Reza Published on May 26, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Inflacio kiu pli kaj pli fortiĝas
Posted on June 10, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!
Posted on June 9, 2008
2 comments (latest 17 months ago)
5 taga feriado en Irano
Posted on June 2nd, 2008
16 comments (latest 17 months ago)
70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!
Posted on May 28, 2008
9 comments (latest 16 months ago)
internacia konkurso kiel kapti leporon!
14 comments (latest 3 months ago)
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
Posted on May 24, 2008
16 comments (latest 15 months ago)
DoDoDo klubo!
Posted on May 15, 2008
5 comments (latest 17 months ago)
Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...
Posted on May 15, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Dankesprimo
Posted on March 26, 2008
14 comments (latest 18 months ago)

Keyword tags

politiko
Irano
Rusio
Usono
anekdoto
konfeso

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 011 times

internacia konkurso kiel kapti leporon!

Monday May 26, 2008 at 10:23PM

Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon.
Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas.
Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon.
Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon.
Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego.
La nigra ursego al la publiko diras: "Mi estas blanka leporo, mia patro estis blanka leporo, mia praavo estis blanka leporo ...".




14 Comments / add your comment?

ESPERANTO - Ĉemizo says:
Mi konas la saman historion, sed kun Brazilo kaj ne Irano kaj ankaŭ iom pli fia :-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Krisontèmepro says:
mi multe amas , tiu humuron:-)
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Manolopro says:
Tre amuze!

Mi min demandis, ĉu tia ŝerco "Estis, franco, brito, italo..." estas ankaŭ popularaj en aliaj landoj al la mia.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Jes, ofte tiaj ŝercoj estas politikecaj, ofte ili primokas antaŭjuge certajn popolanojn.

Franco, Bavaro kaj Aŭstriano mortis kaj venas al Sankta Petro por peti eniron en la ĉielon. Petro trafoliumas sian libron kaj konstatas: Vi tri ne estis senpekaj, do ĉiu el vi ricevas punon de 100 jaroj en purgatorio. Ili paliĝas kaj timas la punon, sed Sankta Petro trankviligas ilin: Vidu, ni havas modernajn purgatoriejojn, kabinojn kun ŝlosaŭtomatoj. Mi enprogramigas la puntempon, kaj vi havas la rajton kunporti ian tre ŝatatan. La Franco petas pri nelacigebla belulino, ĉar li estas amiko de amo. Lia deziro estas plenumata, Petro ŝlosfermas la kabinon. La Bavaro petas pri nemalplenigebla kruĉo da biero. Plenumita, ŝlosfermita. La Aŭstriano pripensumas. Do, dumvive mi estis fumeganto. Li petas pri neelĉerpebla stoko da cigaredo. Farita, Ŝlosfermita.
Post cent jaroj aŭtomate la kabinpordo de la Franco malfermiĝas. Le elvenas iom elĉerpita, sed feliĉega. Post duona minuto la Bavaro venas el sia kabino, ebriege feliĉa. Post plia duonminuto malfermiĝas la tria pordo kaj tuj la Aŭstriano elrapidas: Ĉu iu el vi havas fajrilon?!...
Posted 17 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ha, ha, ha! Eble ni devas krei apartan lokon por tiaj ŝercoj!

Mi memoras precize neniun, sed plej ofte oni primokas la propran naciecon, sed apogiĝas sur la kliŝoj de aliaj popolanoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Reza replies:
En Irano ege malofte oni faras anokdotojn kontraŭ aliaj nacioj krom turkoj kaj araboj.Oni neforgesu ke arboj kaj turkoj estas parto de irananoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» Ĉu iu el vi havas fajrilon?!...

„Se ĉi tie estus ankaŭ la fajrigilo, tio estus paradizo“ :)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Reza replies:
k o n d a m i n d e ! :)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Blanka Meduzo says:
Interese.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Egiptianoj trovas mumion. Ili tre ĝojas. Tamen ili deziras havi pli da informoj pri ĝi, do ili sendas ĝin por esploroj al Anglio. Post du semajnoj revenas la mumio kun skrapeto sur la kapo. Apude la priskribo: "Mezaĝa viro vivinta a. K. inter la jaroj 3000 kaj 2000, lia sanstato ne estis bona."
Tiom ne sufiĉis al Egiptianoj, ili sendis ĝin ankaŭ al Usono. Post du semajnoj revenas la mumio kun du novaj skrapetoj sur la kapo, apude la mesaĝo:
"Viro en la fino de siaj 20-aj vivojaroj, li vivis a. K. inter la jaroj 2600 kaj 2400, li lamis je la maldekstra kruro, kaj li havis problemojn ĉe la koro."
Al Egiptianoj sufiĉis eĉ ne tiom, ili do sendis la mumion al la rusoj. Post monato revenas la mumio, rompita je pecoj, distranĉita, kaj apude la skribaĵo:
"La 27-jara viro apartenanta al la socia mezklaso vivis a. K. en 2578--2496. Kiam pro korproblemoj li iris al la loka kuracisto, li stumblis, li rompis al si la kruron, kaj li lamis poste dum la tuta vivo. Li mortis pro koratako."
La Egiptianoj konsternite legis la priskribon, kaj ili demandis la rusojn, per kiaj ampleksaj esploroj ili sukcesis malkovri ĉion ĉi? La respondo:
-- Li konfesis ĉion.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Izabel says:
Bonege !!!!
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
A Giridhar RAO says:
Kia nigra humuro, kara Reza! :-(
Posted 3 months ago. ( permalink )
Reza replies:
tamen ne nur humuro sed kun faktaj bazoj ...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Ankaŭ mi ne trovis ĝin amuza... :-(

Tamen mi komprenis la celon, Reza. Via celo ne estis amuzi, sed atentigi pri kiel la afero marŝas en certaj landoj. Bedaŭrinde la ordinaraj homoj ne povas tro multe fari favore al la suferantaj popolanoj, kiuj abundas tie.

Kiel kredanto, mi konscias, ke fine Justo superregos por la nigraj ursoj...
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...