Reza Published on March 12, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...
Posted on May 15, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Dankesprimo
Posted on March 26, 2008
14 comments (latest 7 months ago)
Merkred-Festo
Posted on March 18, 2008
6 comments (latest 7 months ago)
Pri parlamenta (s)elektado en irano
Posted on March 16, 2008
1 comment (latest 8 months ago)
Kaj finfine persepolo!
15 comments (latest 6 months ago)
La policestro kiu mem estis malvirtra ...
Posted on March 11, 2008
16 comments (latest 6 months ago)
Ekspozicio kiun ni vizitisٍ
Posted on March 9, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Falsa festo en Irano
Posted on February 24, 2008
11 comments (latest 8 months ago)
Konkurso: Divenu!
Posted on February 13, 2008
38 comments (latest 9 months ago)

Keyword tags

film
kino
arto
filmo
ایران
Iran
Irano
Persepolo
هنر
Persepolis
Perspolis
Marjan Satrapi
Maĝan Satrapi
komikso
مرجان
ساتراپی
فیلم
کارتون
کمیکس

Member tags

Manolo

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1019 visits / 1 vote

Kaj finfine persepolo!

Wednesday March 12, 2008 at 02:50PM

  • Persepolo
    Persepolo
  • Antaŭ semajne mi "sukcesis" spekti la faman filmon Persepolo (PERSPOLIS) far de Maĝan Satrapiمرجان ساتراپي
  • Unu vorte la filmo estas ĉefverko!
  • La filmo estas komuna historio de mia generacio
  • Estas komprenata kiom furiozas la irana registaro pri la filmo sed fakte la filmo ne estas io politikaĵo kaj male laŭ mi estas persona sin rakonto.
  • Ne irananoj ne kapablos kompreni kiom estas kuraĝa Marĝan Satrapi rakontante sian privatan vivon, dum la plej multo da irananoj estas sin kaŝemaj kaj ege konservativaj tiu rilate!
  • Mi kredas ke unu foja spektado de la filmo ne sufiĉos al mi ...
  • kaj
  • Se iuj iranaj geamikoj deziras spekti la filmon volonte mi transdonos:)
  • Maĝan Satrapi estas respektinda artisto al kiu mi esprimas mian elkoran dankon.
  • Legu ankaŭ ĉe Manolo pri Persepolo

 

15 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
malfelicxe mi ne povos spekti. Kelkaj iranaj filmoj spekteblas en Francio, sed nur en "kinejoj pri arto kaj eseo", tiel mi vidis "Tra la olivarboj", "la vento forportios nin", "la instruisto", "vojagxo al Kandaharo", "la kvara horo posttagmeze". Sed nun mi ne plu povos, la altkvalita kinejo de mia urbo, kiu povis funkcii nur kun helpe de subvencioj devis fermi: oni forigis la subvencioj, sxajne la loko estis tro maldekstrema, kaj ne placxis. Fino de kulturo en Arras !
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ĉiu fino havas komencon tamen eble ne laŭ kutiman
Mi spektis DoVoDo version de la filmo
Posted 8 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Kara Reza,
mia filo ĵus donacis ĝin al mi. Ĝi estas animita filmo - nigre-blanka - kaj ĝi estis kandidato de Francio por la ĉijara Oskar-o. Bedaŭrinde ĝi ne gajnis ĝin kvankam ĝi estas valorega. Ĉiu kiu povas, nepre spektu ĝin.
Al kuraĝa Reza mian plej amikan manpremon. Kreŝo
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via rekomendo "Ĉiu kiu povas, nepre spektu ĝin" !
Posted 8 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Mi gratulas vin, ke vi sukcesis spekti tiun filmon!

Mi povas bonege kompreni kiel vi sentas; mi tre facile empatias vin. Tial mi skribis tiun artikoleton en mia ipernito-blogo en formo de letero al vi kaj al ceteraj irananoj ĉi tie.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kaj imagu kiom rapide transiris la filmo al irano malgraŭ ŝtata malpermeso!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mahmud says:

Mi spektis Pesepolison du fojojn. Laŭ mi ĝi estas majstroverko. La komenco de la filmo memorigas la anĝelecon de Forrest Gump. La ritmo estas glata kaj modera de la komenco ĝis la fino. Ĉio estas ĝusta en la filmo kaj nenio hiperbolo vidiĝas en ĝi. Tiu filmo ĝuste kaj precize spegulas nian vivon kaj oni povas diri ke ĝi iom kompensas nian dignon ĉe la alilandaj popoloj. Iuj dum ĉ. 30 jaroj penis ege malhonorigi la irananojn, mondskale.
Estas ege bone ke ĉiu iranano ĉiamaniere registri sian memoraĵon por ke la homaro morgaŭ konu kiel ni trapasis tiun nigran koŝmaron.
En la fino mi dankas al Marjan Satrapi kaj al vi ke kaŭzis urĝon por vidi tiun belegan filmon.
Marjan Satrapi
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mahmud edited this comment 8 months ago.
Reza replies:
Dankon kara Mahmud pro la komento sed al mi restas demando: ĉu laŭ vi nia komuna koŝmaro jam finiĝis? Persone mi sentas min daŭre en la komŝmarego ...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Nu kara Reza! vi ne tre atenteme legis la frazon "por ke la homaro, morgaŭ konu kiel ni trapasis tiun nigran koŝmaron.". Vidu la epitetan nuancon en la frazo t.e. ni nepre saviĝos el la tiel nomata koŝmaro.
Ankaŭ la supra bildo estas tiu densa nigra koŝmaro, kiun ni trapasas.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina says:
Kara mi elkore dankas vin pro la filmo kiun vi donis al mi, mi ankaux volas poste ion skribi pri gxi kaj mia sento vidinte gxin :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Nedankinde :)
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Mike59 says:
Mi vere admiras vin ĉiuj por via ega kuragxo!!!! Tutkore mi deziras al vi pli belan kaj feliĉan vivon! :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza replies:
kuraĝo?
Laŭ mi postuli sian minimuman civitanan rajton ne estas kuraĝo. Ni postulas nian ŝtelitan vivrajton ...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Belgabirdo says:
Saluton. Mi ĝojas ke vi jam povis rigardi la filmon en Irano. Ĉu vi akiris la dvdon per nigra merkato? Kiel vi (ne ĉiuj) scias, mi ektradukis la komikson sur kiu la filmo baziĝas sed mi ne eĉ finis la unuan albumon. La tuta komikso konsistas el kvar albumoj. Tiu estas pli-malpli la sama historio, sed kun pli da detaloj kaj dividita je scenoj el nur kelkaj paĝoj. Cetere, laŭ mi, la edzon ŝi ne priskribis same.
Roland, se vi ankoraŭ estas tie, Persepolis estas franca filmo (kvankam direktorino, skripto kaj historio estas iranaj), do tre eblas spekti ĝin en Francio.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Reza replies:
La libron mi ne vidis kaj kompreneble ne eblas al mi pridiskuti tiu rilate. Sed jes ja dank al "nigra merkato" oni povas atingis malpermesajhon de la fanatikistoj :)
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.