http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-belgio-habemus-austeritate-skandis-15-000-manifestaciantoj-al-la-e-ropaj-tat-efoj-kunigitaj-e-116197532.html

La 27 ĉefoj de Ŝtatoj kaj registaroj atenditaj en Bruselo okaze de la eŭropa pintkunveno estis akceptitaj de manifestacio de sindikatanoj opoziciantaj al rigorecaj politikoj.

"Habemus Austeritate" klamis miloj da manifestaciantoj venintaj de tuta Eŭropo por denunci la rigorecajn politikojn kelkajn horojn antaŭ la malfermo de eŭropa pintkunveno de la ĉefoj de ŝtatoj kaj registaroj.

Tiu pintkunveno kunsidis por paroli pri malrigidigo de la rigorecaj politikoj en Eŭropo. Preskaŭ 15.000 personoj defiladis sur la stratoj de la belga ĉefurbo alvoke de la Eŭropa konfederacio de sindikatoj konsistanta el 85 sindikataj organizaĵoj el 36 landoj. Ili venis de Francio, Belgio, Germanio, Britio aŭ Pollando.

« Ni estas tie por averti la Eŭropan Konsilion. Je ĉiu pintkunveno, ja la laboristoj estas endanĝerigitaj » diris Anne Demelenne, ĝenerala sekretariino de la belga socialista sindikato FGBT.

« Rigoreco, estas detrua. Necesas eliri el tiu logiko kiun mi kvalitigas kiel memmortiga ekonomie, socie kaj demokratie”, deklaris al AFP Jean-Claude Mailly, ĝenerala sekretario de la franca sindikato “Laborista Forto”.

La manifestaciantoj tamen estis repuŝitaj rande de la Eŭropa Konsilio de la policistoj. Kelkaj aktivistoj kontraŭ-kapitalistaj tamen sukcesis eniri en flankan konstruaĵon de la Komisiono okupita de la Ĝenerala Direkcio pri Ekonomio kaj Financoj. Ili estis interpelaciitaj de la polico.

http://www.latribune.fr/actualites/economie/union-europeenne/20130314trib000754050/habemus-austeritate-ont-scande-15.000-manifestants-a-l-adresse-des-chefs-d-etats-europeens-reunis-a-bruxelles.html