http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-tunizio-viro-foroferas-sin-per-fajro-en-la-centro-de-tuniso-116149488.html

Viro estis grave brulvundita foroferante sin per fajro mardon matene sur la avenuo Habib Burgiba en la centro de Tuniso, laŭ kunlaboranto de AFP kiu atestis pri tiu malespera gesto.

« Jen la junularo kiu vendas cigaredojn, jen la senlaboreco », kriis tiu junulo, neleĝa vendisto de cigaredoj, antaŭ ol foroferi sin antaŭ la konstruaĵo de la municipa teatro, laŭ atestanto pridemandita de AFP. « Dio estas la plej granda » li poste kriis, laŭ atestanto.

Preterpasantoj impetis al la junulo 27-jara por estingi la fajron, sed lia tuta haŭto estis kalcinita. Li malgraŭ tio estis konscia kiam la helpteamo translokigis lin al malsanulejo.



Li mortis hodiaŭ merkredon je la 5a kaj duono sekve al siaj gravaj brulvundoj.



Pluraj kazoj de foroferoj per fajro okazis en Tunizio dum kaj post la revolucio de januaro 2011 kiu komencis la 17an de decembro 2010 kiam la juna stratvendisto Mohamed Bouazizi, foroferis sin en Sidi-Buzid (centro) trolacigita pro senlaboreco kaj mizero.

La malfacilaĵoj ekonomiaj kaj sociaj estis je la origino de tiu ribelo kiu defaligis la reĝimon de Zine El Abidine Ben Ali. Tamen, du jarojn poste, senlaboreco kaj malriĉeco plu fuŝas Tunizion, kaj perfortaĵoj ligitaj al tiuj malfacilaĵoj, kutime okazas.

La lando estas aliparte plonĝita en profondan politikan seneliron kiu graviĝis pro la murdo de la opoziciulo Ŝokri Belaid la 6an de februaro kies morto kaŭzis la defalon de la registaro estrita de la islama partio Ennahda.

La nova ĉefministro, la islamista Ali Larajedh, kaj sia kabineto devas akiri la fidon de la deputitoj en la Nacia konstitucianta asembleo mardon posttagmeze.

http://www.lepoint.fr/monde/tunisie-un-homme-s-immole-par-le-feu-en-plein-centre-de-tunis-12-03-2013-1638922_24.php