Mi tradukas novelon de Robert E. Howard, fama usona verkisto kiu kreis karakterojn kiel ekz. Konano la barbaro, Solomono Kano kaj aliaj. Jen la unua parto de l' traduko. Bonvolu diri al mi se vi trovas erarojn (aŭ, kiam vi trovos, ĉar certe estas pluraj...)
Ĉapitro 1
La vojoj de l’ intrigoj
La rokoj elstaris vertikale la ĝanĝalon; turantaj ŝtonaj remparoj kiuj per la sunleviĝo brilis jadkolore kaj palruĝe, vastiĝis kaj orienten kaj okcidenten super la smeraldkolora oceano de verdaĵoj. Ili estis laŭimperese negrimpeblaj kiel giganteca palisaro kun vertikalaj muroj de pura granito en kiu pecoj de kvarco brilis en la sunbrilo. Sed la homo kiu provis iri tion vojon jam estis duonvoje al la pinto.
Li venis de montarloĝanta gento, kutimigitaj de grimpado sur malfacilpaseblaj rokoj, kaj li estis viro kun malkutima forto kaj movebleco. Lia sola vestaĵo estis ruĝa kuloto de silko, kaj liaj sandaloj por ne bari al li, pendis de lia dorso kun lia glavo kaj ponardo.
La viro estis fortikstatura kaj facilmoviga kiel pantero. Lia haŭto estis bronzkolorita per la suno kaj lia rekta nigra hararo kuniĝis per arĝentkolora laĉo. Liaj ŝtonsimilaj malmolaj muskoloj, lia rapida rigardo kaj liaj stabilaj piedoj utilis al li, ĉar ĉi tio grimpado estis testo por provi ĉi tiujn kvalitatojn ĝis la fino. Kvindek metroj sub li ondadis la ĝanĝalo, kaj saminterspace super li konturiĝis la rando kontraŭ la matena ĉielo.
Li klopodis supren kiel iu kiu movis per la neceso de rapideco, tamen li devis moviĝi heliksimile; grimpante kiel muŝo sur muro. Palpante liaj manoj kaj piedoj trovis niĉojn kaj rokajn tuberojn, malsekurajn plejbonokaze; kelkfoje li vere pendiĝis en liaj ungoj. Malgraŭ ĉio li sukcesis supreniri, gratante, streĉante kaj batalante por ĉiu centimetro. Foje li haltis por ripozi siajn dolorantajn muskolojn, kaj, dum li forĵetis la ŝviton en liaj okuloj, turni sian kapon por fikse rigardi la ĝanĝalon, okulrastante la verdajn vastaĵojn por iu signo de homa vivo aŭ movado.
La rando ne estis malproksime supere kiam li ekvidis truon en la glata rokmuro, nur metro super li. Post momento li atingis ĝin — malgranda kaverno, precize sub la rokrando. Li gruntis kiam lia kapo leviĝis super la rando. La kaverno estis tiom malgranda ke ĝi estis nur pli ol niĉo tajlita en la ŝtono, sed ĝi enhavis loĝanton. Sidante en la kaverneto estis bruna, ŝrumpita mumio kies krucigitaj gamboj kaj brakoj kovris la ŝrumpitan torakon sub kiu la malŝvelita kapo estis faligita. La membroj estis fiksitaj per haŭtaj ŝnuroj kiuj transformiĝis al putrintaj stumpoj. Se la korpa restaĵo iam estis vestita, ŝajne la dentoj de l’ tempo ekde longe dissolvis la kovriĝaĵojn al polvo. Sed stringita inter la krucigitaj brakoj kaj la ŝrumpita torako estis pergameno flavigita per aĝo al koloro de malnova eburo.
La grimpanto etendis longan brakon al la cilindro kaj ekprenis ĝin. Senekzamene li enpremis ĝin en lia gaino kaj levigis staranten en la eniro de l’ kaverneto. Per suprensalto li ekprenis la randon de l’ roko kaj en preskaŭ la sama movo li tiris sin super ĝi.
