http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-japanio-kontra-nuklea-manifestacio-en-tokio-
2-jarojn-post-fuku-imo-116035571.htm

Miloj da manifestaciantoj defiladis sabaton en Tokio postulante rapidan forlason de nuklea energio en Japanio, preskaŭ du jarojn post la komenco de la katastrofo de Fukuŝimo, konstatis ĵurnalisto de AFP.



La partoprenantoj unue kolektiĝis en parko en la ĉefurba centro : la homamaso inkludis loĝantojn de la Fukuŝima regiono (nord-oriente de Japanio) kaj famulojn, el kiuj la Nobela Premio pri literaturo Kenzaburo Oe.

La protestantoj poste defiladis en la stratoj de Tokio por peti de la Japana ĉefministro Shinzo Abe, reganta de post la venko de lia partio en la deputitaj balotoj en decembro, ke li ordonu la malkonstruadon de ĉiuj centraloj en la lando.

La organizantoj asertis ke 15.000 personoj partoprenis la manifestacion, dum la polico ĝis nun ne provizis neniun ciferon.

S° Abe, kies Liberala-demokrata Partio (dekstra) havas proksimajn rilatojn kun la entreprenistoj, pledas refunkciadon de la reaktoroj kies sekureco estos certigitaj.

Nur 2 el la 50 reaktoroj de la insularo nun plu funkcias, la nukleaj instalaĵoj estas objekto de gravaj kontroloj de post la Fukuŝima akcidento.

« La nova registaro ne devas erari : ĝia balota venko ne signifas ke la popolo aprobas la uzadon de nuklea energio », eksplikis la organizantoj en komunikaĵo.

La antaŭa centra-maldekstra registaro, estrita de Joŝihiko Noda kaj venkita en decembro, promesis siafanke forlasi nuklean energion antaŭ la fino de la 2030aj jaroj.

« Ni postulas la rapidan lanĉon de proceduroj de malkonstruado de la reaktoroj kaj kontraŭstaras ĉiujn projektojn de novaj nukleaj centraloj », aldonis la organizantoj de la manifestacio en sia komunikaĵo.

Ilia iniciativo okazas du tagojn antaŭ la dua datreveno de la tertremo kjaj de la cunamo de la 11a marto 2011 kiuj okazigis preskaŭ 19.000 mortintojn en la regionio de Tohoku (nord-oriente) kaj kaŭzis konsiderindan nuklean akcidenton en la centralo de Fukuŝima Dajŝi.

Tiu nuklea katastrofo reprezentis la plej gravan katastrofon en la sektoro post Ĉernobilo (Ukrainio) en 1986. Ĝi estigis masivan ellasiĝon de radiadoj kaj forpelis de ilia hejmo preskaŭ 160.000 personojn.

Kenzaburo Oe

http://www.france24.com/fr/20130309-japon-manifestation-antinucleaire-a-tokyo-2-ans-apres-fukushima