Reza Published on August 16, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Panĉagreno
Posted on September 17, 2008
14 comments (latest 14 months ago)
5 monata batalraporto de Irana flughavena polico
Posted on August 30, 2008
1 comment (latest 15 months ago)
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio
Posted on August 30, 2008
12 comments (latest 14 months ago)
Averto por najbaroj
Posted on August 19, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
Naskiĝtago de La Mondsavanto
7 comments (latest 15 months ago)
Krizo kaj amik(in)o
Posted on August 12, 2008
11 comments (latest 16 months ago)
Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
Posted on July 24, 2008
22 comments (latest 9 days ago)
Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana
Posted on July 22, 2008
10 comments (latest 16 months ago)
Antaŭ 20 jaroj ...
Posted on July 22, 2008
13 comments (latest 17 months ago)

Keyword tags

irano
religio
islamo
ŝijaismo
Imamo Mahdi
امام
زمان
مهدی
اسلام
vivstilo
socio
imamo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 643 times

Naskiĝtago de La Mondsavanto

Saturday August 16, 2008 at 10:44AM

La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj).

Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu perforto okazos sur la tero ... .

Pri Imamo Mahdi estas sufiĉe ardaj diskutoj ene de la islama mondo kaj la pli multo kompreneble ne kredas al li, dum ne kontraŭas lin. Eĉ ene de ŝijaistoj estas sektoj kiuj ne kredas al li kaj kredas, ke tia homo neniam naskiĝis. Sed nuna reganta ŝijaista versio en Irano arde kredas al li kaj sin nomas anstataŭantoj kaj "vojfarantoj" de li, por ke lia "apero" estu pli glata, ili klopodas pli rapidigi lian aperon ... .

Antaŭ nelonge mi legis tre interesan kaj pripensigan esploron pri Imamo Mahdi. Mi konfesas, ke la eseo estis interesa kaj pro novaj komentoj kaj teorioj, kiujn la aŭtoro faris. Laŭ la enhavo, Imamo Mahdi estas iraneska fenomeno kontraŭ araba-islama invadado de irano kaj islananigitaj irananoj inventis lin kontraŭ tiu islama versio de la venkantoj kaj fakte sia tempe irananoj brile sukcesis, ĉar ili ruze kreis sian propran version de la islamo, sed poste "la kreita fenomeno" jam ariĝis "problemo" soci-kultura al la irana socio. Por tiuj kiuj scipovas la persan mi rekomendas nepre legi la artikolon ĉi tie: 1-a parto, 2-a parto

... Ĉiokaze morgaŭ estos naskiĝfesto de Imamo Mahdi - la 12a imamo de ŝijaistoj- tra la mondo kaj: Festi estas pli bona ol funebri!

Kelkaj titoloj de Imamo Mahdi: La savanto, La posedanto de la tempo, la savanto de la homaro, Imamo de nuna epoko, ...

Legu en 12 lingvoj pliajn informojn pri Imamo Mahdi ĉe la ttt-ejo:

http://www.imammahdi.com/

PS: Fakte la Bahaismo fontas de Mahdiismo

7 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
ne funkcias la ligilo, estas ja nova paĝo, sed poste le ligiloj al diversaj lingvoj ne reagas kaj okazas nenio.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Vi pravas. Strange nun ne funkcias la menciita retejo en diversaj lingvoj kaj nur la persan version oni povas uzi. Tamen jen alia konsiderinda ttt-ejo kiu nur estas en la persa, la araba kaj la angla:
www.hawzah.net/eng/default.htm

esperebel la ĉefa ttt-ejo refunkcios!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Olivier says:
laŭ la franclingva vikipedio, la Ŝijaismo enhavas 15% el la tuta islamoj.

pri tiu evento, mi neniam aŭdis en la amaskomunikiloj. Kompreneble, dum la somero oni nur parolas pri plaĝoj, ferioj, kaj nuntempe pri Olimpikoj kaj milito.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Fakte varias statistikoj tiu rilate sed 15 procento estas troigo kaj ne reala. La plej multo mencias 10 procenton.
La evento kompreneble estas arda en ŝijaisma mondo kaj cetera mondo iras laŭ sia plaĉo!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 16 months ago.
Verdateo says:
Por mi estas interesaj ligoj de Ŝijaismo kun Zoroastrismo.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Vi pravas.
Fakte ŝijaismo estas zoroastra versio de islamo!
Mitoj, manieroj kaj kutimoj tre similas kaj pro tiu oni diras ke ŝijaismo estas irana islama fenomeno.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 16 months ago.
Fernando Maia Jr. says:
Bonege, mi lernis novajn vortojn! :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...