Tie li haltis spiregante kaj ekrigardis suben.
Estis kiel enrigardi la internaĵon de vasta bolvego ĉirkaŭflankita per cirkla rokmurego. La planko de l’ bolvego estis kovrita de arboj kaj densa verdaĵo, sed la kreskaĵo nenie superis la ĝanĝalan dikecon de l’ ekstera arbaro. La rokoj tute ĉirkaŭis ĝin sen interrompiĝo kaj ili estis ĉie samalta. Estis miskreaĵo de l’ naturo; eble malkomparebla en la tuta mondo: ĝi estis vasta amfiteatro, cirkla arbara ebenaĵo kun diametro de kvin aŭ ses kilometroj fortranĉiĝita de l’ resta mondo kaj difinita per la ringo de tiuj rokoj.
Sed la homo sur la rokoj ne cerbumis pri mirado de topografiaj fenomenoj. Fervorante li rigardis la arbopintojn sube kaj elspiris suspiron de malstreĉiĝo kiam li ekvidis marmorajn kupolojn en la brilanta verdaĵo. Verŝajne ĝi ne estis mito; sub li vastiĝis la fantazia kaj forlasita palaco de Alkmenono.
Konano la Kimero, poste de la Baraĥaj insuloj, de la Nigra Marbordo kaj de multaj aliaj lokoj kie vivo estis sovaĝa, alvenis la regnon de Keŝanio sekvante la logaĵon de fantazia trezoro kiu superbrilis tiun de la turaniaj reĝoj.
Keŝanio estis barbara lando lokita ĉe l' orienta landinterno de Kuŝio kie la larĝaj stepoj miksiĝis kun la arbaroj kiuj alstreĉis tien de la sudo. La homoj estis de miksita raso; la malhelkolora nobelaro regis loĝantaron kiuj preskaŭ entute estis nigrula. La regantoj — princoj kaj ĉefpastroj — certigis sian devenon de blanka raso kiu, dum mita epoko, regis landon kies ĉefurbo estis Alkmenono. Kontraŭdirantaj mitoj provis ekspliki la eventualan pereon de tiu raso kaj la forlason de l’ urbo. Samneklara estis la rakontoj pri La Dentoj de Gŭahluro, la trezoro de Alkmenono. Sed ĉi tiuj nebulaj legendoj estis sufiĉaj por allogi Konanon al Keŝanio trans vastaj distancoj da stepo, rivertranĉigitaj ĝanĝaloj kaj montaroj.
Li fine trovis Keŝanion, kiu mem estis rigardita kiel mito de pluraj nordaj kaj okcidentaj nacioj, kaj li aŭdis sufiĉen por konfirmi la onidirojn pri la trezoro kiun viroj nomis La Dentoj de Gŭahluro. Sed pri ĝia kaŝejo li ne povis scii pli, kaj li estis devigita klarigi sian restadon en Keŝanio. Neinvititaj malkonatuloj ne estis bonvenaj tie.
Sed lin ne mankis respondo. Kun inerta aserto li donis sian oferton al la pompaj, plumornamitaj kaj suspekemaj moŝtoj de l' barbarece grandioza kortego. Li estis profesia batalisto. Per serĉado de laboro (li diris) alvenis li Kuŝanion. Se li estus pagita, li ekzercos la armeojn keŝaniajn por konduki ilin kontraŭ Puntio, la tradicia malamiko kies plej lastaj venkoj vekis la koleron de l' incitiĝema reĝo de Keŝanio.
La propono ne estis tiel kuraĝa kiel oni povus imagi. Lia fameco antaŭvenis lin, ankaŭ al fora Keŝanio; liaj heroaĵoj kiel ĉefo de l’ Nigraj Korsaroj, tiuj lupoj de l’ suda marbordo, donis al lia nomo famecon, estimon kaj timindecon tra l' nigraj regnoj. Li ne rifuzis fari la aranĝitajn provojn de la obskuraj moŝtoj. Bataletoj laŭ la limoj estis konstantaj, donantaj sufiĉe da ŝancoj por pruvi lian kapablon regi man-al-manan batalon. Lia riskema sovaĝeco imponis al la keŝaniaj moŝtoj, jam sciantaj lian reputacion kiel armeestro, kaj la perspektivoj ŝajnis esti avantaĝaj. La sola deziro de Konano estis oficon kiu povus doni al li ekskuzon por restadi en Keŝanio sufiĉe longe por malkovri la sekretan kuŝejon de l' Dentoj de Gŭahluro. Tiam alvenis interrompon. Tutmekro alvenis al Keŝanio estrante delegacion Zembabvan.
