Reza Published on June 16, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
"popola intervjuo"
Posted on July 20, 2008
2 comments (latest 14 months ago)
La 8a de julio de 1999 ...
Posted on July 8, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
Ĉu vi spektis la filmserion "Perdita"?
Posted on July 3rd, 2008
10 comments (latest 15 months ago)
11 jara mallibereco por aktivulo de homaj rajtoj en irano
Posted on June 25, 2008
10 comments (latest 15 months ago)
Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!
6 comments (latest 15 months ago)
Kiel oni ĝuis la feriadon!
Posted on June 10, 2008
8 comments (latest 17 months ago)
Inflacio kiu pli kaj pli fortiĝas
Posted on June 10, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!
Posted on June 9, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
5 taga feriado en Irano
Posted on June 2nd, 2008
16 comments (latest 17 months ago)

Keyword tags

politiko
vivstilo
socio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 753 times

Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!

Monday June 16, 2008 at 09:27AM

Ekde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas!
Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro, nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno!
Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj ili ĉiuj subtenas unu la alian. Ĉiuj reagantoj estas filtritaj kaj nur intimuloj kaj "aprobitaj" personoj rajtas akiri ŝtatajn postenoj kaj ĉar la registaro estas diokrata kaj memkompreneble "sankta", do ĉiuj funkciuloj estas "sanktaj".
Putrado jam fluas en ĉiuj medioj de Irana diokratio kaj la ekzemploj por pruvi tion ne mankas ...

Vidu la koncernan uverturan filmon pri la universitat vicestro kiu premis studentinon por seksa interrilato kaj ŝi helpe de siaj gekolegoj malsukcesigis la vicestron!

6 Comments / add your comment?

Felix Duesenburg says:
Ho, kiel abomenega. Tia afero denove konfirmas ke nur dependas kiu faras ion. Se vi hazarde estus "nur" samseksana junulo, vi vipotus kaj pendigotus pro la gajigo de la "morala" homamaso. Kiam Irananoj trovos la fortecon ekstari kontraŭ tiu barbara absurdeco...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Relative vi pravas!
Nia problemo estas tio ke la regantoj sin pravigas fari ĉion kaj ili ne respondecas al la popolo sed al Dio! tio signifas ke estas granda distancon inter la regantoj kaj popolo ...
Aferoj kiel samseksamo ktp estas tre "ŝikaj" aferoj dum la plej bazaj homaj rajtoj en nia socio estas tute ne observataj ...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
Estas des pli teruriga sciante ke ni mem havis similan ĉirkaŭon ĝis antaŭ proksume 250 jaroj.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Zmitro Lapcionak says:
ili ĉiuj subtenas unu la alian. Ĉiuj reagantoj estas filtritaj kaj nur intimuloj kaj "aprobitaj" personoj rajtas akiri ŝtatajn postenoj

jes. la samo estis ĉe ni en SovetUnio, kaj daŭras nun en Belarusujo.
en lingvo ekzistas eĉ speciala nomo: "ronda protekto".

se iu oficiulo pekas (aŭ faras kontraŭleĝe) mi rajtas plendi, sed ĉiuj plendoj kaj protestoj iros al alia oficiulo, kiu estas ligita kun tiu, kaj do ili estas kune kaj kompreneble ne helpas al mi.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
Unu korvo de alia ne elpikas okulon.

(de la germana proverbo "Eine Krähe pickt der anderen kein Auge aus")
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Kunar says:
Dankon pro la raportado! Ni ne forgesu, ke oni kritikas la okcidenton pro sia malmoraleco. Sed kiun moralon mi lernu el tio?
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...