Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio estas titolo de artikolo en la persa kiun plumis d-ro Behruz Bajat (Behrooz Bayat). La aŭtoro priskribas kaj vicigas logikojn kial estas malprofita lanĉi tiun teknologion en irano dum kun la sumo elspezita kaj elspozota al tiu teknologio kiajn grandajn kaj utilajn agadojn rilate la energio oni povus fari en irano ...
La artikolo plaĉis al mi kaj kiel kontraŭulo de la disvastiĝo de nuklea energio mi rekomendas al la ĉiuj kiuj vizitas tiun ĉi paĝon kaj scipovas la persan bv legi la artikolon laŭ jenaj adresoj: parto 1 kaj parto 2.
Send a message
Search for members
Odamir says:
Mi opinias ke estonte(aŭ baldaŭe), la homaro ne plu sukcesos "forkuri" de la nuklea energio... sed mi esperas ke ni solvos tuj la problemojn pri la atoma balaaĵo, kaj kompreneble ke ni uzu la nuklean energion nur por pacaj agoj!
Odamir edited this comment 16 months ago.
Reza replies:
Odamir replies:
Przemysław Wierzbowski says:
Reza replies:
rughulo says:
min miregas kial vi rifuzas e-igi la artikolon pri nuklea energio!
la atoma balaajho estas tute senutila, kaj ech tre danghera.
Przemysław Wierzbowski replies:
Reza replies:
Fakte mi intencis menciante pri la artikolo atentigi miajn samlandanojn pri la afero ...
Manfred Westermayer says:
La nuklea balaajho ne nur estas sen-utila sen viv-danghera.
Nek eblas kashi ghin ie, nek forgesi.
Jam la ekspluato de uranio estas sandanghera por la vivantaro (homoj kaj bestoj) en la koncerna regiono (kie kutime loghas nur indighenoj).
Irano havas multe da suno - kial ne eluzi la teknikon de termo-elekro-centralo (kion nun investas en Hispanio grandskale); mi scias ankau vento ekzistas en via bela lando.
pli pri atomenergio: www.verduloj.org
Amike, manfred
Reza says:
Vi pravas pri la afero kaj sen ajna dubo mi konsentas kun viaj vidpunktoj. Bedaŭrinde pro politikaj (mis)uzoj nia registaro emociite blinde kaj entuziasme soifas pri la nuklea energio dum kun la elspezita sumo povus okazi "miraklo" ekzemple pri la uzado de suna energio en Irano ...
Rusoj de antaŭ 30 jaroj "suĉadas sian milkon" de bovino irana kaj la suĉado verŝajne daŭros pli da tempo.
Benno says:
Tutghoje mi hodiau malkovris vian blogon. Dankon! Pri nuklea energio en Irano mi sentas iel strange. Unuflanke mi estas forta kontrauulo de nuklea energio en Svislando kaj aliloke.
Aliflanke, la okcidenta mondo tiel frenezighas pro la nuklea programo (precipe la richigo de urano por energia aplikado) en Irano, ke ghi sankcias Iranon pro io, kion ghi mem abunde faras. Ech se teknike kaj politike mi tute kontrauas nuklean energion kaj taksas ghin ne-necesa nune kaj estonte, mi tamen ne povas nei la "rajton" al Irano eluzi nuklean energion.
Kaj pro la stulta okcidenta sinteno mi politike ech ne povas kontraui la nuklean programon en Irano. Neniam estos demokratio en la mondo, se ne chiuj havas egalajn rajtojn. La okcidento multe parolas pri demokratiigo en la oriento, sed rilate al nuklea energio neas la egalajn rajtojn al orientaj landoj. Kiel tio devus funkcii?
Tamen, en la pasinta duona jaro mi planis kaj instalis sun-energiajn centralojn (fotovoltaikajn sistemojn) en svislando. Do, se iel mi povas helpi antauenigi sun-energion en Irano, nur diru, mi tuj kaj tre volonte venos. (Sed chi-foje per trajno, ne per biciklo...:)....)
Amike, Benno
Reza replies:
Vi tuŝis la aferon tute reale kaj neŭtrale. Mi konsentas kun vi plej parte sed restas iuj aferoj. Dum lastaj jaroj precipe post la falo de sovetunio ŝajnas ke teruristoj interesiĝas pri nukleaj armiloj kaj la granda timo de la okcidento laŭ mi plej parte fontas de tiu timo ...
Aliflanke ideologisma registaro kiel la irana kiu ne respondecas al iu ajn krom "Dio" ili povas aranĝi ne imageblajn katastrofojn kaj por si mem kaj por la aliaj se ne estos io kontrolo ...
Via sun-energia projekto estas la plej saĝa kaj naturamika afero, en Irano ne mankas ssunradio kaj jes kial ne subvenccii pri tiu ...
Dankon pto via atento.