Reza Published on July 24th, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio
Posted on August 30th, 2008
12 comments (latest 3 years ago)
Averto por najbaroj
Posted on August 19th, 2008
6 comments (latest 3 years ago)
Naskiĝtago de La Mondsavanto
Posted on August 16th, 2008
7 comments (latest 3 years ago)
Krizo kaj amik(in)o
Posted on August 12nd, 2008
11 comments (latest 3 years ago)
Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
22 comments (latest 2 years ago)
Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana
Posted on July 22nd, 2008
10 comments (latest 3 years ago)
Antaŭ 20 jaroj ...
Posted on July 22nd, 2008
15 comments (latest 5 months ago)
"popola intervjuo"
Posted on July 20th, 2008
2 comments (latest 3 years ago)
La 8a de julio de 1999 ...
Posted on July 8th, 2008
4 comments (latest 3 years ago)

Keyword tags

irano
ایران
politiko
religio
homaj rajtoj
حقوق
بشر
ŝtonmortigado
ŝtonado
سنگسار
vivstilo
socio
ŝtonumado

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 631 times

Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

Thursday July 24th, 2008 at 09:40AM

9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon!
Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble).
Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno.
Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

ŝtonado en irano
ŝtonado en irano

translate into English

22 Comments / add your comment?

Miaohui
Miaohui says:
Mi esperas, ke la irana registaro nur ordonu tiujn, kiu neniam kulpis, ĵeti la unuan ŝtonon.
3 years ago
Reza
Reza replies:
Tiam neniu kapablos fari tion ...
3 years ago
Witold
Witold replies:
Pri tio ja la samon pruvis Jesuo Kristo en malnova testamento de Biblio en la sama situacio, konstaŭstaris do malnovan israelan leĝon
3 years ago
Reza
Reza replies:
Mia celo skribante tiun ĉi noton ĝuste estis montri la situacion en irano kiu similas al la epoko de Jesuo: oni ŝtonmortigadas ankoraŭ ...
3 years ago
Onklo-lee
Onklo-lee says:
Ĉu ankoraŭ ekzistas ŝtonmotigado en la mondo ??? terure ! Mi abomenas eĉ imagi tiun teruran scenon. Pro kio ili devas esti ŝtonmortigota ? Kiun kulpon ili havas ? ĉu ili mortigis aliulojn ?
3 years ago
Reza
Reza replies:
Je via abomeno ankaŭ mi porcias.
Oni ŝtonmotigadas pro adulto laŭ la principoj de islamo kiu fariĝis leĝo en irano post islama revolucio 1979 en irano.
Se iu virino havante edzon havus seksrilaton kun aliulo ŝi devas esti ŝtonmortigita.
Se iu viro (perforte) seksumos kun aliula edzino li devas esti ŝtonmortigita ...
3 years ago
Viktoro
Viktoro says:
Tio estas terura afero!


