Reza Published on May 15, 08
by Reza

Reza's blog

Browse posts
70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!
Posted on May 28, 08
9 comments (latest 2 months ago)
internacia konkurso kiel kapti leporon!
Posted on May 26, 08
11 comments (latest 2 months ago)
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
Posted on May 24, 08
16 comments (latest 5 weeks ago)
DoDoDo klubo!
Posted on May 15, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...
4 comments (latest 3 months ago)
Dankesprimo
Posted on March 26, 08
14 comments (latest 4 months ago)
Merkred-Festo
Posted on March 18, 08
6 comments (latest 5 months ago)
Pri parlamenta (s)elektado en irano
Posted on March 16, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Kaj finfine persepolo!
Posted on March 12, 08
15 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 279 visits

Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...

Thursday May 15, 2008 at 12:41PM

En Ĉinio okazis suferiga tertremo kiu dolorigas ĉies animon ... Ankoraŭ la homo estas tre malforta kontraŭ naturaj fenomenoj sed ne tro malforta. La okazinat katastrofo rememorigis min pri la tertremo kiu atendas Tehranon aŭ alidire Tehrano atendas ĝin! La fakuloj alarmas se okazos tertremo en Tehrano (kiun de antaŭ 50 jaroj oni atendas) almenaŭ 1/000/000 da homoj pereos ... . La registaro ankoraŭ ne sukcesis fari bazajn agadojn en tiu sfero.

4 Comments / add your comment?

Roberto Tresoldi says:
Kiam tiuj katastrofoj okazas, oni devas vere sin demandi, kiom ni kulpas...chu oni antauvidis chiujn taugajn rimedojn por eviti au por limigi la sekvojn? Chu oni konstruis en taugaj lokoj, kie tertremoj malfacile povas okazi, au oni tute ne konsideris la problemon? Chu oni konstruis taugajn kaj rezistokapablajn domojn? Chu oni antauvidis rapidegan kaj taugan savosistemon en okazo de tertremo? Lau mi tro ofte oni tute preteratentas chi bazajn konsiderojn, kaj poste oni ploras "krokodilajn larmojn"...

Kial konstrui atomcentralojn au akvobarilojn en dangheraj lokoj, kie tertremo-riskoj estas tre altaj? Kie estas la autoritatoj, kiuj devas ekzameni akurate la kvaliton de la konstruajhoj, chefe en tre riskoplenaj regionoj? Tio, kio okazas nuntempe en Chinio (sed kio okazis ankau en aliaj periodoj che ni, en Italio au en Irano ktp) evidentigas, ke la plejparto de la domoj tuj falis sen iu ajn rezisto, tial ke ili estas konstruitaj ne lau la reguloj, kaj ke ili tute ne estis kontrautertremaj. Mi vere ploras, pro la malboneco de niaj politikistoj, kiuj retorike kapablas nur blufe pligrandigi la grandan bonon faritan al la shtatoj, kiam male, kiel en chi tiuj okazoj, ili tute preteratentis la verajn bezonojn de la homoj.

Mi opinias, ke chi tiu grandega kaj peniga tertremo en Chinio prilumas ankorau foje la falsecon de la retoriko de politiko: la tofu-domoj estis terure forbalaitaj de la tertremo. Ni ploru por la mortintoj kaj la viktimoj, helpu chiumaniere la survivantojn, sed kulpigu kaj enkarcerigu tiujn, kiuj nenion faris por eviti chi tiujn katastrofojn...Tio ne rilatas nur Chinion, sed chiujn landojn de la mondo: oni ne forgesu la monstran inundon en suda Usono, la tertremojn en Japanio, la inundojn, tertremojn kaj eruptojn en Italio, la tertremojn en Turkujo au en Suda Ameriko au Irano ktp ktp ktp.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via komento en kiu prave vi priskribis kelkajn kialojn. Katastrofo estas en tio ke oni tuj forgesas kaj pro mallongtempa profito preferas ne plu pripensi longtempan ...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Marilou says:
La Tero estas la plej forta ...
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Reza replies:
Relative ... jes!
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.