Reza Published on March 18, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
Posted on May 24, 2008
16 comments (latest 15 months ago)
DoDoDo klubo!
Posted on May 15, 2008
5 comments (latest 17 months ago)
Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...
Posted on May 15, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Dankesprimo
Posted on March 26, 2008
14 comments (latest 18 months ago)
Merkred-Festo
6 comments (latest 19 months ago)
Pri parlamenta (s)elektado en irano
Posted on March 16, 2008
1 comment (latest 19 months ago)
Kaj finfine persepolo!
Posted on March 12, 2008
15 comments (latest 17 months ago)
La policestro kiu mem estis malvirtra ...
Posted on March 11, 2008
16 comments (latest 17 months ago)
Ekspozicio kiun ni vizitisٍ
Posted on March 9, 2008
8 comments (latest 19 months ago)

Keyword tags

festo
ایران
Irano
Novruzo
نوروز
جشن
Merkred-Festo
چهارشنبه‌سوری
vivstilo
socio

Member tags

Maksim Griŝin
Zoli

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 161 times

Merkred-Festo

Tuesday March 18, 2008 at 08:00AM

DSC04993
DSC04993

La lasta mardo de la jaro (laŭ irana suna kalendaro) estas "merkred-festo". Oni kolektas lignaĵon kaj je la mallumiĝo bruligas ilin. Oni ĉirkaŭas la faritan fajron kaj ĝuadas saltante super la fajro. fajro estas simbolo de la vivo laŭ irana mitologio kaj tre kara estaĵo. Vere oni ne scias de kiam irananoj faras tiun ceremonio sed tio jam ne gravas, gravas tio ke oni jam ŝatas tion feston kaj estas oportuna okazo ĉirkaŭ la fajro ĝojkanti kaj danci! kompreneble oni ne forgesas gustumi ankaŭ nuksaĵon!
Menciindas ke antaŭ "islamigo" de irano, estis multaj festoj en irano sed post islamo oni jam forlasis multajn sed kelkaj festoj plu vivis malgraŭ islamo kiel "Jalda festo", "merkred-festo" kaj la plej granda festo "Novruzo" kiu estas jarŝanĝa festo en irano. Malgraŭ tio ke islamo eniris iranon kaj multon ŝanĝis sed neniam oni kapablis forigi "Novruzon" kaj malgraŭ tio ke ĉiuj islamaj landoj uzas lunkalendaron devenita de araboj, irananoj ĉiam uzis sunkalendaron kiu komenciĝas per Novruzo.
Novruzo ne estas io religia festo sed pura natura festo kaj tio estas 21a de marto dum kiu en la ... de la tero komenciĝas printempo!
Laŭ mi Novruzo estas unu el la plej malmultaj logikaj aferoj kiuj okazas en irano!:)

Merkred-festo heroldas Novruzon! la plej karan feston de irananoj spite ajna religio, etno, raso kaj ideologio. Novruzo estas signo kaj simbolo de "irana kulturo". Ĉie kie oni festas Novruzon, tie estas limo de irana kulturo.

Vidu fotojn de la pasintjara Merkred-Festo de Tehranaj geesperantistoj!

 

6 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
la sama fenomeno okazis en Euxropo, rilate la antauxaj naturpaganaj festoj kaj kristianismo. Eklezio provis cxu forigi ili, sed ne cxiam sukcesis, kaj multaj restajxoj pluvivis gxis la 19-a jarcento (fakte la moderna mondo montrigxis plu detruiva ol kristanismo rilate la praantikvaj ritoj, kredoj (feinoj, koboldoj, ktp) kaj tradicioj!). Cxu gxi kristanigis ilin, plej fama kazo de tio estas Kristnaskon, oni decidis ka la naskigxdato de Kristo, kiun oni ne konas estos festita en la dato de populara pagana festo en la "malatla-romia-imperio": tiu de "sol invintus" (la suno nevenkita). Alia kazo estas Karnavalo, kiu restis pagana, sed kies dato igxis rilatita kun la Karesma fastado. Kaj via populra festo cxirkaux fajro pensigas min al la euxropa tradicio de la fajroj de "Sankta Johano", Sankta Johano estas festita cxe la somera soltico la 23-an de junoi, kaj tiam kamparanoj faris grandan fajron kaj dancis cxirkaux gxin (estis ankaux multaj, multaj aliaj tradicioj, ekzemple certaj kuracplantoj, kiujn oni oni devis pluki nur dum tiu speciala nokto). Tiu tradicio perdigxis, tamen en kelkaj vilagxoj oni provas nun revivigi.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Roland Platteau edited this comment 19 months ago.
César Dorneles says:
Tiaj tradicioj menciitaj de Roland estas pli vivaj en Brazilo (karnavalo precipe...) sed dependas de la regiono.

Dankon, Reza, pri la kulturaj informoj pri Irano.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Ĉe ni oni nun klopodas revivigi kelkajn tradiciajn kutimojn, kiuj devenas el antaŭkristanaj tempoj. ekzemple la lastan tagon de la karnavalo-periodo oni faris homograndan pajlopupon kiun post longa ceremonio fine bruligis aŭ "dronigis" en akvon kiel simbolon de malhela vintro kaj morto, por havigi lokon al nova vivo al printempo.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Reza says:
ٍEstimataj!
dankon pro viaj komentoj kaj klarigoj, Vere mi multon lernas de viaj reagoj.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 19 months ago.
Karine Arakelyan says:
Ankau mi aldonos.
En Armenio tiu festo okazas la 14-an de Februaro kaj nomighas Drndez.
Novgefianchoj nepre devas trasalti la fajron kaj purighi de ciaj malsanoj kaj malbonajhoj.

Uzante la okazon mi gratulas chiujn miajn Iranajn geamikojn okaze de la Novruzo.
Ghojan, felichan, sukcesplenan jaron al vi, miaj karaj!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Nur restas al mi dirike ankaù en mia regiono de suda Francio, ekzitas tiaj tradicioj, la fajro de la Sankta Joano la 23an de junio, kie la junuloj transsaltas la fajron, sed nun oni malpermesas ofte tion ĉar oni timas disvastigon de la fajro. Ankaù dum karnavalo, en mia naskiĝvilaĝeto oni preparas mankenon, kiun oni pendigas ĉe balkono, kaj fine de tiuj festoj oni bruligas ĝin en granda bruo . Ĉiuj vortoj montras kiom la homoj estas similaj en la tuta Mondo .
Posted 19 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...