Tutmekro estis stigiano, aventuristo kaj rabisto kies ruzeco rekomendis lin al la ĝemelaj reĝoj de la granda hibrida komercista regno kiu situis pluraj tagetapoj orienten. Li kaj la kimero konis unu la alian jam delonge kaj seninterame. Tutmekro ankaŭ havis proponon por doni al la keŝania reĝo, kaj ĝi ankaŭ temis pri l' konkerado de Puntio — regno kiu hazarde, situinte en la oriento de Keŝanio, ĵus ekzilis la zembabvajn komercistojn kaj bruligis iliajn fuortojn.
Lia propono superis eĉ la prestiĝon de Konano. Li devontigis sin al invadi Puntion de l' oriento per armeo de nigraj lancistoj, ŝemitaj pafarkistoj kaj dungosoltatoj por asisti la reĝon keŝanian dum la aneksado de l' malica lando. La afablaj reĝoj zembabvaj nur deziris monopolon komercan en Keŝanio kaj ŝiaj vasalŝtatoj — kaj, kiel garantiaĵoj de l’ konsento, kelkaj Dentoj de Gŭahluro. Tiuj ne estus uzitaj, Tutmekro haste klarigis al la suspektemaj tribestroj; ili estus lokotaj en la templo de Zembabvo flanke la korpulentaj idoloj de Dagono kaj Derketo, sanktaj gastoj en la sankta adorejo de l’ lando, por manifesti la interkonsenton de Keŝanio kaj Zembabvo. Tiu eldiro kaŭzis sovaĝan grimacon sur la malmolaj lipoj de Konano.
La kimero ne provis konkursigi ruzecon kaj intrigon kun Tutmekro kaj lia ŝemita kunulo, Zarĝebo. Li sciis ke Tutmekro, se li akiris sian taskon, insistus ke Konano estos tuj forekzilita. Por Konano nur ekzistis unu farebla ago: trovi la juvelojn antaŭ la reĝo de Keŝanio ŝanĝis sian opinion, kaj poste fuĝi kun ili. Sed, tiam li certiĝis ke la juveloj ne estis kaŝitaj en Keŝio, la reĝa urbo, kiu estis svarmo da kanokovritaj kabanoj kiuj interpuŝiĝis ĉirkaŭ argila murego, ĉirkaŭigante la per ŝtono kaj bambuo konstruita reĝan palacon.
Kiam li furiozis per nervosa senpacienco, la ĉefpastro Gorulgo anoncis ke antaŭ iu interkonsento estus dekretita oni devis konsulti la dezirojn de l’ dioj koncerne la proponita alianco kun Zembabvo kaj pri garantiaĵigo de objektoj kiuj dum longa tempo estis rigardita kiel sanktaj kaj netuŝeblaj. La orakolo de Alkmenono devis esti konsultota.
Tio estis mirinda afero, kaj ĝi kaŭzis ekscian klaĉadon en kaj palaco kaj leda kabano. Dum jarcento la pastroj neniam vizitis la silentan urbon. La orakolo, oni diris, estis la princino Jelaja, la lasta reganto de Alkmenono, kiu mortiĝis en la plena florado de ŝia juneco, kies kadavro mirinde daŭris nedetruiĝita tra l' epokoj. Dum pratempoj, la pastroj foje vizitis la hantitan urbon kaj ŝi donis al ili sagecon. La lasta pastro kiu provis viziti la orakolon estis malica viro kiu intencis ŝteli por si mem la strangfacetitajn juvelojn kiujn oni nomas La Dentoj de Gŭahluro. Sed iu pereo okazis al li en la forlasita palaco, pri kiu liaj fuĝantaj novicoj rakontis terurajn historiojn kiuj dum cent jaroj igis la pastraron timi viziton al kaj la urbo kaj la orakolo.
