Reza Published on February 13, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Kaj finfine persepolo!
Posted on March 12, 2008
15 comments (latest 19 months ago)
La policestro kiu mem estis malvirtra ...
Posted on March 11, 2008
16 comments (latest 19 months ago)
Ekspozicio kiun ni vizitisٍ
Posted on March 9, 2008
8 comments (latest 21 months ago)
Falsa festo en Irano
Posted on February 24, 2008
11 comments (latest 21 months ago)
Konkurso: Divenu!
38 comments (latest 22 months ago)
Scii kaj ne scii !
Posted on February 12, 2008
4 comments (latest 22 months ago)
Okaze la revolucia datreveno!
Posted on February 6, 2008
6 comments (latest 22 months ago)
angore ...
Posted on February 3rd, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Bonfama homo neniam mortas
Posted on January 24, 2008
11 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

politiko
vivstilo
socio

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 2 963 times

Konkurso: Divenu!

Wednesday February 13, 2008 at 03:44PM

Ĉu vi povas diveni jena foto pri kio temas?

sen ajna klarigo
sen ajna klarigo

38 Comments / add your comment?

Manolopro says:
Falis la kontakto-lenso de iu kaj ĉiuj serĉas ĝin!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi bedaŭras! vi malgajnis. La afero estas pli serioza :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi ja supozis tion. Mi nur volis "demeti feron el la afero" (hispana proverbeca esprimo kiu glate rimiĝas en esperanto...)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kara vi tre bone faris ... !
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Roland Platteau says:
konjekteble religia, ili pregxas ?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ne!
Sed mi ŝatus iom helpi vin ĉar nur iometete vi alproksimiĝis. Ili estas studentoj ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
eble ili devas okupi teritorion kiel eble plej grandan, laux valoro de motivoj
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ili kisas spuron de iu ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
hmmm, ili ĉiuj deziras tuŝi la ŝtofon ( eble divanon ?) , eĉ per kapo ... Mi ne scias, bv. helpi pli :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Jes vi pravas (kaj iom proksimiĝas al la afero!) ili flaras kaj kisas spuron de iu ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Sub la tapiŝo kuŝas Esperanto-lernolibro senpaga. Ĉiu volas esti la unua ĝin atingi kaj samtempe la aliajn ne. Tial ili fermpremas la randon de la tapiŝo.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kiel ŝerco mi konsideras vian komenton (kaj estis interesa supozo) sed vere la afero estas serioza
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mimi says:
En nia religio,ankaux amaso da homoj volegas tusxi kaj kisi la ikonon de la Virgulino....eble, tiuj kredantoj volas tusxi kaj kisi la sxpurojn de Mohamado! Mi nur supozas!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Apartenas al filaro de Mohamado(Dio benu lin) ...
jes ankau vi signis iom proksime ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi supozas ke Mimi plej alproksimiĝas ĉu? sed mi demandas al mi kion oni flaras dronante en tiom da korpoŝvitoj?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
nu ... tio estas miraklo kaj oni devas esti "frenezoj de la amo" ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
martiro?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
... estas vivanta martiro
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 22 months ago.
Alesk Arpitano replies:
vivanta? sed martiroj igxas tiel nur pro kaj post morto...
cxiukaze, mi ne scias kies tuko tio estas.
kaj kiu estas la nura blankulo ene de ili?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
En irano ni havas ankau specon de la vivantaj martiroj
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Reza! Khub hama ro gozashti sare kar.
Mi pensas ke gxi estas la puto de leteroj en Gxamkaran. Cxu?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Vi malesperigis min Mahmud!
Kiel iranano mi multon atendis de vi ...
B.v iom pripensi eble vi trovos "la rektan vojon"
Tiom da signoj kaj klarigoj mi jam faris kial vi rimarkis?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 22 months ago.
Mahmud says:
Post ege ellaborigi miajn grizajn ĉelojn mi ne povis diveni, sed mi decidis meti la gvidliniojn unu apud la alia kaj ĝi fariĝis tiel:
1.La afero estas serioza. 2.Ili estas studentoj.
3.Ili kisas spuron de iu.
4.Ili tuŝas ŝtonon kaj kisas spuron de iu.
5.Apartenas al filaro de Mohamado(Dio benu lin).
6.Tio estas miraklo kaj oni devas esti "frenezoj de la amo.
7.Estas "vivanta" martiro.

Ahha. Ahha... Ĉu ĝi estas tio, kion mi iras diveni?
Ĉu ĝi estas la pasejo de nia kara gvidano???

Ĉu??????????????
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza says:
Nun mi iom trankviliĝis ...

:)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mimi says:
tamen mi tre scivolas! kiam do vi klarigos al ni? ja, mi sercxadis en la reto sed.......ecx la Koranon mi foliumis.....
Posted 22 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Chu temas pri Ajatolaho Ali Khamenei?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Prave!
Gratulon al vi kara Zlatko Tišljar
Temas pri la:
La plej granda signo de Dio
La vivanta martiro
La sciencula gvidanto
La plaj altmoŝta gvidanto
La gvidanto de ĉiuj islamanoj en la mondo
La gvidanto de islama revolucio de irano
(oni tiel nomas LIN)
kaj ....

Dum la vizito de LI kun la studentoj. La studentoj kisas lian spuron kaj tiel esprimas sian amon kaj sinceron al LI.
Jes tiel oni amas LA ALTRANGAN GVIDANTON en irano
Posted 22 months ago. ( permalink )
Alireza says:
mi scias !
az chafiye ha rahat mishe hads zad eina kian va einja kojast !
ta-assob hamishe o hame ja baese badbakhti boude o khahad boud ... moteassefane tou doreye havadese kouye daneshgah chizi ro be cheshm didam ke hargez faramoush nakhaham kard ....... :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Ha ha ha. :-) Nun kio estas mia premio? Mi diris la respondon antaŭ Zlatko, sed li ricevis la bravon.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mahmud vi ne plene menciis lian nomon ... kaj vi malgajnis pro tio!
:)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ho, kiel bone, ke mi venis postfeste! Kaj mi ĉion scias. Kaj mi trankvilas.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza says:
:)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko says:
Mi sentas la mankon de iu respondo, kiun mi legis tie cxi antauxe. Cxu gxi ne placxis al vi, Reza, kaj vi visxis gxin?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Estimata
nenion demandon mi forigis. Eble ne estis registrita b.v ripeti
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Xenia Rokocoko replies:
Ne mi skribis tion, sed iu alia - mi forgesis lian nomon, mi memoras nur la komenton. Sed ne gravas, versxajne li mem visxis tion.
Estas interese ekkoni vian kulturon ankaux pere de tiu cxi foto :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Vi trafis ĝuste tion kion mi intencis esprimi tra la foto!
Jes tio estas malbona (aŭ malplaĉa/hontinda) kaj laŭ mi "venenigita" parto de "nia kulturo" ... SED "nia kulturo" ne estas NUR tiu ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 22 months ago.
Roberto Tresoldi says:
Nu, fakte, estis mi, kiu skribis apartan komentarion pri la bildo, kaj mem forvishis ghin...mi opiniis, ke eble miaj vortoj - tute pacemaj, sed klare dangheraj kelkloke - povus damaghi homojn, kiuj jam sufiche suferas...Nia kara amiko Reza tute ne kulpas je tio!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon kara Roberto pro la klarigo
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...