Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon.
Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas.
Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon.
Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon.
Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego.
La nigra ursego al la publiko diras: "Mi estas blanka leporo, mia patro estis blanka leporo, mia praavo estis blanka leporo ...".
Send a message
Search for members
ESPERANTO - Ĉemizo says:
Krisontèmepro says:
Manolopro says:
Mi min demandis, ĉu tia ŝerco "Estis, franco, brito, italo..." estas ankaŭ popularaj en aliaj landoj al la mia.
Jomo Ipfelkofer replies:
Franco, Bavaro kaj Aŭstriano mortis kaj venas al Sankta Petro por peti eniron en la ĉielon. Petro trafoliumas sian libron kaj konstatas: Vi tri ne estis senpekaj, do ĉiu el vi ricevas punon de 100 jaroj en purgatorio. Ili paliĝas kaj timas la punon, sed Sankta Petro trankviligas ilin: Vidu, ni havas modernajn purgatoriejojn, kabinojn kun ŝlosaŭtomatoj. Mi enprogramigas la puntempon, kaj vi havas la rajton kunporti ian tre ŝatatan. La Franco petas pri nelacigebla belulino, ĉar li estas amiko de amo. Lia deziro estas plenumata, Petro ŝlosfermas la kabinon. La Bavaro petas pri nemalplenigebla kruĉo da biero. Plenumita, ŝlosfermita. La Aŭstriano pripensumas. Do, dumvive mi estis fumeganto. Li petas pri neelĉerpebla stoko da cigaredo. Farita, Ŝlosfermita.
Post cent jaroj aŭtomate la kabinpordo de la Franco malfermiĝas. Le elvenas iom elĉerpita, sed feliĉega. Post duona minuto la Bavaro venas el sia kabino, ebriege feliĉa. Post plia duonminuto malfermiĝas la tria pordo kaj tuj la Aŭstriano elrapidas: Ĉu iu el vi havas fajrilon?!...
Manolopro replies:
Mi memoras precize neniun, sed plej ofte oni primokas la propran naciecon, sed apogiĝas sur la kliŝoj de aliaj popolanoj.
Reza replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
„Se ĉi tie estus ankaŭ la fajrigilo, tio estus paradizo“ :)
Reza replies:
Blanka Meduzo says:
Imre Szabo says:
Tiom ne sufiĉis al Egiptianoj, ili sendis ĝin ankaŭ al Usono. Post du semajnoj revenas la mumio kun du novaj skrapetoj sur la kapo, apude la mesaĝo:
"Viro en la fino de siaj 20-aj vivojaroj, li vivis a. K. inter la jaroj 2600 kaj 2400, li lamis je la maldekstra kruro, kaj li havis problemojn ĉe la koro."
Al Egiptianoj sufiĉis eĉ ne tiom, ili do sendis la mumion al la rusoj. Post monato revenas la mumio, rompita je pecoj, distranĉita, kaj apude la skribaĵo:
"La 27-jara viro apartenanta al la socia mezklaso vivis a. K. en 2578--2496. Kiam pro korproblemoj li iris al la loka kuracisto, li stumblis, li rompis al si la kruron, kaj li lamis poste dum la tuta vivo. Li mortis pro koratako."
La Egiptianoj konsternite legis la priskribon, kaj ili demandis la rusojn, per kiaj ampleksaj esploroj ili sukcesis malkovri ĉion ĉi? La respondo:
-- Li konfesis ĉion.
Izabel says:
A Giridhar RAO says:
Reza replies:
Fernando Maia Jr. says:
Tamen mi komprenis la celon, Reza. Via celo ne estis amuzi, sed atentigi pri kiel la afero marŝas en certaj landoj. Bedaŭrinde la ordinaraj homoj ne povas tro multe fari favore al la suferantaj popolanoj, kiuj abundas tie.
Kiel kredanto, mi konscias, ke fine Justo superregos por la nigraj ursoj...