Reza Published on January 3rd, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Bonfama homo neniam mortas
Posted on January 24, 2008
11 comments (latest 21 months ago)
Mi kompatas ĝardeneton
Posted on January 22, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...
Posted on January 16, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?
Posted on January 7, 2008
23 comments (latest 22 months ago)
Ventoj kiujn oni semas
21 comments (latest 22 months ago)
Memore
Posted on January 2nd, 2008
Feliĉan Novjaron!
Posted on December 29, 2007
20 comments (latest 22 months ago)
Kelkaj politikaj insultoj iranaj
Posted on December 26, 2007
8 comments (latest 22 months ago)
1500 kialoj por esti malliberigita en Irano!
Posted on December 24, 2007
16 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

irano
mortpuno
ekzekuto
vivstilo
socio

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 2 349 times

Ventoj kiujn oni semas

Thursday January 3rd, 2008 at 10:36PM

Antaŭ hieraŭ 13 homoj estis ekzekutitaj en irano. Laŭ la raportoj de la organizaĵo de homaj rajtoj, Irano laŭ la loĝantaro okupas la unua rangon je la mortpuno kaj ekzekuto en la mondo kaj postsekvas ĝin Ĉinio kaj Usono. Dum lastaj jaroj pli kaj pli multiĝas ekzekutado en Irano kaj eĉ okazis ke oni ekzekutis homojn malpli ol 18 jaraĝaj ...
Kiel simpla civitano irana mi rimarkas ke en nia socio perfortado kaj krimado pli kaj pli kreskas kaj la sovaĝeco de la krimoj atingas novajn horizontojn. Severeco diversaspekte pli kreskas kaj ŝajnas ke ekzekutado, severeco kaj perforto kreas ciklon ne elireblan en kiu homoj suferas kaj suferas.

mortpuno en irano
mortpuno en irano

Vidu la ekzekuta ceremonio kiom da spektantoj havas ...
Katastrofo ĉu ne?
Kun tiuj ventoj kiujn oni semas kian tondron oni rikoltos?

21 Comments / add your comment?

Michael Boris says:
Estas malfeliĉe revidi ekzemplojn da socia perforto, kaj ankoraŭ pli malfeliĉiga estas rimarki ke morto da homoj povas iĝi spektaklo por aliaj homoj. Krom la maljusteco de la mortpuno, nenio kaj neniu rajtas mortigi homon, impresas la ĉeesto de tiuj homoj spektantaj. Ĉu ili bezonas "miri" morton? Ĉu la socio tiom perfortsoifas?
Sed bonŝance estas ankaŭ homoj kiel vi kiu kapablas montri kaj kondamni tiujn agojn, tio signifas ke pli bona socio eblas ankaŭ en Irano. Via blogo estas mirinda signo da malcedo.
Mi bondeziras al vi novan jaron da paco kaj libereco
Michael Boris
Posted 22 months ago. ( permalink )
Genoveva says:
Jes, mi legis artikolon pri tiu :

www.leparisien.fr/home/info/international/articles.htm?articleid=292342933

"Au moins 297 personnes ont été pendues en 2007, selon un décompte effectué par l'AFP à partir d'informations de presse et de témoignages, contre 177 en 2006, selon Amnesty International.

Les exécutions de mercredi sont les premières enregistrées pour l'année 2008.

La trahison, l'espionnage, le meurtre, l'attaque à main armée, le trafic de drogue, le viol, la pédérastie, l'adultère, la prostitution et l'apostasie sont passibles de la peine capitale en Iran."

Terure ke , ankoraux ekzistas la mortpuno kaj terure ke homoj spektis al tiuj ekzekutoj
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Pjer says:
Kial plimultigxas la mortopuno en Irano ? Cxu pro la nuna prezidento, pli severa ol sia antauxulo ? Kaj kial plimultigxas krimoj ? Cxu malpliigxo de la mizero ?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Nuna prezidante nenian influon havas tiu rilate kaj la afero estas pli profunda ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Terura novaĵo kaj des pli terure ke ĝi envere ne estas novaĵo :-( Kial povas ekzisti tiom da senkompato en la mondo? Ni havas bedaŭrindan ekzemplon de malinda krueleco en Hispanio, kie la ĉeffesto temas pri timigado, vundado, torturado kaj murdo de senkulpa nobla besto. Mi ne frivolas, nur la paso de l'tempo ŝanĝigis de homa viktimo al besta viktimo. La konduto agi kruelege kaj fieri pri tio hontigas min kiel homo. Des pli malindaj tiuj aferoj estas kiam la ekzekutintoj estas fervoraj kredantoj en la Dio de...amo. :'-(
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Tiu afereo via lando estas ankaŭ terura kaj vi pravas sed mi ĝojas ke almenaŭ ĉe vi homoj ne tiom suferas ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
La mortpuno estas ĉiam maljusteco. Ĝi malobervas du homorjtojn – la vivorajton kaj la kontraû-torturan rajton.

