Nekredebla kaj ŝokiga evento hodiaŭ pensigis min:
"Proksime al Tehrano, survoje inter du aŭtoj okazas akcidento. Unu el la aŭtoj estis bankaŭto portante monbiletojn kaj en la alia aŭto estis juna civitano. La ŝoforoj estis forte vunditaj, dumtempe alvenas buso plene da pasaĝeroj kaj ĝi haltinte la pasaĝeroj anstataŭ helpi la vunditojn kolektas monbiletojn kaj poste eskapas per la buso. Unu el la vunditoj -tre juna homo- mortas kaj la aliajn post horoj la polico savas ..."
La originalan novaĵon en la persa oni legu en la jena adreso:
www.jahannews.ir/pages/view.php?id=21834
Kio okazis al ni? mi demandas min mem ...
Mi fartas malbone ...
Kaj hazarde jenan poemon de Furug Farroĥzad(irana poetino) mi rememoras:
Mi kompatas ĝardeneton
Neniu pensas pri floroj
Neniu pensas pri fiŝoj
Neniu emas kredi ke ĝardeneto estas mortanta
Ke koro de ĝardenet’ sub la suno ŝvelintas
Ke memoro de ĝardenet’ malrapide
el verdaj memoraĵ’ malplenotas
Ke sento de ĝardenet’
Kvazaŭ estas iu abstrakta kiu en izolo de l’ĝardenet`
Jam estas putrita
Nia korto solas
Nia korto oscedas
Atendante iun pluvon ne konatan
Nia baseno malplenas
Steloj malgrandaj senspertaj teren falas
El arbaj altec’
Tra fenestroj palaj de fiŝ-domoj alvenas
Voĉo de tuso nokta tempe
Nia korto solas
...
Send a message
Search for members
Genoveva says:
Tilio says:
Alireza says:
Helena Tylipska says:
sed mi bone scias ke ĉi morton iu grave ploras...
Helena
Dorina says:
La poemo multe plachas al mi... krom la vortoj, krom ties enhavo, ghi havas sonon, tragikan, ploreman... vere kortusha ghi ja estas...
Reza replies: