a-manifestacio-kontra-la-polica-perforteco-116281406.html

http://berthoalain.com/2013/03/16/manifestation-contre-la-brutalite-policiere-declaree-illegale-et-reprimee-a-montreal-15-mars-2013-videos/

La 17a manifestacio kontraŭ la polica perforteco, en la stratoj de la urbo-centro de Montrealo, finiĝis vendredon per dekoj da arestadoj.

Centoj da personoj partoprenis tiun manifestacion, tamen ilia nombro estis malfacile mezurebla, tial ke pluraj grupetoj formiĝis laŭlonge de la manifestacio.

Neniu detalo esti provizita pri la nombro de interpelaciitaj personoj. Ni scias tamen ke la Polica Servo de la Urbo Montrealo (PSUM) procedis kontrolon kaj identigon de cento da personoj ĉe la angulo de la stratoj Sankta-CatherineOriente kaj Sankta-Élisabeth.

Ankaŭ policisto estis vundita ĉe la vizaĝo komence de la manifestacio kaj estis transportita ĉe malsanulejo, konfimis la PSUM. Ŝajne iliaj vundoj estas negravaj.

Ekde la ekiro, la PSUM priserĉis la sakojn de manifestaciantoj, kaj interpelacioj estis efektivigitaj laŭ la trovitaj objektoj.

La PSUM efektivigis dumtage du preventajn arestadojn. Tiuj personoj estis serĉitaj, laŭ informoj akiritaj de Radio-Canada.

La polico ĉirkaŭblokis grupon de manifestaciantoj ĉe la angulo de la stratoj Sherbrooke kaj University, laŭ Laurent Gingras, porparolanto de PSUM. La grupo de manifestaciantoj apartiĝis, unu grupo disiĝante kaj la alia direktiĝante okcidenten uzante la stratojn Sainte-Catherine kaj Maisonneuve.

La polico asertas ke la manifestacia vojirado ne estis komunikita. « La manifestacio estis deklarita kontraŭleĝa laŭ P-6. La homoj povas manifestacii, sed neniu delikto estos tolerita », precizigis la PSUM en sia tvitera konto. Averto pri disiĝo estis poste lanĉita.

Tiu jara manifestacio estas ofte interpuŝiĝada scenejo kun la policistoj kaj detruaj kaj vandalismaj scenoj okazas.

La policistoj de Montrealo anoncis ĵaŭdon ke ili estas pretaj interveni laŭbezone. Ili petis de la manifestaciantoj ke ili defiladu kvietece.

Kelkaj dekoj da personoj ankaŭ pace manifestaciis apud la metroo Mont-Royal.

http://quebec.huffingtonpost.ca/2013/03/15/manifestation-a-montreal_n_2886411.html?ncid=edlinkusaolp00000003