Sed Gorulgo, la nuntempa ĉefpastro, kiel homo memcerta pri sia propra netuŝebleco, anoncis ke li iros kun areto da sekvuloj por revivigi la antikvan kutimon. Kaj en la ekscitiĝo la langoj zumis elbabileme, kaj Konano aŭdis gvidfadenon pri tio kion li serĉis dum semajnoj — buŝkaptitan flustron de subpastro, kaj ĝi igis la kimero elkaŝiri Keŝion dumnokte antaŭ la tagiĝo kiam la pastroj estos ekirantaj.
Rajdante tiel rapide kiel li kuraĝis dum nokto kaj tago kaj nokto li fine en la frua mateno alvenis al la rokoj de Alkmenono, kiuj staris en la sudokcidenta angulo de l’ lando, meze de dezerta ĝanĝalo kiu estis tabuo al simplaj homoj. Neniu ekcepte la pastroj kuraĝis alproksimigi la hantan valon pli ol pluraj kilometroj. Kaj eĉ ne unu pastro eniris Alkmenonon dum cent jaroj.
Neniam homo kapablis grimpi tiujn rokojn ĝispinte, diris la legendoj, kaj neniu ekcepte de la pastroj konis la sekretan eniron al la valo. Konano ne malŝparis tempon serĉante ĝin. Krutaĵoj kiuj haltigis tiujn nigrajn homojn, rajdantoj kaj enloĝantoj de ebenaĵoj kaj arbaroj, ne estis malgrimpeblaj por viro naskita inter la malmildaj montoj de Kimerio.
Nun, surpinte de l’ roko li malsuprenrigardis la valon kaj demandis al si kia pesto, milito aŭ superstiĉo forpelis la anojn de tio antika raso de ilia fortikaĵo por esti absorbiĝita de la nigraj triboj kiuj ĉirkaŭis ilin.
Ĉi tiu valo estis ilia citadelo. Tie la palaco estis lokita kaj tie restadis nur la reĝa familio kaj ilia kortego. La vera urbo troviĝis ekster la rokoj. Tiuj ondadaj amasoj da ĝanĝalo kovris ĝiajn ruinojn. Sed la kupoloj kiuj trembrilis en la foliaĵo sub li estis la maldetruiĝitaj spajroj de l' reĝa palaco en Alkmenono kiuj kontraŭstaris la dentojn de l’ tempo.
Svingante gambon super la rando li rapide ekiris malsupren. La malekstera flanko de la rokoj estis pli disrompita, kaj tute ne tiel kruta. Post malpli ol duonlonge de l’ tempo uzita por li suprengrimpi la ekstermuron li staris sur la herbkovrita grundo de l’ valo.
Kun mano sur lia glavo li atenteme rigardis la pejzaĝon. Ne ekzistis kaŭzo por supozi ke viroj mensogis kiam ili diris ke Alkmenono estis senhoma kaj forlasita, nur hantata de pasitepokaj fantomoj. Sed la naturo de Konano estis suspektema kaj gardema. La silento estis peza; êc ne folio tremblis sur branĉo. Fleksante la genuojn por gvati sur la arboj li vidis nenion ekcepte vicojn post vicoj da trunkoj pli kaj pli foriĝantaj al la blua obskuro de l’ vasta arbaro.
