Reza Published on February 24, 08
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Pri parlamenta (s)elektado en irano
Posted on March 16, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Kaj finfine persepolo!
Posted on March 12, 08
15 comments (latest 3 months ago)
La policestro kiu mem estis malvirtra ...
Posted on March 11, 08
16 comments (latest 3 months ago)
Ekspozicio kiun ni vizitisٍ
Posted on March 9, 08
8 comments (latest 5 months ago)
Falsa festo en Irano
11 comments (latest 5 months ago)
Konkurso: Divenu!
Posted on February 13, 08
38 comments (latest 6 months ago)
Scii kaj ne scii !
Posted on February 12, 08
4 comments (latest 6 months ago)
Okaze la revolucia datreveno!
Posted on February 6, 08
6 comments (latest 6 months ago)
angore ...
Posted on February 3rd, 08
2 comments (latest 6 months ago)

Keyword tags

Irano
ŝtata festo
nuklea klubo

More information

This post is public
Attribution
  1. 860 visits

Falsa festo en Irano

Sunday February 24, 2008 at 09:29AM

Hieraŭ subite oni reklamis ke tra la lando estas "festo"! La kialo estis tio ke laŭ la registaro "irana popolo" venkis en la nuklea energio kaj nun "la cetera mondo" rekonas nin kiel "nuklea superpotenco" kaj irano apartenas al "nuklea klubo".

...

Tiaj voroj milfoje hieraŭ aŭdiĝis tra la amaskomunikado kiu monopole apartenas al la islama registaro de irano. Oni mensogas kaj mensogegas...

Oni deklaras feston kiu estas sensenca, senbaza kaj nur por kovri la fakton, kaj bruegadi. Vere ili estas sinceraj lernatoj de Goebbels - la ministro de la propagandado kaj amaskomunikado de Hitlero- laŭ kiu oni devas tiom grande mensogi ke nekredantoj iom dubi pri tio ke eble iom enestas vero en tiu mensogo! Hieraŭ en irano estis ŝtata festo kaj popola foresto!

11 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
Ne estas la unua fojo, ke la Ahmadinĝada registaro diras, ke la problemo solvitas kaj Irano gajnis, kaj tamen la problemo plu daŭras!
Kaj kiam iu parto, E-U, aŭ Rusio, ktp faras proponon, ili unue respondas, ke estas tre pozitiva propono, ke ili pristudos ĝin, kaj ke certe baldaŭ estos interkonsento, kaj poste ili anoncas, ke io en ĝi estas tute neakceptebla, ke do ni ne plu parolu pri tio; sed tamen ke ili ne rompos la pontojn, kaj tamen esperas, ke ĉio solviĝos!
Kaj plu denove, kaj plu kaj plu, de pluraj jaroj. Li pensigas min al tio, kio oni nomas france "maquignon" la malnovaj ĉevalvendistoj, kiuj havis la renomon estis tre ŝajnemaj kaj senfinaj en komercaj intertraktadoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Jes tiu estas temporaba ludo per kiu oni "aĉetas" tempon por siaj (kaŝitaj)celoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
~ Lukaso ~ says:
Bonege kaj prave skribita teksto, Reza! De tempo al tempo mi spektas iranan TV (kanalo kun informoj en la angla) kaj simila propagandado de irana registaro estas preskaŭ ĉiutaga. Ĉu ne estus pli bone, kiam okazus jene: popola festo kaj registara foresto??
Plej amike!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Pli bone estus ke se vere estas festo ĉiuj partoprenu :)
sed dum falsa festo kiu radikas en mensogado kaj trompado pli bone ke la registaro mem sin okupu!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Stella Lindblom says:
Mi ne scias kio estas plej malbone - logxi en lando kiu estas laudire "libera" kredante ke la sxtato estas bonkora kaj nur diras la veron, au logxi en lando kie okazas tiaj stultajxoj kiuj estas evidente mensogoj. La plej granda mensogo en la "libera" mondo estas ke ni estas liberaj. Tamen, estas diversaj niveloj en la infero...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Loĝi sub la rego de reĝimo kiu sin konsideras NUR respondeca al Dio laŭ mi estas "iom" ne tolerebla ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Jes! pli kaj pli de kelkaj jaroj (kaj eĉ pli de kelkaj monatoj!) venas al la kapo le vereco de triu ideo: "La plej granda mensogo en la "libera" mondo estas ke ni estas liberaj. " ....
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Libereco laŭ mi estas relativa afero kaj oni nur komparante kun aliaj povas havi ian "mezurilon" pri tio ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 5 months ago.
Stella Lindblom says:
Jes, sed libereco ankaŭ estas interna, privata ideo. Parto el la libereco estas la sento de ĝi - tute persona sperto. Do, pro kelkaj novaj informoj mi nun povas konstati ke Svedio - kie troviĝas la ideo ke ni vivas en la plej libera kaj honesta lando en la mondo - la "novaĵservo" estas nura propagandilo por timigi nin. Ni estas traktataj kiel infanoj al kiuj oni prezentas la elekton A aŭ B ("ĉu vi volas ekdormi kun aŭ sen lumiĝanta lampo?" tiamaniere tute maltrafante la pli interesan diskuton, ĉu la infano volas iri dormi aŭ ne). Nia libereco multe temas pri la elekto inter Coca-Cola aŭ Pepsi, sed por mi tio nur estas fasado.

Bv legi blogon ĉe mi pri "Falsa libereco" - tio estas interesa diskuto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via komento. Mi legis ankau vian noton kaj konsentas kun vi sed ne cent procente!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Jes Stella tia situacio, kavankam jam antaŭviditan de Tocqueville en la 19-a jarcento, estas pli kaj pli le prema etoso an kiu ne enprofundiĝas en Eŭropo, ankaŭ Francio. Ĉu ni povus esperi, ke iam homoj komprenos? De post la lastdata paŝo: tuta malpermeso fumi en publikaj lokoj eĉ kafejoj (sed strange ne estas malpermesita uzi la veturilojn en la pulikaj vovoj! tamen ili pli malbonodoras kaj poluas) ŝajnas ke kelkaj homoj komencas timi, koleri, kaj vidi la pli larĝan logikon malantaŭ tiu neŭrozo de la "instancoj".
Kaj ke la grandaj amskomunikiloj estas sub fasado informa, nur iaj propagandiloj, kiu "faras tie, kie oni diras al ili fari, kiel hundoj" posedataj de la grandaj financaj firmaoj, konsciiĝo pri tio komencas vastiĝi, kaj sendependaj periterretaj "amatoraj" komunikiloj kreiĝas ĉie, ili kostas preskaŭ nenion, iliaj laborantoj estas nepagitaj, tio estas malforto, sed aliflanke forto, ĉar ili ne dependas de financistoj, reklamistoj, kaj mastroj.
Sed kiom da homoj legas tiujn ret-paĝojn? mi ne scias sed konjekteble nur eta minirotato, la vasta plejmulto havas nur la predikon kaj manipuladon de la televido, nia nuna "opio de l'popolo"!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.