Reza Published on December 2nd, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Plezuraj tempoj ...
Posted on December 20, 2007
4 comments (latest 11 months ago)
Antaŭ ol ...
Posted on December 15, 2007
4 comments (latest 11 months ago)
"sociaj perversoj"
Posted on December 8, 2007
8 comments (latest 11 months ago)
Cenzurado kiun ni travivas
Posted on December 7, 2007
11 comments (latest 11 months ago)
Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!
34 comments (latest 11 months ago)
Demokratio
Posted on December 1st, 2007
2 comments (latest 12 months ago)
Eta diferenco
Posted on November 27, 2007
11 comments (latest 12 months ago)
Koŝmaro ... 1
Posted on November 26, 2007
9 comments (latest 11 months ago)
Koŝmaro
Posted on November 25, 2007
6 comments (latest 12 months ago)

Keyword tags

cenzuro
irano

More information

This post is public
Attribution
  1. 2407 visits

Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!

Sunday December 2nd, 2007 at 11:43AM

Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo "Sennaciulo" kaj la cenzuristoj de islama respubliko atenteme "gluis" la kovrilpaĝon de la revuo jene:

DSC00025
DSC00025

 

Mi bone scias ke ili faris tion por ke mi ne enpekiĝu rigardante tiun foton en kiu brakoj de la ulino ne estas "kovritaj" kaj "nudaj" (ĉar islamanoj vidante nudaĵojn forgesas la dion!). Dankon al la cenzuristoj nun mi povas pli glate rekte antaŭeniri la paradizon kie 40 anĝelinoj pli belaj ol la fotogluita virino atendas min regali ...!

Amikoj!

tiel estas la aferoj en mia lando.

34 Comments / add your comment?

Laetaprinco Princo says:
..Sed oni rimarku ankaux pli belan flankon de la cenzuro, gxi ne cenzuras la revojn ... plej amike
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Jes vi pravas :)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Fakte, cenzuristoj tie neniam dormas ...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Saluton, estimata!

Ĉu ne estas problemoj, en via lando, ricevi revuojn kiel "Sennaciulo"-n?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
"Ankoraŭ" ne!
Ĉar la cezuristoj ne scias Esperanton!
:)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 12 months ago.
Mahmud says:
Ĉu vi dividas viajn anĝelinojn? Vi donu min 20 anĝelinojn, anstataŭe mi donas vin 20 anĝelojn (Qhelmanoj).
Posted 12 months ago. ( permalink )
Pedro Hernández says:
Estus ridinde, se ne estus plorinde. Tio memorigas al mi similajn aferojn en Hispanio antaŭ multaj, multaj jaroj...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kaj ni nun en irano travivas la menciitan periodon
Posted 12 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Centprocente konsente kun Pedro
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Berko Miklos says:
Kiam mi vidas nudaĵon mi malforgesas la dion!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Cxu Dio ne faris nuda homo?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Henri Masson says:
Plia konsterniga kaj malĝojiga novaĵo el la lando de Omar Khajjam :-( Do, ĉar ĉiuj belaĵoj riskas forgesigi la Dion de tiuj uloj, kial ne maski same per tuko aŭ vualo la rozojn kaj ĉion belan, tiel ke oni surtere vidu nur malbelaĵojn ? (Ĉhu ne estas sufiĉe da ?...). Ĉu, en Irano same kiel en ĉiuj landoj de la mondo, la unua afero kiun oni rigardas kiam naskiĝas infano ne estas la sekso ? Oh ! Knabo ! Oh ! Knabino ! ;-) Ĉu ne dia inventaĵo por ili ? Mi forte esperas ke revenos la saĝeco en via bela lando.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kajjam estas io tute alia kaj mi povas diri escepto en nia dezerto...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Estus pli bone se la memdeklaritaj dioj de via lando forprenu la handikapon de tiu bela junulino, ol amuzigxi pri infanecoj kiel glui kovrilon.
Felicxe ke dio ne ekzistas cxar alie li pluros pri la stultecoj de homoj fanatikaj.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Se ili tiel pensus nia mondo povus esti tute alia ...
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Vinicio says:
Ankaŭ en niaj "civilizitaj landoj", antaŭ kelkaj jarcentoj, ni havis tial konceptadon de la virineco kaj de la nudeco ĝenerale. Tiuj estis jarcentoj multe jukigaj pri sekso, kaj pri tio ni daŭrigas ankaŭ nun senti la konsekvencon.
En tiuj jaroj, mi parolas de la jaroj ĉirkaŭ 1550, la afero estis tial grava ke eĉ la pentra ĉefverko de la tre famega itala renesanco skulptisto kaj pentristo Mikel Anĝelo, kiu nomiĝas: Il Giudizio Universale (La Universala Juĝo) kaj lokiĝas en la same famega Cappella Sistina (Siksta Kapelo) en Romo, estis trafita de la sama cenzuro kiu trafis tian eldonaĵon de Sennaciulo, nome la ĉiuj homaj korpoj resurektantaj, kaj do pentritaj nudaj de Mikel Anĝelo, estis kovritaj per kalsonetoj, vualoj kaj aliaj aĵoj (kiuj nun, per restaŭraĵo estas preskaŭ tute formovitaj) de la fama renesanco pentristo Daniele da Volterra kiu, maljuste ĉar li estis grava pentristo, nun ni remeroras nur pro tio kaj per la moknomo: Il Brachettaro (La Pantalonetisto).
Do, kara Reza, vi estas almenaŭ in bona kunestado!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vinicio edited this comment 12 months ago.
Reza replies:
Dankon Vinicio!
La etoso en irano tre similas al la 15a jarcento kaj la nura diferenco estas la teknologio kiu perforte malbonigas la bonan dormon de la religiaj regantoj en irano!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vinicio replies:
Bone! Ni esperu ke tia teknologio daŭrigu pli kaj pli malbonigi tian dormon. Tio estus unu el la malmultaj kvalitoj de la teknologio!
Ĝis.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Interese. Sed ĉu tamen ne okazis eta progreso? Mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj numeroj de Monato, en kiuj aperis fotoj de virinoj nur partete nudaj, estis konfiskitaj kaj la abonantoj ne ricevis ilin. Nun ili ŝajne almenaŭ ricevos ilin ... Restas la demando, ĉu la cenzuristo havos glubendon sufiĉe larĝan por kovri la junian numeron de tiu ĉi jaro:

MONATO 2007/6
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Lastjare mi ne ricevas Monaton kaj ne scias ties sorton!
Mi diru ke tiaj aferoj ne estas konstantaj kaj de tempo al tempo la afero ardiĝas aŭ oni tute ne rimarkas ĝin aŭ sin turnas alliaj aferoj ...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Nu, vi scias, ke abonantoj de Monato povas ricevi ĝin nun en PDF-formo. Tio signifas, ke vi povas ankaŭ legi ĝin surekrane, aŭ printi ĝin se vi havas printilon. Tion cenzuristoj laŭ nia scio ankoraŭ ne sukcesis eviti. Do simple krozu al spaco de Flandra Esperanto-Ligo kaj tie prenu la numerojn, kiujn vi volas!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Edmund Grimley Evans says:
Mirigas min la bigoteco de tiuj, kiuj nomas irananojn "fanatikaj" kaj "primitivaj", nur ĉar ili havas aliajn normojn pri deco ol eŭropanoj/usonanoj. Preskaŭ ĉiu lando havas ian cenzuron. Ekzemple, en Britio oni normale ne rajtas montri bildon de erekta homa peniso. Ne estas objektiva kriterio por kredi, ke la brita cenzuro estas prava, dum la irana estas malprava. Konsekvenca pozicio estus oponi ĉian cenzuron, sed ĝenerale la bigotoj ne faras tion: ili nur oponas la cenzuron, kiu ne similas al la eŭropa/usona cenzuro, kaj ili eluzas tiun cenzuron por antaŭenigi rasismon kontraŭ irananojn, islamanojn, ktp.

En Britio oni eluzas kaj cenzuron kaj malcenzuron por montri la malsuperecon de aliaj landoj: irananoj estas fiaj, ĉar ili tro cenzuras, kaj francoj estas fiaj, ĉar ili ne sufiĉe cenzuras. Dume, la brita cenzuro estas kompreneble tute ĝusta kaj tute prava.

Cetere, mi ne asertas, ke irananoj ne estas fanatikaj kaj primitivaj. Mi ne sufiĉe konas ilin por pretendi tion. Mi nur atentigas, ke ili rajtas havi alian normon pri deco, kaj homoj, kiuj ne sekvas eŭropajn/usonajn normojn ne nepre estas "primitivaj".
Posted 12 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Kiu nomis la irananojn "fanatikaj" kaj "primitivaj"? Fakte estis iranano kiu plendis kontraŭ cenzuro de sia fanatika kaj primitiva registaro!.

Estas por mi mirige ke vi pravigas alies cenzuron, fronte al la suferantoj mem de la cenzuro. Tiu relativeco en la taksado de moralaj normoj estas plago de nia tempo. Estas tiu relativeco kiu fakte kunhelpas al la daŭrigo de la subpremo al la aliaj popolanoj, kiuj, estante "fanatikaj" kaj "primitivaj", eble rajtas havi aliajn normojn.

Mi venas el lando kiuj suferis dum multaj jaroj reĝimon kiu aplikis similan cenzuron. La regantoj pravigis tion, ĉar "Hispanio estas malsama", laŭ fama slogano tiutempa. Kaj dume, la subpremitoj nur sopiris fariĝi kiel la aliaj. Ĉu vi pensas ke via sinteno estus nin helpinta alveni al "normala" lando?

Kaj, kompreneble, ankaŭ nun mi oponas multajn formojn de cenzuro en mia lando. Kaj eble en via lando, se vi, Edmundo, petas mian solidarecon.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Fakte en tia sistemo ne ekzistas difinita "normo". La normoj varias laŭ la plaĉo de la regantoj kaj ĝis eterne povas ŝanĝiĝi kaj problemo ĝuste estas tio.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ne temas pri tio ke irananoj havas malsamajn konceptojn pri prudo al eŭropanoj (mi parolas mianome: eble aliaj debatantoj vere celis tiun ideon). La problemo estas ke ili celas altrudi tiun ideon pri prudo al ceteraj kaj, krome, kun ia patreca protektismo.

En via ekzemplo pri la tabuo de erektaj penisoj, mi ne kapablas bildigi britan funkciulon, kun blua glurubando, cenzurantan la portreton de gazeto adresita al brita civitano (kun la pli frua perforto la poŝt-sekreton), sur kiu aperas nuda erektanta viro.

Mi respektas ĉies prudon; fakte, mi ofte timas perforti la prudon de aliaj pro nescio. Sed mi ne toleras la altrudon kiun montris la tro celaj iranaj poŝtistoj, perfortante la rajton al propra peko kaj mergiĝo en Inferon de iu ajn.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza says:
Vi bone komprenas en kia etoso nun en irano oni vivas.
Jes ili avertas ke "Irano estas io alia" kaj pro tio la registaro ne akceptas la manifeston de homaj rajtoj kaj ili inventas "la manifesto de ISLAMA homrajto" ktp. Ili dividas la homoj al du specoj islamanoj kaj ne islamanoj. Kompreneble laŭ tiu faŝisma divido ne islamanoj neniam rajton havas kaj ŝerco estas en tio ke eĉ ne ĉiuj islamanoj laŭ tiu sistemo estas egalrajtaj ....
Mi skribos sendepende pri tiaj aferoj ankaŭ.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 12 months ago.
Vinicio says:
Al vi, Reza, la tutan mian solidarecon. Kaj al tiuj , kiuj vivas en lando en kiu regas tian perforton. En via lando, certe, perforto estas tuŝebla kaj ĉiutaga, kaj mi ne eblus nepre paroli. Tamen mi diras ke ankaŭ en mia lando, kie ne ekzistas perforton videblan, ja ekzistas perforton ŝajne nevideblan kaj netuŝeblan, kiu enŝoviĝas. Mi parolas pri tiu perforto, kiun ni "spiras" ĉiutage kune kun la homrilatoj: ĉe la strato, en la ofico, al la laboro, sur la buso, ne parolu pri la aŭtomobilstirado, inter la laborkunuloj, kaj eĉ inter la familianoj! Mi ripetas: ĝi ne estas tuŝebla perforto, sed ĝi same nin konsumas. Ĉiutage mi spektas, en mia "civilizita" lando, pafadojn, murdojn, seksperfortojn, perfortojn kontraŭ la virinoj, la maljunuloj, la geknaboj. La murditaj homoj, ĉiujare, estas centoj. Niaj junuloj, surtute, estas eksciantaj ne atribui iun valoron al la vivo. Tiu de la aliuloj. Sed tiu afero ne gravas: mia, estas civilizita lando!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Kara Reza, diru al viaj cenzuristoj kaj bigotaj gardistoj ke virto valoras neniom se ĝi ne estas submetita al la streĉo de la tento. Kia valoro havas la sindetenemon de bigotoj kiu kaŝas la virinojn sub tendo-vesto, devigas ilin resti hejme kiom longe plej eble, por ne esti tentata de ili?