Tamen li gardeme iris tenante la glavon, liaj okuloj rastis la flankajn ombrojn, lia malrigida kaŝirado faris nenian sonon en la herbo. Ĉie li vidis postsignojn de antika civilizacio; senvoĉaj diseriĝitaj marmoraj fontanoj staris ene cirkloj da graciaj arboj kies planoj estis tro simetriaj por esti nur hazardaĵoj naturaj. La plaĉe planitaj boskoj estis invaditaj de arbarkreskaĵoj kaj arbustoj, sed iliaj konturoj daŭre estis videblaj. Larĝaj pavimoj etendiĝis sub la arboj, ili estis disŝiritaj kun greso kreskante tra la larĝaj fendoj. Li momente ekvidis murojn kun ornamentitaj balustradoj, latisojn de skulptita ŝtono kiuj iam foje eble estis la muroj de plezurpavilionoj.
Antaŭ li, tra la arboj, la kupoloj brilis kaj la plejparto de l’ konstruaĵo apogante ilin estis pli kaj pli videbla dum lia proksimigo. Post strebado tra kurteno de vindaĵkovritaj branĉoj li eniris kompareble grandan apertecan spacon kie la arboj sole staris sen subkreskaĵoj kaj antaŭe li vidis la larĝan, kolonflankitan pordegejon de l' palaco.
Suprenirante la larĝan marmoran ŝtuparon li rimarkis ke la konstruaĵo estis en ege pli bona stato ol la pli malgrandajn domojn li ĵus vidis. La dikaj muroj kaj la masivaj kolonoj ŝajnis esti tro fortaj por malvenki la batalon kontraŭ tempo kaj elementoj. La sama sorĉita silento regis ĉie. La katsimilaj paŝoj de liaj sandalkovritaj piedoj ŝajne faris bruegon en la kvieco.
Ieloke en ĉi tiu palaco kuŝis la statuo aŭ bildo kiun dum pratempo la pastroj de Keŝanio uzis kiel orakolo. Kaj ieloke en la palaco, se ne tiu maldiskreta pastro mensogis, estis kaŝita la trezoro de la forgesitaj reĝoj de Alkmenono.
Konano eniris larĝan kaj altan halon, laŭ kies muroj staris kolonoj inter kiuj estis arkaĵoj kun forputraj pordoj. Li transpasis ĝin en la krepuska obskuro, kaj ĉe la alia flanko li trairis grandan bronzan duoblopordon kiu estis preskaŭ malfermita kiel ĝi supoze staris dum jarcentoj. Li eniris vastan kupolan ĉambron kiu verŝajne estis la aŭdienca halo por la reĝoj de Alkmenono.
Ĝi estis okangula, kaj la kupolego supera, al kiu la alta plafono streĉis sin, estis inĝenie traborita, ĉar la ĉambro estis ja pli bonlumigita ol la antaŭa halo kiu kondukis ĉi tien. Ĉe l' fora flanko de l’ ĉambrego estis honorbazo kun larĝaj lazulŝtonaj ŝtupoj kondukante supren, kaj sur tiu bazo staris masiva apogseĝo kun ornamitaj brakoj kaj alta dorso kiu sendube iam apogis orŝtofan baldakenon. Konano gruntis laŭte kaj liaj okuloj ekbruliĝis. La ora trono de Alkmenono, menciita en la pratempaj legendoj! Li pesis ĝin per lerta okulo. Ĝi mem estis riĉaĵo, nur se li povus forkunporti ĝin. Ĝia riĉeco stimulis lian imagpovon koncerne la vera trezoro, kaj farigis lin brulanta de decidemeco. La mano jukis per la deziro tuŝi la juvelojn kiujn la rakontisoj deskribis ĉe l' bazaroj de Keŝio, kiuj redonis rakontojn irantaj inter buŝo kaj buŝo dum jarcentoj — juveloj nereplikeblaj en la tuta mondo; rubenoj, smeraldoj, diamantoj, hematitoj, opaloj kaj safiroj, la kaptaĵo de l’ pratempa mondo.
Li havis la ekspekton ke la orakolbildo estus sidanta sur la trono, sed ĉar ĝi ne estis, ĝi supoze estis lokita en io alia ĉambro de l’ palaco, se vere tia objekto ekzistis. Tamen, multaj mitoj estis pruvitaj kiel veroj ekde li turnis lian vizaĝon al Keŝanio kaj li ne dubis ke vere ekzistas ia tipo de idolo aŭ dio.
