Reza Published on January 7, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
angore ...
Posted on February 3rd, 2008
2 comments (latest 21 months ago)
Bonfama homo neniam mortas
Posted on January 24, 2008
11 comments (latest 21 months ago)
Mi kompatas ĝardeneton
Posted on January 22, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...
Posted on January 16, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?
23 comments (latest 21 months ago)
Ventoj kiujn oni semas
Posted on January 3rd, 2008
21 comments (latest 21 months ago)
Memore
Posted on January 2nd, 2008
Feliĉan Novjaron!
Posted on December 29, 2007
20 comments (latest 22 months ago)
Kelkaj politikaj insultoj iranaj
Posted on December 26, 2007
8 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

politiko
Irano
vivstilo
socio

More information

This post is public
Attribution
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 2 630 times

Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?

Monday January 7, 2008 at 08:08PM

Dum lastaj semajnoj kelkaj legantoj de tiu ĉi retnoto al mi privatmesaĝis "kial vi ne forlasas vian landon dum vi suferas malagrablajn kondiĉojn ĉirkaŭ vi tie?" Fakte mi povis pli facile fuĝi de mia lando kaj "komforte" loĝi en iu alia mondparto, sed estis kaj daŭre restas kialoj, pro kiuj mi preferis ĝuste resti en mia gepatra lando.

Laŭ mi, nuna situacio de irano similas al patrino kiun oni agrese seksatencis, ĉu indas forlasi la patrinon pro tiu ke malgraŭ ŝia deziro oni malĉastigis ŝin? Laŭ mi, irano estas "okupita" kaj estas grandega diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj la ordinara loĝantaro, kaj ĝuste pro tio la reĝimo uzas sian tutan potencon por "kontroli" la popolon kaj "gvidi ilin al la rekta vojo".

Krom Norda Koreio ĉu ekzistas reĝimo sur la tero kiu kontrolas sian civitanaron kiel sin vesti? Ĉu tio ne pruvas ke estas diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj regatoj en irano? Ili diras ke pro la lanĉo de la islama leĝaro ili tiel agas, se tio estos fakto, do post 1400 jaroj irananoj ankoraŭ ne bone islamaniĝis kaj havas "problemojn" kun tiu islamo!aŭ estas diferenco inter la islamo de la regantoj kaj la popolo! ...

Mi ne intencas forlasi mian patrinon dum ŝi suferas dolorojn ...

23 Comments / add your comment?

Anjo says:
Prave! Ankau el feminisma vidpunkto.
Solidare, Anjo
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
...
havas patrinon mi
pli bona ol la fluanta akvo
...