La malboneco de mortpuno malkulas Iranon kaj inter alie Ĉinon kaj Usonon. En Eûropo nur Blankrusio retenas la mortpunon.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mortpuno estas aprobita de islamo kaj en islamaj landoj NE EBLAS ĉesi tion. Mi detale skribos pri tio estonte.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mimi says:
Terure! Cxu la logxantaro en Irano povas fari nenion por halti cxi tiujn terurajxojn?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Unuvorte NE, sed detale mi skribos poste kial ne!
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Cindy Mckeepro says:
Kio pri seria murdisto? Ĉu la socio devus malliberigi lin dumvive, nutri lin, ŝirmi lin, vesti lin, provizi medikamenton, ks? Mi ne volas diri ke mi aprobas mortpunon, sed mi ankaŭ ne aprobas tian traktadon de homa monstro. La temo konfuzas min terure, fakte. Sed eble mi havas pli simpation por la mortpuna flanko de la debato en Usono, kiam temas pri la seria murdisto.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Mortigi murdiston nenion solvas. Unue, maliberigi lin jam estas formo torturi lin (justa torturo). Due, oni trovu la manieron por ke li pagu, almenau parte pro gxiaj fiaj agoj, dum li vivas. Trie, nenio garantias ke, kiam ni mortigas lin li daure posedas spiriton de krimulo kaj kvare, kaze ke li/sxi estis denaske edukita en malama etoso parto de lia/sxia murdemo apartenas al aliaj homoj kiuj, pro tio, meritas punon kaj fine (por kredantoj) nur Dio rajtas disponi pri la vivo de homoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kara Cindy via noto estas pripensiga kaj diskutinda. Mi menciis ĝenerale pri la afero en mia lando kaj mi scias ke en Usono la akuzitoj havas multajn ŝancojn esti ne ekzekutitaj sed la afero en mia lando estas ne kredeble fulme rapida kaj kiel mi menciis oni eĉ ekzekutas infanojn ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Kara Reza,
Pardonu min. Mi respondis al la komentoj kaj ne al via artikolo. Tio estis malkonvena.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Mi opinias, ke la afero estas tre simpla. Ĉu universala rajto je vivo? (alivorte ĉu ĝuste direblas, ‘Jes, ni mortigu tiun homo. Estus bone, se tiu homo mortiĝus). Estas du respondoj. Vi kaj tridek ok usonaj ŝtatoj diras jes. Ĉiu eûropa ŝtato escepte unu diras ne (kun ankaû dek du usona ŝtatoj kaj Kanado).
Posted 22 months ago. ( permalink )
Genoveva says:
Laŭ la ĵurnala artikolo, en Irano ekzistas la mortpuno por perfido, spionado, pafilatako, drogtrafiko, seksperforto, pederastio , adultanto, prostituado, aposteco. Ne nur koncernas la seriaj murdistoj .
Posted 22 months ago. ( permalink )
Genoveva edited this comment 22 months ago.
Reza says:
kaj multaj aliaj ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Mortpuno ne evitas krimojn (vidu en USONO kie estas la plej nombraj krimoj). Edukado pli bone konvenas ...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Reza,

cxu aperas en la gazetaro tekstoj de mortkondamnoj? Cxu tiaj tekstoj estas por ni alireblaj? Kiel reagas la internacia organizo de amnestio? Cxu en Irano mem oni vaste konas la ipini-esprimojn de la organizaĵo de homaj rajtoj? Amike demandas

Blazio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Nia nacia brazila heroo, Tiradentes, ankaŭ estis publike pendumita, en 1792, de la tiama reĝa portugala reĝimo, lia korpo distranĉita kaj la eroj vidigitaj je pluraj stratoj de Rio de Janeiro.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Kara Amiko Reza! Mi sentas min ege trista por vi kaj via bela lando... Mankas la vortoj por esprimi hororon kaj indignon... Mi esperas, ke nova alia Gandhi tre baldaŭ alvenos por helpi vin...
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...