Malantaŭ la trono estis mallarĝa volba pordejo kiu sendube estis kovrita per drapiraĵoj dum la tagoj de l' vivanta Alkmenono. Li ĵetis rigardon tra ĝi kaj vidis ke ĝi kondukis al alkovo malplena de kiu mallarĝa koridoro orte foriris. Forturnante de ĝi li trovis alian valbon maldekstre de l' honorbazo kaj ĝi, male la aliaj, daŭre havis pordon. Ne estis normala pordo. Ĝi konsistis el la sama altvalora metalo kiel la trono kaj estis ornamita per multaj strangaj arabeskoj.
Ĝi malfermiĝis tiel facile per la tuŝo ke ĝiaj ĉarniroj povus esti oleŝmirita antaŭ ne longe. Ene li haltis, gapante.
Li estis en kvadrata ĉambro negranda, kies marmoraj muroj altiĝis al or-ornamita plafono. Laŭ la bazo kaj la supro de la muroj estis oraj frisoj kaj ne estis alia pordo ol tiu per tiun li eniris. Sed li rimarkis tiujn detalojn mekaniĥe. Lia tuta atento estis fiksita sur la formo kiu kuŝis sur ebura estrado antaŭ li.
Li antaŭe imagis bildon, supoze skulptita per forgesitaj artoj. Sed nenia arto povus imiti la perfektecon de l' kuŝanta figuro antaŭ li.
Ne estis figuro ŝtona aŭ metala aŭ ebura. Estis la vera korpo de virino, kaj per kia nigra arto la antikuloj konservis tiun formon en neŝanĝiteco dum tiom multaj epokoj Konano eĉ ne povis imagi. Eĉ la vestaĵoj ŝiaj estis nedetruitaj — Konano sukigis la frunton al tio, kaj malforta malplezuro ekmoviĝis en lia senso. La arto kiu konservis la korpon ne estu konservanta la vestaĵojn. Tamen tie ili estis — ora brustkiraso ornamentita per cirkloj de juveletoj, oriĝitaj sandaloj kaj mallonga silka jupo apogita per juvelkovrita gaino. Nek vestaĵoj nek metalo enhavis êc signon de ruiniĝo.
Jelaja estis malvarmece belega, êc en morto. Ŝia korpo similis alabastron, svelta sed ankaŭ volupta; granda karmezinkolora juvelo brilis kontraŭ la nigraj bukloj de ŝia hararo.
Konano rigardis ŝin pridubante kaj poste li batetis sur la estrado per la glavo. Eble ekzistis kavaĵon enhavante la trezoron, sed la honorbazo ŝajnis sonori solide. Li ekturnis kaj nedecideme ĉirkaŭiris la ĉambron. Kie li ekserĉos dum lia malsufiĉa tempo? La pastro kiun li kaŝaŭskultis dum babilado al amoristino diris ke la trezoro estis kaŝita ene la palaco. Sed ĝi estis sufiĉe vastega. Li demandis sin se li eble kaŝus sin atendante la al- kaj deiron de l' pastroj, kaj poste reserĉu. Sed ekzistis ja granda risko ke ili eble kunportos la juvelojn kiam ili revojaĝos al Keŝio. Ĉar li estis certa ke Tutmekro Gorulgon koruptis.
Konano povis antaŭvidi la planojn de Tutmekro per lia scio pri la viro. Li sciis ke estis Tutmekro kiu proponis al la reĝoj de Zembabvo la konkeradon de Puntio, kies konkero nur estis unu movo aldirektante ilian veran celon — la kaptigo de l’ Dentoj de Gŭahluro. Tiuj suspektemaj reĝoj certe postulis pruvon ke la trezoro vere ekzistis antaŭ ili faros ian movon. La juveloj petitaj kiel garantiaĵo de Tutmekro estos funkciaj kiel tio pruvo.
