http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-al-erio-manifestacio-de-senlaboruloj-en-uargla-efurbo-de-la-al-eria-petrolo-116224542.html

Miloj da personoj pace amasiĝis ĵaŭdon en la centro de Uargla (sudo) postulantaj rajton al laboro kaj liberigadon de la senlaboruloj arestitaj en februaro tial ke ili manifestaciis.

http://www.youtube.com/watch?v=k3PZxouXCn8&feature=youtu.be

Jaŭdon 14an de marto, miloj da senlaboruloj amasiĝis sur la urbodoma placo postulantaj laboron kaj ĉesigon de la juĝaj persekutadoj.

Senlaboreco tuŝas plenrekten la alĝerian junularon. Laŭ la alĝeriaj aŭtoritatoj kaj MFI, 21,5% el la junuloj malpli ol 35-jara estas sen laboro, kontraŭ 10% por la tuta loĝantaro.

Tiu situacio de la junuloj montriĝas eĉ pli malfacila en la Sudo, pro la malgranda disvolviĝo de la regiono kaj la konkurenco de la laboristoj venintaj de Nordo, eĉ de eksterlando.

Lundon, provante trankviligi la koleron de la junaj senlaboruloj antaŭ la manifestacio, la Ĉefministro Abdelmalek Sellal jam anoncis ke la sudaj entreprenoj devos dungi prioritate surlokajn laboristojn.

« Dungado de laboristoj ekster la gubernio estas permesita nur por la laborpostenoj kiuj ne trovas taŭgan karakterizaĵon surloke », laŭ instrukcio de S° Selal koncerne la Suda gubernio.

Laŭ informfonto de la sekureca servo, la « amasiĝo disvolviĝis kviete ».

« Policistoj deplojiĝis ĉirkaŭ la placo, sed montriĝis tre diskretaj. Neniu preterpaso estis konstatita », notas la taggazeto "El Watan".

Laŭ surlokaj ĵurnalistoj, la manifestaciantoj disiĝis komence de posttagmezo por eviti tumulton. Grupo kiu ne volis skandi kontraŭ-registarajn sloganojn estis neŭtraligitaj de la organizantoj, ili konstatis.

Kvar senlaboruloj kondamnitaj al enkarcerigo

Tiu kolektiĝo okazas dum tribunalo en Laguat, urbo de suda Alĝerio, kondamnis, mardon, je du monatoj da malliberejo, el kiu unu senprokrasta, kvar senlaborulojn kiuj manifestaciis en februaro antaŭ la Nacia Agentejo por Dungado de tiu urbo, proksime de Hassi R'mel, plej grava gaskampo en la lando.

La manifestaciantoj estas persekutitaj pro « kolektiĝo nearmita kaj uzado de forto kontraŭ policistoj », precizigis ilia advokato, indikante ke dek tri aliaj akuzitoj estis senkulpigitaj.

La 26an de marto, dekkvin aliaj senlaboruloj estos juĝitaj en Uargla pro « kolektiĝo nearmita ».

http://www.france24.com/fr/20130314-manifestation-pacifique-ouargla-capitale-petrole-algerien-CNDDC-chomage-laghouat-chomeurs-prison