Sohrab Sepehri - Irana poeto
Posted 22 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Mi admiras vin. Amike, Marilu
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Via konduto estas prava, sed malfacila. Multe pli facile estas lasi "malfacilajxojn" kaj fugxi, havante tian eblecon. Tre placxas al mi via konstato. Elmigrintoj ne cxiam havas komfortan situacion, ecx se materie ili sukcesas. Cetere cxio dependas de la homo. Mi opinias tre vera diro de Antoine de Saint-Exupery: "Homo malkovras sin mem, kiam li renkontas obstaklojn".
Mi mem ne scias kiel mi kondutus dum ekstremaj situacioj - kaj tio iasence maltrankviligas min ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Forton kaj kuragxon! Solidare kaj amike. Kaj mi subskribas min tiele: "Homa homo"
Posted 22 months ago. ( permalink )
Pjer says:
Kara Reza, vian vidpunkton mi komprenas. Forfugxo ankaux estas forlaso, malfacilas la elekto. Cxu la korespondado kun samideanoj alilande estas por vi ia subteno ?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Esti en kontakto kun la aliaj alportas ferŝecon!
...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Valentin Melnikov says:
Vi estas bravulo. Mi anime subtenas vin.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Vi pravas, Reza! Estas evidente, ke ne estas facile... sed eble via animo, kaj via hejmlando-patrino pli multe suferus, se oni forlasus "shin". Kortushite, Dorina
Posted 22 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Mi komprenas, kaj subtenas vin, Reza!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Patrinon ne. Restu forta!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lumina says:
Estis mia una fojo kiu mi rigardis mian landon kiel seksatencita patrino .... jes vi pravas kara, ne indas forjxeti, forlasi sxin .....
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
kaj se oni forlasos, laŭ mi helpegas al la agresantoj...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Kimia h says:
vay man hanoz piyadam
Posted 22 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Kara Reza, tre bela kaj prava rezonado. Subtenu vian patrion-patrinon. En Kroatio ekzistas filmo titolita "Longa malhela nokto" - kiu finiĝas per espera konstato ke post la malhela nokto nepre aperos helo kaj suno. Kuraĝon kara amiko.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Kara amiko Reza, mi vin gratulas pro via preciza priskribo de vialanda situacio. Venas en mian memoron vorto de Bert Brecht, fama aŭtoro naskiĝinta en mia hejmurbo. Post agresagoj de la registaro en tiama Germana Demokrata Respubliko (DDR | GDR) kontraŭ la protestanta popolo ironie li diris: Se la regantoj ne estas kontentaj kun la popolo, ili dissolvu ĝin kaj elektu novan. Intertempe nek tiu ŝtato nek la registaro ekzistas plu...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kaj ĝuste li havas alian frazon: "fuĝi ne estas liberiĝo sed nepagado de via ŝuldo al la socio estas"
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Bona, kuraĝiga eldiro!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Ne eblas kompari naskighlandon kun patrino. La naskighlando estas produkto de homoj, socia organizo. Mi havis patrujon kiun iuj homoj decidis malaperigi kaj nun mi havas du novajn. Chu ili estas patrinoj? Absolute ne. Krome provu rigardi antaŭen. Kiel vivos kaj kiajn vivkonceptojn havos viaj gefiloj post kiam ili edukighos sub la psika torturo de ekstreme dogma ideologio? Oni ne povas malebligi la influon de stalinismo al sovetaj tiutempaj gejunuloj, de la hitlerismo al la tiutempaj germanaj gejunuloj. Mi timegis pro tiu chi dilemo: chu mi povos vivi kun miaj infanoj kiuj komprenos la vivon en la senco de la reganta ideologio kiu eniris ilian subkonscion kaj vivkomprenon?
Longdaŭraj dogmaj ideologioj certe iam estas forigataj, sed tamen restas psikaj spuroj de tio en tutaj generacioj. mi persone povis savi nek jugoslavajn popolojn nek la kroatan, sed mi povis savi mian familion kaj tion mi faris. Miaj infanoj kaj mi ne akceptis stultan naciismon kaj dogman katolikismon de la nuna regantaro en unu el miaj nunaj patrujoj.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Reza says:
Tre estimata Zlatko Tišljar - Pajo
Koran dankon pro via komento kaj opinio kiu estas tute logika kaj saĝa. Mi komprenas vian decidon kaj konsentas kun vi, precipe pri via "elekto". Tamen historio de mia lando estas io tute alia kun la via, kaj ĝuste pro tio mi komparas ĝin kun la patrino. Kiel mi diris mia lando nun estas "okupita" kaj tio signifas ke la pli multo opinias kaj agas kontraŭ la dogma regantaro. Ili ne estas veraj reprezentantoj de Irano kaj en nia socio fluadas tute alia vivo kion la registaro propagandas. En irano ne ekzistas interrasa kaj interreligia malamikeco.
Ne estas timo ke la dogmuloj sukcesos influi "subkonscion kaj vivkomprenon" de la popolo, ĉar jam ili bankrotis kaj neniu ili estas en "sindefenda" pozicio. Por ili ajna balotado estas venenego ĉar la popolo rifuzan islamon kiun ili prezentas.
Reformada movado kiu nun fluas en irano, ne estas barebla. Irano* regajnos sian oportunan pozicion en la mondo kondiĉe ke ties gefiloj ne forlasu ŝin!

