http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-venezualo-murdo-de-jupka-indiana-gvidanto-116066664.html

La Jupka gvidanto Sabino Romero estis murdita tial ke li plenumis kampanjon por la teritoriaj rajtoj de sia popolo.

http://es.wikipedia.org/wiki/Pueblo_yukpa

Sabino Romero, grava Jupka gvidanto, estis murdita la 3an de marto en Sierra de Perijá, montara regiono okcidente de Venezuelo, ĉe kolombia landlimo.

La buroo de la venezuala respublika prokuroro (Fiscalía General) komencis enketon por klarigi la krimon. Laŭ li, Sabino Romero veturis laŭ montara vojo, kiam du viroj sur motorciklo proksimiĝis al lia aŭto kaj pafis je mallonga distanco. Lia edzino Lucia, kiu vojaĝis kun li, estis vundita.

Sabino estis unu el la Jupkaj gvidantoj plej lojalaj kaj kuraĝe kampanjis por la teritoriaj rajtoj de la Jupkoj dum multaj jaroj.

Li estis konstante minacita far sbiroj de la bredistoj kiuj okupas la teritorion Jupka-n kaj kiuj kontraŭstaras ties depostulojn.

En 2009, la aŭtoritatoj enkarcerigis Sabino-n kaj alian Jupka-n gvidanton, Alexander Fernandez, en militista malliberejo dum unu jaro kaj duono, akuzante ilin arbitracie pri murdo kaj aliaj krimoj.

Ili fine estis liberigitaj en junio 2011, tial ke la prokuroro ne sukcesis kolekti sufiĉe da pruvoj por pravigi tiujn akuzojn.

Malgraŭ multaj petoj de la Jupkoj kaj kreskanta nombro da violentaj konfliktoj provokitaj de la bredistoj, la aŭtoritatoj malsukcesis certigi protekton al la Jupkaj porparolantoj kiel Sabino.

Zenaida, la filino de Sabino, iris al Eŭropo pasintan decembron, post invito de la NRO LAMMP cele al rekontiĝo kun reprezentantoj de UN kaj eŭropaj registaroj.

http://lammp.org/campaigns/yukpa/

Dum renkontiĝo kun brita parlamentisto, ŝi deklaris : « Ni ne bezonas minajn entreprenojn sur nia teritorio… Ni luktas de jaroj, ĉefe por nia praa tero. Ni deziras liberan teritorion, tiu de nia Patrina Tero ».

Laŭ la venezuela organizaĵo pri homaj rajtoj Provea, pluraj Jupkoj estis murditaj dum tiuj kvin lastaj jaroj, sed neniu serioza enketo estis plenumita de la aŭtoritatoj. La patro de Sabino, José Manuel, estis murdita en 2009, ŝajne de bredisto kiu okupis la Jupkan teritorion.

http://www.derechos.org.ve/

Malgraŭ la publikaj promesoj de la prezidento Ŝavez en 2009 laŭ kiuj lia registaro agnoskus la teritoriajn rajtojn de Indianoj de Sierra de Perijá, neniu aranĝo estis prenitaj por solvi tiun konflikton.

« Survival » premis la venezualan registaron petegante urĝajn aranĝojn por solvi la konfliktojn de Sierra de Perijá kaj agnoskon de la Jupkaj rajtoj.

Ankaŭ Lusbi Portillo, en la surloka NRO « Homo kaj Natura », kiu longtempe subtenis la Jupkojn kaj kiu kontraŭstaras la karban ekspluatadon en la indianaj teritorioj de Sierra de Perijá estas minacita je morto.

http://www.survivalfrance.org/actu/9020