Kun jesdiranta pruvo pri la ekzistado de l’ trezoro, la reĝoj de Zembabvo povus fari la movon. Puntio samtempe estos invadita de l' oriento kaj de l' okcidento, sed la zembabvanoj certigos ke la keŝanoj faru la plejparton de l’ batado. Poste, kiam kaj Puntio kaj Keŝanio estis elĉerpita per la batalo la zembabvanoj frakazos ambaŭ rasojn, prirabos Keŝanio kaj perforte forŝtelos la trezoron, eĉ se ili devos dekonstrui ĉiun konstruaĵon kaj torturi ĉiun homon en la tuta lando.
Sed, ĉiam ekzistis alia ebleco: se Tutmekro povos trovi la kaŝaĵon li certe perfidus siajn mastrojn forŝtelante la juvelojn al si mem por poste fuĝi, postlasante la zembabvan delegacion kun la tuta kulpo.
Konano kredis ke la konsultado de l’ orakolo estis nur artifiko por persvadi la reĝon de Keŝanio konsenti la proponojn de Tutmekro — ĉar li neniam dubis ke Gorulgo estis tiel ruza kaj celema kiel la restpartaj homoj en tiu ĉi granda ĉarlatanado. Konano ne mem kontaktis la ĉefpastron, ĉar en subaĉetludo li vere malvenkus kontraŭ Tutmekro, kaj provi tion estus kiel venigi la aferon inter la manojn de la Stigano. Gorulgo povus kondamni la kimeron antaŭ la popolo, kaj tiamaniere ricevi bonan reputacion nekorupteblan, kaj forigi la rivalon de Tutmekro per unu fojo. Li sin demandis kiel Tutmekro koruptis la ĉefpastron, kaj kion povus esti donita kiel ŝmirdonaco al homo kiu tenis la plej grandan trezoron de l’ mondo en siaj manoj.
Ĉiuokaze, li estis certa ke la orakolo iĝos diri ke la volo de l’ dioj estas ke Keŝanio sekvu la dezirojn de Tutmekro, kaj li certis, ankaŭ, ke ĝi mencios kelkajn direktitajn opiniojn koncerne li mem. Poste, Keŝanio iĝis tro arda al la kimero, tamen Konano malcelis reveni kiam li forrajdis nokte.
La orakola ĉambro ne diris ion al li. Li daŭrigis la serĉadon al la granda tronejo kaj metis siajn manojn sur la trono. Ĝi estis pezega, sed li povis renversi ĝin. La suba planko, dika marmora podio, estis solida. Denove li eniris la alkovon. Liaj pensoj rondiris eblecon de sekreta kriptio proksime de la orakolo. Zorgeme li ekfrapis la murojn, kaj subite la frapojn faris masolidecan sonoron ĉe loko aliflanke la finaĵo de l’ mallarĝa koridoro. Rigardanta pli proksime li vidis ke la krevo inter la marmoraj paneloj tie estis pli larĝa ol aliloke. Li enmetis ponardon kaj perforte provis ekmalfermi.
La panelo silente malfermiĝis montrante niĉon enmuran, sed nenion pli. Li blazfemis sente. La ejo estis malplena, kaj ne ŝajnis kiel iama kriptio por trezoroj. Klinante sin en la niĉo li vidis sistemon de malgrandaj truoj en la muro, samnivelaj de supoza homa buŝo. Li gvatis trae kaj gruntis komprenante. Jen la muro formanta la murparton inter la alkovo kaj la orakola ĉambro. Tiuj truetoj ne estis videbla enĉambre. Konano grimacis. Jen la solvo de l’ orakola misterio, iomete pli mallerta ol lia supozo. Gorulgo lokigos aŭ lin mem aŭ lojalulon en tiu niĉo por paroli tra l' truetoj — la kredemaj akolitoj, ĉiuj nigruloj, certe akceptos la sonon kiel la vera voĉo de Jelaja.
