http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-birmo-la-birma-polico-ja-uzadis-blankan-fosforon-la-raporto-116251114.html

http://eo.wikipedia.org/wiki/Blanka_fosforo

La birmaj policistoj ja fakte uzadis en novembro fosforon kontraŭ manifestaciantoj, konfirmis mardon enketa komisiono prezidita de la opozicia ĉefo Aung San Suu Kyi, realudante pri perfortaĵoj kiuj estigis konsiderindan emocion.

La parlamenta raporto, publikigita mardon, akuzas la sekurecajn fortojn kiuj disigis la manifestaciantojn kontraŭstarantajn la kupran ĉin-birman minejon de Lepta dung, ĉe Moniŭa (nordo).

Cento da personoj estis vunditaj, inter kiuj plimulto de budhismaj monaĥoj.

Sed la raporto proponas solvojn por ke la projekto povu rekomenci sian aktivecon, repuŝante tiel la ĉefan postulojn de la aktivistoj.

« Ni firme konstatis ke la neutilaj kaj neatenditaj brulaĵoj estis truditaj al monaĥoj kaj civiluloj ĉar la polico uzadis fumdonajn bombojn nesciante kiaj estos la efektojn », oni povis legi en la raporto sendita al la prezidento Thein Sein lundon.


La bomboj entenis fosforon « kiu povas flamigi kiam ili eksplodas », ĝi aldonis, konfirmante la konkludojn de la unua sendependa enketo malakceptita de la ŝtatpotenco.

La sekurecaj fortoj sturmis, frumatene, manifestaciantojn kiuj tendumis antaŭ la minejo. La incidento spertis esceptan eĥon ene de la publika opinio kiu kredis tiujn praktikojn malaperintajn post la foriro de la junto, en potenco dum kvindek jaroj, kaj kiu cedis la potencon al la registaro Thein Sein en 2001.

http://www.20minutes.fr/ledirect/1116603/20130312-birmanie-phosphore-bien-ete-utilise-contre-manifestants