http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kubo-guantanamo-45-advokatoj-apelacias-la-efon-de-pentagono-116274731.html

http://eo.wikipedia.org/wiki/Malliberejo_de_Guantanamo

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pentagono_(Usono

Kvardek kvin advokatoj de la malliberuloj en Guantanamo skribis ĵaŭdon 14an de marto al la ĉefo de Pentagono,Chuck Hagel, por alarmi pri « masiva » nunokazanta malsatstriko en la malliberejo kaj la « grava minaco por la sano kaj vivo de la malliberuloj ».

Ili do apelacias la sekretarion pri defendo kiu, estinte respublikana senatoro, opiniis en 2005 ke la kontestita malliberejo estis unu el la kialoj pro kio Usono perdis la « bildmiliton en la mondo ».

Ili precizigas, laŭ informoj konfirmitaj de ĉiu advokato kiu iris surloken, ke « la plimulto de la viroj de la kampo 6, kiu loĝigas la plej grandan nombron el la 166 malliberuloj de Guantanamo, malstastrikas de la 6a de februaro », tago en kiu okazis priserĉado. La aŭtoritatoj de la malliberejo indikis lundon ke nur naŭ malliberuloj sekvis la movadon, inter kiuj kvin estis nutritaj per tuboj.

« Ilia sanstato difektiĝas », raportis ĵaŭdon la advokatoj. Ili perdis inter 9 kaj 13 kilogramojn, kaj almenaŭ 24 malliberuloj svenis pro malalta procento de glukozo en la sango, asertas ilia letero.

Tiu « malsatstriko estis kaŭzita de ripetitaj priserĉadoj de la Koranoj de la malliberuloj, kiuj estis spertitaj kiel religia profanado, samkiel priserĉadoj kaj konfiskado de personaj aferoj, kiel leteroj kaj familiaj fotoj aŭ poŝtaĵoj de iliaj advokatoj, ŝajne sen kialoj kaj provokoj », ankaŭ skribas la advokatoj al S° Hagel. Ili opinias ke tiuj priserĉadoj intervenis « en kunteksto de regresaj praktikoj tiujn pasintajn monatojn, signifantaj reiro al antaŭa periodo de Guantanamo » kiujn la malliberuloj konsideras kiel « mistraktadoj ».

http://eo.wikipedia.org/wiki/Korano

La militistaj aŭtoritatoj de Guantanamo indikis ke « nenio nekutima okazis la 6an de februaro dum tiu rutina priserĉado ».

« Neniu gardisto de Guantanamo tuŝas la Koranon de malliberulo. La Korano estas traktita per plej profunda respekto », asertis la kapitano Robert Durand, direktoro pri komunikado de Guantanamo.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/03/15/greve-de-la-faim-a-guantanamo-45-avocats-en-appellent-au-chef-du-pentagone_1848816_3222.html