Rememorante iun, la kimero eltiris la pergamenrulon kiun li prenis de la mumio kaj disrolis ĝin zorgeme ĉar ĝi supoze povus disrompiĝi per sia aĝo. Li trarigardis la obskurajn literojn kiuj kovris ĝin. Dum lia irado tra l’ mondo la giganteca aventuristo kaptis larĝan amason da scio, precipe pri la parolado kaj legado de multaj strangaj lingvoj. Pli ol unu ŝirmita erudiciulo mirus al la lingvistikaj povoj de l’ kimero, ĉar li travivis plurajn aventurojn kiam scio de stranga lingvo estis la diferenco inter vivo kaj morto.
La literoj estis enigmaj, samtempe konataj kaj malkompreneblaj, kaj subite li malkovris la kialon. Ili estis la literoj de l’ arĥaika peliŝta lingvo, kiu posedis plurajn diferencojn de l' moderna skribsistemo kiun li konis, kiu antaŭ tricent jaroj ŝanĝiĝis per konkeranta tribo. Ĉi tiu, pli pura skribsistemo konfuzis lin. Li distingis oftokazan frazon, do, kiun li rekonis kiel propra nomo: Bit-Jakeno. Li supozis ke ĝi estis la nomo de l’ skribanto.
Legante, liaj lipoj movis nekonscie kiam li baraktis kontraŭ la tasko, li trarigardis la manuskripton, trovante ke la plejparto estis netradukebla kaj la restparto malfacilkomprenebla.
Li komprenetis ke la skribisto, la mistera Bit-Jakeno, alvenis de fora lando kun liaj servistoj, kaj eniris la valon de Alkmenono. Multe de la sekvaĵoj estis sensenca, pleniĝita de nekutimaj frazoj kaj literoj. Tiu kiun li povis traduki ŝajne indikis ke longa tempo pasis. La nomo Jelaja estis ripetita ofte, kaj en la fino de l’ manuskripto estis klarigita ke Bit-Jakeno sciis ke lia morto ne estis for. Subite Konano ekkomprenis ke la mumio en la kaverno devis esti la restaĵoj de l' skribisto de l’ manuskripto; la mistera peliŝtano Bit-Jakeno. La viro mortis, laŭ lia profetaĵo, kaj liaj servistoj evidente metis lin en tiu malfermita kriptio en la altaj rokoj, laŭ liaj antaŭmortaj deziroj.
Estis strage ke Bit-Jakeno ne estis menciita en eĉ iu legendo pri Alkmenono. Evidente li alvenis la valon post la forlaso de l' pasintaj loĝantoj — la manuskripto indikis tion — sed ŝajnis rimarkinde ke la pastroj kiuj alvenis la pasintajn jarcentojn ne vidis la viron aŭ liajn servistojn. Konano certis ke la mumio kaj ĉi tiu pergameno estis pli ol cent jaroj aĝa. Bit-Jakeno estis restadanta en la valo kiam kiam la pasinttempaj pastroj alvenis por riverenci sin antaŭ morta Jelaja. Tamen, koncerne li mem la legendoj estis silentaj, nur rakontantaj pri forlasita urbo hantita nure de l' mortuloj.
Kial restadis la viro en ĉi tiu fora loko, kaj al kiu nekonata celloko almigris liaj servistoj post la entombigo de l’ mastro?
Konano eklevis la ŝultrojn kaj enmetis denove la pergamenon en lia gaino — li ektremis violente, liaj manoj anserhaŭtiĝis. Eĥante, ŝokante en la dormeca senmoveco tondris la intensan trapenetrantan sonoron de granda gongo!
Li turniĝis, kaŭrigante kiel katego, kun glavo enmana trarigardante la mallarĝan koridoron de kie la sono ŝajne alvenis. Ĉu la pastroj de Keŝio estis alvenitaj? Ne estus ebla, li sciis; ili ne havis sufiĉe da tempo por atingi la valon. Sed tiu gongo ja estis nediskutebla evidento de homa ĉeesto.
Konano baze estis direkt-agisto. Tia ruzeco kiun li posedis est
Send a message
Search for members
Tomio Kŭo-No says:
mi antauxgxojas la dauxron!
~ Lukaso ~ says:
Se mi nur estus bona tradukisto, tuj mi tradukus rakontojn de Philip K. Dick! :)
Amike!