*Irano estas ina en la persa lingvo.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Kara Reza, dankon pro via artikolo. Mi tre kuraĝigas vin daŭrigi vian laboron. Sed atentu, se venas danĝero bonvolu protekti vin kaj vian familion.
Via artikolo kaj la interveno de Zlatko Tišljar kune kun la artikolo de Tonyo kaj la komento de Karulo inspiris tiun mian
Tiuj artikoloj pritraktas tre malfacilajn aferojn. Mi ne scias ĉu mi kapablas kompreni la homojn kiam ili parolas pri tiuj aferoj sed mi perceptas la doloron. Ĉu doloro pro kredoj? Ĉu pro konstateblaj maljustecoj? Ĉu seniluziiĝo au frustriĝo? Mi estis ĉe Zlatko Tišljar en 1980a pro partopreno en la ĉiujara Pupteatra Internacia Festivalo de Zagrebo, kiu estas organizita de Internacia Kultura Servo kies direktoro li estis. Se mi ne malbone memoras li klarigis al mi la laboron kiun kun penado ili faris por la antaŭeniro de la landa socio. Ni parolis pri elmigrado al Eŭropo, pri milionuloj en Jugoslavio, pri la ĉeesto al la asembleoj de la laboristoj-kunposedantoj, pri la sistemo starigi entreprenoj, pri la ebleco decidi la destinon de la 65% de la impostoj, ktp. Finfine pri multaj faktoroj de la memmastrumada sistemo. Nun se oni rigardas malantaŭen almenaŭ oni sentas doloron.
Mi kuraĝigas vin kaj per tiuj skribaĵoj iomete eĉ min mem. Brakumojn!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this comment 21 months ago.
Reza says:
De Husejn Al-Amily : www.ipernity.com/home/hussain.amily
Kara S-ro Reza Torabi,

Temas pri via "seksatencita patrino", mi devas mencii, ke popolo, kiu frontas dangheron kompreneble emas serchi sindefendon pere de apogo de siaj radikoj (ekz-e rusa naciismo de la markisma Sovetio dum la 2-a MM). La Okcidento armigis Saddamon kaj sendis lin militinta kontrau Iranon dum 8-jaroj (1980-88) sen nacia pravigo au valida kialo che ambau landoj. Kaj nuntempe la sama Okcidento serioze minacas Iranon. La fundamento de la irana popolo estas Islamo. Vesta kaj simila premo kontrau parto de la loghantaro ja povas okazi fare de la nuna reghimo, tamen ne foregesu, ke la popolo devas nun solide stari unuighanta kontrau la granda danghero de agreso. Lau mi la Okcidento ne aparte kontrauas al la reghimo (de Islamo, kiun La Okcidento subtenas ekz-e che Saudio!) sed al mem Irano, kiellando, kiu volas uzi sian rajton pri teknologio.Tio ankau okazis kiam sekulara, france-edukita D-ro Musaddiq de Irano naciigis (1954) la petrolon kaj do oni murdis lin. Lau mi vi devas pli prave defendi vian landon kontrau tiu danghero.

Amike,

Husejn Al-Amily

PS.
Bedaurinde mi ne scipovis sendi chi tiun komenton al ipernity, eble vi shatus komenti pri ghi.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Reza says:
Responde al kara Husejn Al-Amily

Bedaŭrinde mi ne povas konsenti kun vi ke "La fundamento de la irana popolo estas Islamo" kaj mi kredas tute malon!
Mi ja povas konsenti ke La ""fundamento de la araboj estas Islamo"" sed pri irano NE. Kaj se mi devus esprimi ion tiu rilate mi dirus: "La fundamento de la irana popolo estas IRANA KULTURO" kies faktojn oni povas tuj malkovri kaj rekoni. En irano ekzistas homoj kies religio ne estas islamo kaj antaŭ ol islamo irano havis sufiĉe brilan civilizacion. Laŭ mi nenion novaĵon islamo donis al irananoj ...
Kaj tiu "malsaneco" kontraŭi okcidenton estas viruso heredata de komunistoj. En la mezoriento se ekzistus NUR unu lando kiu povus esti "amiko de okcidento" sen ajna dubo tiu estos IRANO!
Oni ne iĝu miskomprenaj de la nuna regantaro de irano, la plej multo de irananoj havas tre bonan kaj amikan senton al okcidento kaj Usono.
Posted 21 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...