http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kambo-o-amasaj-svenoj-en-la-teksa-aj-uzinoj-116213874.html

Ĉe noktiĝo, la laboristinoj de la kamboĝa teksaĵa sektoro eliras el la miloj da uzionoj de Pnom-Pena antaŭurbo, lacegaj. La reĝlando allogis famajn mondajn fabrikmarkojn, dank’al salajroj malespere malaltaj kaj inferaj laborkadencoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pnom-Peno

Pli kaj pli da internaciaj entreprenoj delokigas sian teksaĵan produktadon serĉante, plu kaj plu, pli malaltajn kostojn.

Sed scenoj de kolektivaj svenoj alarmas.

Kaj la kolero kreskas, dum vicentreprenistoj kaj famaj markoj akuzas sin reciproke pri respektiva respondeco.

U nin, 25-jara, ŝajnas lacega. Ŝi frabrikas vestaĵojn por usona firmao po apenaŭ 4 eŭroj tage.

« Ili presas T-ĉemizojn. La odoro estas malagrabla, tio estas neeltenebla », ŝi konfidas atendante la komionon kiu rekondukas ŝin hejmen.

Per krompagoj kaj pliaj horoj, la laboristinoj atingas averaĝan salajron po 60 eŭroj monate. Por pluvivi, ili ofte laboras super la leĝa limo po sesdek horoj semajne, riskante endanĝerigi sin.

« Estas ofte varma ene de la uzinoj. Ili ankaŭ inhalas toksajn substancojn », klarigas Moeun Tola, respondeculo de la laborista programo de « Community Legal Education Centre », kiu provizas al ili leĝan subtenon.

Amasaj svenoj

Trostreĉado, sub-nutraĵo kaj malbona ventolado komprenigas « la amasajn svenojn kiuj okazis en la uzinoj de post 2010 », li opinias.

Pasintan jaron, 1.100 laboristinoj svenis en la konfekciaj uzinoj.

Soey Eao, kiu laboras de 5 jaroj en teksaĵa sektoro, ne sukcesas dece vivi. Ŝi loĝas malantaŭ la uzino en urbo-dormejo , kie centoj de laboristoj kunloĝas en betonaj loĝejoj sen akvo kaj elektro.

Ŝi partigas 6 kubajn metrojn kun tri aliaj kolegioj, po 15 eŭroj monate.

« Ni laboras po dekdu horoj tage, kelkafoje 7 tagoj en 7 tagoj por gajni pli », ŝi diras. Je 24-jara, ŝi repagas unu trionon el sia salajro al sia familio.

« Mi eĉ ne povas dece manĝi ĉar mi provas ŝpari, mi aĉetas minimumon por pluvivi ».

Post la svenoj, strikoj kaj manifestacioj multobliĝis. Kelkaj eĉ degeneris kiel en februaro 2012, kiam tri laboristinoj estis vunditaj de viro kiu pafis.

Kelkaj el la 650.000 teksaĵaj laboristoj – el kiuj 400.000 por eksportistaj firmaoj – kuniĝis en sindikatoj por postuli altiĝon de la minimuma salajro – po almenaŭ 75 eŭroj monate.

Kamboĝo, unu el la malplej kostaj landoj en la mondo

La Internacia Organizaĵo de la Laboro (IOL), kiu regule inspektas la uzinojn de la lando, deziras nova sektora akordo inter registaro, uzinestroj kaj sindikatoj.

« Krom Bangladeŝo, Kamboĝo estas unu el la malplej kostaj landoj en la mondo por produkti vestaĵojn », opinias Jill Tucker, ŝarĝita pri programo de IOL en Kamboĝo.

« Evidentas ke se oni pli bone pagus la laboristojn, estus malpli da svenoj ».

Sed uzinoj kaj markoj akuzas sin reciproke.

« La markoj ja kontrolas kiom ni gajnas (…). Ni havas neniun decidpovon pri la plivaloro kiun ni realigas ĉar ni estas vicentreprenistoj », asertas Ken Loo, ĝenerala sekretario de Gmac, asocio de teksaĵaj uzinestroj.

« Se niaj salajroj estis ekvivalentaj al tiuj de la vjetnamaj uzinoj, ĉu la investistoj venus en nian landon ? ».

La famaj markoj, siaflanke, neas ke ili puŝas la salajrojn supren. La sveda grupo H&M, akuzita pasintan jaron en dokumenta filmo ke ĝi pluigas la mizerajn salajrojn en la lando, asertas ke ĝi ne povas rekte agadi en la uzinoj.

« Ili fabrikas vestaĵojn por pluraj klientoj, sed la dungitoj ricevas la saman salajron kiu ajn estas la marko », indikis Malin Bjorne, porparolanto de la grupo, en retmesaĝo.

http://www.rtbf.be/info/economie/detail_cambodge-evanouissements-de-masse-dans-les-usines-de-textile?id=7947102