Dum lastaj semajnoj kelkaj legantoj de tiu ĉi retnoto al mi privatmesaĝis "kial vi ne forlasas vian landon dum vi suferas malagrablajn kondiĉojn ĉirkaŭ vi tie?" Fakte mi povis pli facile fuĝi de mia lando kaj "komforte" loĝi en iu alia mondparto, sed estis kaj daŭre restas kialoj, pro kiuj mi preferis ĝuste resti en mia gepatra lando.

Laŭ mi, nuna situacio de irano similas al patrino kiun oni agrese seksatencis, ĉu indas forlasi la patrinon pro tiu ke malgraŭ ŝia deziro oni malĉastigis ŝin? Laŭ mi, irano estas "okupita" kaj estas grandega diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj la ordinara loĝantaro, kaj ĝuste pro tio la reĝimo uzas sian tutan potencon por "kontroli" la popolon kaj "gvidi ilin al la rekta vojo".

Krom Norda Koreio ĉu ekzistas reĝimo sur la tero kiu kontrolas sian civitanaron kiel sin vesti? Ĉu tio ne pruvas ke estas diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj regatoj en irano? Ili diras ke pro la lanĉo de la islama leĝaro ili tiel agas, se tio estos fakto, do post 1400 jaroj irananoj ankoraŭ ne bone islamaniĝis kaj havas "problemojn" kun tiu islamo!aŭ estas diferenco inter la islamo de la regantoj kaj la popolo! ...

Mi ne intencas forlasi mian patrinon dum ŝi suferas dolorojn ...