Kaj finfine persepolo!
Wednesday March 12, 2008 at 02:50PM
-
- Antaŭ semajne mi "sukcesis" spekti la faman filmon Persepolo (PERSPOLIS) far de Maĝan Satrapiمرجان ساتراپي
- Unu vorte la filmo estas ĉefverko!
- La filmo estas komuna historio de mia generacio
- Estas komprenata kiom furiozas la irana registaro pri la filmo sed fakte la filmo ne estas io politikaĵo kaj male laŭ mi estas persona sin rakonto.
- Ne irananoj ne kapablos kompreni kiom estas kuraĝa Marĝan Satrapi rakontante sian privatan vivon, dum la plej multo da irananoj estas sin kaŝemaj kaj ege konservativaj tiu rilate!
- Mi kredas ke unu foja spektado de la filmo ne sufiĉos al mi ...
- kaj
- Se iuj iranaj geamikoj deziras spekti la filmon volonte mi transdonos:)
- Maĝan Satrapi estas respektinda artisto al kiu mi esprimas mian elkoran dankon.
- Legu ankaŭ ĉe Manolo pri Persepolo
Latest comments
–
Subscribe to the feed of this post comments.
Roland Platteau says:
Reza replies:
Mi spektis DoVoDo version de la filmo
Parisoserk says:
mia filo ĵus donacis ĝin al mi. Ĝi estas animita filmo - nigre-blanka - kaj ĝi estis kandidato de Francio por la ĉijara Oskar-o. Bedaŭrinde ĝi ne gajnis ĝin kvankam ĝi estas valorega. Ĉiu kiu povas, nepre spektu ĝin.
Al kuraĝa Reza mian plej amikan manpremon. Kreŝo
Reza replies:
Manolo pro says:
Mi povas bonege kompreni kiel vi sentas; mi tre facile empatias vin. Tial mi skribis tiun artikoleton en mia ipernito-blogo en formo de letero al vi kaj al ceteraj irananoj ĉi tie.
Reza replies:
Mahmud says:
Mi spektis Pesepolison du fojojn. Laŭ mi ĝi estas majstroverko. La komenco de la filmo memorigas la anĝelecon de Forrest Gump. La ritmo estas glata kaj modera de la komenco ĝis la fino. Ĉio estas ĝusta en la filmo kaj nenio hiperbolo vidiĝas en ĝi. Tiu filmo ĝuste kaj precize spegulas nian vivon kaj oni povas diri ke ĝi iom kompensas nian dignon ĉe la alilandaj popoloj. Iuj dum ĉ. 30 jaroj penis ege malhonorigi la irananojn, mondskale.
Estas ege bone ke ĉiu iranano ĉiamaniere registri sian memoraĵon por ke la homaro morgaŭ konu kiel ni trapasis tiun nigran koŝmaron.
En la fino mi dankas al Marjan Satrapi kaj al vi ke kaŭzis urĝon por vidi tiun belegan filmon.
Mahmud edited this comment 5 months ago.
Reza replies:
Mahmud says:
Ankaŭ la supra bildo estas tiu densa nigra koŝmaro, kiun ni trapasas.
Lumina says:
Reza replies:
Mike59 says:
Reza replies:
Laŭ mi postuli sian minimuman civitanan rajton ne estas kuraĝo. Ni postulas nian ŝtelitan vivrajton ...
Belgabirdo says:
Roland, se vi ankoraŭ estas tie, Persepolis estas franca filmo (kvankam direktorino, skripto kaj historio estas iranaj), do tre eblas spekti ĝin en Francio.
Reza replies: