Reza Published on December 8, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Kelkaj politikaj insultoj iranaj
Posted on December 26, 2007
8 comments (latest 23 months ago)
1500 kialoj por esti malliberigita en Irano!
Posted on December 24, 2007
16 comments (latest 23 months ago)
Plezuraj tempoj ...
Posted on December 20, 2007
4 comments (latest 2 years ago)
Antaŭ ol ...
Posted on December 15, 2007
4 comments (latest 2 years ago)
"sociaj perversoj"
8 comments (latest 2 years ago)
Cenzurado kiun ni travivas
Posted on December 7, 2007
11 comments (latest 2 years ago)
Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!
Posted on December 2nd, 2007
34 comments (latest 2 years ago)
Demokratio
Posted on December 1st, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Eta diferenco
Posted on November 27, 2007
11 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

vivstilo
socio

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 826 times

"sociaj perversoj"

Saturday December 8, 2007 at 08:15PM

Ekde hodiaŭ irana polico lanĉos sian novan projekton kontraŭ "sociaj perversoj"
Nu oni eble interesiĝos pri kio temas la afero kaj kion signifas "sociaj perversoj" jen la oficiala klarigo de la islama irana polico:
Ekde hodiaŭ virinoj estos arestitaj kaj punitaj se aperos surstrate:
1- kun longaj botoj sur pantalono
2- Uzi ĉapon anstataŭ kaptuko
3- Uzi mallarĝan mantelon anstataŭ larĝan

Se oni ne observos la regulojn la polico rajtas kapti ne observantojn kaj "konduki" ilin al la policejo kaj se oni rezignos akcepti la regulojn skribe tiam ili estos plusenditaj al la justejo kaj en la justejo la ne observantoj estos punitaj kaj enmalliberejigitaj.

Laŭ la irano islama polico tiu projekto estas surbaze de "sciencaj esploroj" kaj laŭ la petado de "Hizbullah popolo" la polico firme, serioze kaj insiste intencas prosperigi "la leĝon" kontraŭ "malmultegaj kontraŭleĝaj civitanoj".

La perslingva fonto de la polica deklaro:

http://www.jamejamonline.ir/shownews2.asp?n=226928&t=acc

8 Comments / add your comment?

Ĝenoveva .... says:
Kion diri ?? Nekredeble estas por mi kiu ĉiam vivis en libera lando....
(La ligilo ne funkcias)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
La ligilon mi jam korektis
Ne timu la foton apartenas al la estro de la islama polico! :)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Malfacile kompreni!
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
Jan Popelka says:
Kara Reza, ĉu vi havas iun ideon kiel justigi vivon en via lando kaj samtempe ne difekti valorojn de iu? Ĉio-ĉi estas malfacile imagebla por mi ĉar mi malsufiĉe konas la kulturan fonon, tamen mi nun pli bone komprenas nivelon de "demokratio" en via lando. Eksterlanda enmiksiĝo je nomo de "vera demokratio" tamen ne helpus, ĉu? Fakte mi ne ŝatas la vorton "demokratio", ĉar mi aŭdas ĝin tro ofte misuzite. Mi bedaŭras la aferojn kiujn vi priskribis kaj samsentas kun vi dezirante al ĉiuj viaj samlandanoj plej grandan personan liberecon malgraŭ nuntempaj limigoj.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Jan Popelka edited this comment 2 years ago.
Pjer says:
Kara Reza,
Cxiam estas malfacile komprenebla, kial homoj volas altrudi siajn konceptojn al aliaj kaj enmiksigxi en iliajn vivojn. Certe mi ne suficxe bone konas la kultura fono de via lando por rajti jugxi.
Pjer
Posted 2 years ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Via blogo estis tre interesa por mi. Mi gxoje legas informojn, novajxojn pri Via lando.
Amike Apati Kovacs Bela
Posted 2 years ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Tre interesa por mi. Cxu malgraux tiuj severaj legxoj la virinoj kapablas esti felicxaj? Mi pensas ke jes, cxar vi vivas laux aliaj tradicioj.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Mi opinias alie. Via libereco kaj tiu de la virinoj en Irano estu egalaj. Ankaû la feliĉeco ne substituas la liberecon. Estas maljuna diraĵo: estas pli bone, esti Plato malkontenta, ol esti porko kontenta.
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...