Virtulo estas tiu, kiu rezistas al peko, ne kiu fuĝas de ĝi.

Kaj krome, kian valoron havas tiu virto ĉirkaŭ neamoremo? Kiel diris via antaŭulo:

Jes, estos nigr-okulaj hurioj en ĉielo
kaj vino rozkolora kaj lakto kaj mielo:
jam nun ni do rezignu nek vinon nek amoron,
se eĉ en la altaĵo atendas nin tielo!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 12 months ago.
Tilio says:
Vidu, vidu, kiom da konatuloj!
Bonan vesperon.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Vi vere povas danki vian cenzuriston, cxar Julia havas jam kunulon !! Kiel tradukisto de la rakonto pri sxia historio, mi evidente scias iom pli.. Mi ecx havis la okazon renkonti sxin kaj mi havas admiron por sxi, ne pri la beleco sed pri la kuragxo kiun sxi devas havi . Fakte sxi devas trejnadi cxiutage por ne perdi sxian kapablon pasxi, starigi .. Evidente pro tiu kuragxo ni elektis sxian foton kiel kovrilpagxo... Nun mi profitas la okazon por saluti vin kaj niajn amikojn esperantistoj en Iranio, kaj ekkonatigxi kun IPERNETY.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Pedro Hernández says:
Por mi, la kriterio ne povas esti kiu ŝtato emas pli aŭ malpli cenzuri: nek en Hispanio, nek en Irano, nek en Britio nek ie ajn tolereblas, ke la ŝtato enmiksiĝu en la privatan vivon de la civitanoj. Neniu registaro, eĉ je la apogo de la plejmulta loĝantaro, rajtas altrudi moralajn aŭ etikajn vidpunktojn al la civitanoj, kaj tio rilatas ne nur cenzuron, sed eĉ taksadon de la privata konduto de la homoj, kaj ĉion, kiu ne esta publika afero de la ŝtato. Eĉ en multe pli malgravaj situacioj, homoj ĉie suferas tiun enmiksiĝon de la ŝtato. Ekzemple, en Hispanio nun ni havas, de antaŭ kelkaj monatoj, leĝon pri divorco (kia cetere oftas en orientaeŭropaj landoj), laŭ kiu je interkonsento de la geedzoj, la paro divorcas rapide kaj senprobleme, sen enmiksiĝo de la ŝtato. Antaúe, la ŝtato altruadis amason da postuloj, pleje moralaj, por malfaciligi la divorcon. Fakte, dank'al tiu nova leĝo mi mem sukcesis divorci...
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
La glubendo estas ridinda, la ĝeno aspektas ne grandega, ja vi ricevis la revuon kies enhavon vi ŝajne ĝuos pliege ol la kovritan nudaĵon. Tute NE estas ridinda la fakto ke iu malfermadas viajn leterojn! Tamen mi ne komprenas tian klopodon, kiam civitanoj havas interretaliron....
Posted 11 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kaj ĝuste tiu stulteco ĉagrenigas. Ili permesas al si mem en ĉiuj privataj anguloj de la civitanoj ŝovi siajn nazojn je la nomo de dio kaj protekti vin kontraŭ malbono ...
Posted 11 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Interese pri kio Vi skribis. Cxu Vi estas SAT-ano? Ankaux mi estas SAT-ano. Mi estas la hungarlanda peranto de SAT.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.