http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-libano-en-la-22a-striktago-la-manifestaciantoj-katenigas-sin-reciproke-116124778.html

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-libano-la-striko-
da-re-mobilizas-instruistojn-kaj-funkciulojn-115706865.html

Centoj da funkciuloj de la publika sektoro, instruistoj, lernantoj kaj ties gepatroj manifestaciis mardon antaŭ la ministrejo pri Nacia edukado en Bejruto, postulante transdonadon de la salajra skalo en la Parlamenton.

En la 22a striktago decidita de la Komitato de Sindikata Kunorganizaĵo (KSK), la manifestaciantoj blokadis la vojon antaŭ Unesko, en la okcidenta sektoro de la ĉefurbo, kaŭzanta monstrajn trafikŝtopojn. Ili poste katenigis sin unu al la aliaj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko

La reprezentantoj de la liceanoj de la publikaj lernejoj akuzis la politikajn responsulojn ke li malŝparis la publikajn fondusojn.« Ni perdis tutan fidon al vi, ĉu vi nenion reprezentas por vi? », sin demandis ilia reprezentanto Khaled el-Kurdi.

Ekparolante, la reprezentanto de la gepatroj, Ajman Abdel Sater, sin demandis kiom da tempo « plu daŭros la krizo ».

« Transdonu la salajran skalon por ke niaj gefiloj ne restadas en la stratoj », li diris.

La prezidanto de KSK, Hanna Gharib, akuzis siaflanke la ekonomikajn organismojn ke ili « ruinigis la libanan ekonomion » kaj protektas tiujn, kiuj malrespektas la marajn konstru-ekipaĵojn.

« Tiu tago estas memorebla por Libano. Ĝi kolektiĝas instruistojn, lernantojn kaj ties gepatrojn ĉirkaŭ la sama kaŭzo », li diris.

La sindikata respondeculo alvokis al manifestacio ĵaŭdon en la haveno de Bejruto, « koruptada haveno », kaj vendredon antaŭ la flughaveno.

http://www.lorientlejour.com/category/Derni%C3%A8res+
Infos/article/804872/Liban_%3A_Au_22e_jour_de_greve,

_les_manifestants_senchainent_les_uns_aux_autres.html