http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-argentino-la-lasta-diktatoro-kondamnita-al-ismorta-malliberejo-116165881.html

La lasta militisto kiu prezidis Argentinon en 1982 kaj 1983, Reynaldo Bignone, estis kondamnita mardon 12an de marto al ĝismorta enkarcerigo pro krimoj kontraŭ homaro plenumitaj en sekreta centro por enkarcerigo de politikaj opoziciuloj.

Sep gravedaj virinoj kaj ties edzoj fakte malaperis post reteno en la kampo de Majo, apud Bonaero, dum S° Bignone estis la respondeculo de la militista areo situita nord-oriente de la argentina ĉefurbo.

La kampo de Majo estis unu el la ĉefaj centroj de enkarcerigo kaj torturo dum la militista diktaturo (1976-1983).

La decido de la federala tribunalo de San Martino estas la kvara prenita kontraŭ la eks-militisto, hodiaŭ 85-jara, jam kondamnita al ĝismorta puno.

De pasinta semajno, Reynaldo Bignone estas ankaŭ juĝita samtempe ol la eks-prezidento Jorge Videla, kadre de la proceso kontraŭ la Operaco Kondoro, sud-amerika reto pri subpremo de opoziciuloj al la diktaturo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Operaco_Kondoro

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/03/13/le-dernier-dictateur-argentin-condamne-a-la-prison-a-perpetuite_1846967_3222.html