http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-maroko-du-sindikatistoj-kondamnitaj-al-senprokrasta-malliberejo-116102042.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/du-sindikatistoj-kondamnitaj-al-senprokrasta-malliberejo?xg_source=activity%7D

Said Elhajreŝ kaj Mohamed Ŝamĉati, gvidantoj de la sindikato de la havenaj laboristoj kaj de la maristoj (aniĝinta al la Maroka Unio de la Laboro), estis respektive kondamnitaj al unu jaro kaj du jaroj kaj duono de senprokrasta malliberejo pasintan 21an de februaro.

Post pluraj monatoj da enkarcerigo, kaj sub la premo de internacia sindikata mobilizado, ambaŭ viroj estis tamen senkulpigitaj kaj liberigitaj en la lasta aŭtuno post akuzo pri sabotado kaj atenco kontraŭ Ŝtatsekureco, dum ili nur defendis strikantajn dokistojn.

La Federacio Laborista Forto de Ekipado, Transportoj kaj Servoj petis de la Franca registaro ke ĝi intervenu kontraŭ tiu kondamno.

http://www.force-ouvriere.fr/page_principal/interna/index.asp?lk=i&id=4805