Bedaŭrinde, mi sentas min senpotenca, kio oni povus fari por eviti tion?
3 years ago
Reza
Reza replies:
Almenaŭ esprimi siajn malkontenton al tiu fiago
3 years ago
Miguel Gutiérrez Adúriz
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Diable! Mi estas kortuŝita. Mi ne imagis ke tia kruelaĵo okazas ankoraŭ en Irano
3 years ago
Reza
Reza replies:
Nun estas tempo ne nur imagi sed KREDI
3 years ago
u Stanisława! Saluton ĉe Stanislao!
u Stanisława! Saluton ĉe Stanislao! says:
Kara REZA! Lau mi, Internacia Amnestio-Amnesty International NEPRE DEVAS a m a s e sendadi leterojn al la Ambasadejoj kaj Konsulejoj de Irano kun protestoj kaj organizi en chiuj landoj la skribado de similaj protestoj kontrau chi tiu "puno", kiu fakte estas la MORTPUNO.
En la tuta mondo la saghaj homoj kaj saghe gvidataj landoj kaj shtatoj estas KONTRAU la MORTPUNADO, chu ne? Chu Irano volas akurate en la temo de mortpunado esti simila al USONO, kie la mortpuno estas laulegha???
Chu oni povas la vian tekston traduki kaj sendi al unu el la redakcioj de tag-gazetoj en Pollando?
Mi estas kun vi - karaj kaj ege simpatiaj Geirananoj!
Stanisław Smigielski el Pollando
3 years ago
Reza
Reza replies:
Kara amiko!
La noto estas publika. Mi skribante tiun ĉi noton intencis esprimi mian proteston kontraŭ la afero kaj vi rajtas traduki kaj disdoni ĝin laŭ via deziro.
Dankon pro via solidareco
3 years ago
Mauro Ortelli
Mauro Ortelli says:
Mortpuno, en Irano kaj en aliaj landoj, estas ankaŭ kontraŭ aliaj "fi-agoj" kiel ekzemple samseksamo. Dum en ĉiuj Eŭropaj landoj adulto estas, maksimume, punata per kulpigo (=ŝuldo de mono) al la adultinta geedzo en kazo de divorco, kaj samseksemuloj movade batalas por akiri la saman statuson kiel geaj paroj (jam tiele, ekzemple, en Hispanio kaj Norvegio), en kelkaj landoj tiuj estas konsiderataj tiom fortaj kontraŭsociaj kondutoj, ke ili indas je forviŝo el la homaro.
3 years ago
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen replies:
Irano estas stranga lando. Ĝi similas al tro multaj aliaj en tio ke samseksamo estas ne nur forte kondamnata, sed ankaŭ jure punata. Tamen transsekseco -- la sento esti naskita en la malĝustan sekson kaj la sekva deziro havi seksoŝanĝan operacion -- estas tolerata. Iranaj kirurgoj en Irano faras multajn tiajn operaciojn, sed kompreneble neniu parolas laŭte pri tio.
3 years ago
Reza
Reza replies:
Jes vi pravas kaj ĝuste tuŝis la aferon. Unu vorte ili ne scias fakte kion faras.
3 years ago
Jomo Ipfelkofer
Jomo Ipfelkofer says:
Abomeninde! - Tekniko pli evoluiĝis ol humaneco...
3 years ago
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen replies:
Toleri transseksecon efektive estas humane. La historia kaŭzo ke ĝi okazas en Irano (se mi estas ĝuste informita) ŝajne estas ke ajatolo Ĥomejni persone konis unu transseksulon, kaj ĉar la nobla Korano (kiel verŝajne ĉiuj sanktaj skriboj) ne konas tiun maloftan staton, la ajatolo povis permesi al si esti humana pri tiu punkto.
Estas fascine kiel bigoteco kelkfoje faligas sin mem. Dum la regado de la Brita reĝino Victoria, oni prezentis al ŝi leĝproponon por kontraŭleĝigi samseksamon. Victoria tamen rifuzis kredi ke povus ekzisti samseksamaj virinoj, do malgraŭ la tiutempa ekstrema seksa bigoteco, lesbanismo neniam estis jure punebla en Britio.
3 years ago
Noel Lecomte
Noel Lecomtepro says:
La karikaturo ridetigis se malfelicxe gxi ne reprezentus la malgajan veron. Mi esprimas miajn plej grandajn aprobojn kontraux tiaj kruelaj punoj de aliaj jarcentoj.
3 years ago
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) * says:
Mi aldoniĝas al la komuna malĝojo ke tiuj aferoj daŭre okazas :'(
3 years ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
S'ajnas al mi ke jam oni savis kelkan vivon, per monda pledo kontrau' tiel kruelan mortpunon. Se vere Allaho ekzistus, li mem povintus tion fari, sen bestigi aliajn homojn. Danilo.
2 years ago
Reza
Reza replies:
fakte mi kredas ke ne decas la aliaj interveni la aferon kaj pli bonas lasi la aferon inter Allaho kaj krimanto kaj ke Allaho mem solvu la aferon sen interveno de la aliaj ...
2 years ago
Mikelo59*
Mikelo59*pro says:
Abomeninda "puno"!!!
2 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...