Reza Published on November 27, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
"sociaj perversoj"
Posted on December 8, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
Cenzurado kiun ni travivas
Posted on December 7, 2007
11 comments (latest 2 years ago)
Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!
Posted on December 2nd, 2007
34 comments (latest 2 years ago)
Demokratio
Posted on December 1st, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Eta diferenco
11 comments (latest 2 years ago)
Koŝmaro ... 1
Posted on November 26, 2007
9 comments (latest 2 years ago)
Koŝmaro
Posted on November 25, 2007
6 comments (latest 2 years ago)
utila skribprogramo en Esperanto
Posted on November 20, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
O kiel opio
Posted on November 19, 2007
4 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 564 times

Eta diferenco

Tuesday November 27, 2007 at 11:21AM

Mahmud plendas ke de antaŭ du jaroj lia frato en irano, atendas permesilon de la ŝtato publiki sian muzikalbumon.
Mi nur mencias etnan diferencon inter irano kaj la cetera mondo: En irano ĉio estas malpermesata krom tiuj kiuj estas aprobitaj de la regantoj kaj en la libera mondo estas inverse!

11 Comments / add your comment?

Vinicio says:
Jes, ni havas la liberecon. Ni povas publiki preskaŭ ĉion. Ni povas iri preskaŭ kien ajn. Ni povas paroli preskaŭ kun ĉiuj. Ni povas fari preskaŭ ĉion. Sed kial do ni neniam feliĉas? Kial ni daŭras kvereli, daŭras koleriĝi, daŭras voli pli kaj pli, daŭras ne kontentiĝi kaj ne volas ĝui tion kion ni ja havas?
Ju pli ni havas, des pli ni volas. Kaj tiel ni travivas, en la malamo, en la maltoleremo, en la malrespekto la unuoj de la alioj.
La fino de la mallibereco bedaŭrinde ne reciprokas la feliĉon! Sufiĉas ke ni legas la kronikon de la ĵurnaloj!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
Amiko
Ĉu laŭ vi oni estas feliĉaj en irano?
Feliĉeco estas io alia afero kaj ne mezurebla facile.
Mi klopodos baldaŭ skribi pri ĝi sed oni faros eraron se supozoante ke la homoj en irano estas feliĉaj
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza edited this comment 2 years ago.
Vinicio replies:
Kara amiko,
mi certe ne volis diri ke vi estas feliĉaj en Irano! Se vi komprenis tion, mi pardonpetas pri mia misparolado. Mi volis nur raporti al mi mem, kaj al ni mem, ĉar ni ne feliĉas ankaŭ se ni havas multajn liberecojn: nia mallibereco estas en ni mem! Ni ne scias profiti de nia civila libereco, tial ke ni kreiĝas de ni mem nian sklavecon, kiel mi jam diris. Mi streĉas nian tutan forton por ne feliĉi! Kaj tio estas ĉar ni volas ĉiam tion kion ni ne havas.

Kompreneble, mi parolas nur pri mi, ke mi havas la civilan liberecon, mi eblas manĝi kiam mi volas, mi eblas vesti kaj posedi loĝejon. Kaj, malgraŭ ĉio, mi ne ĝojas!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ĝenoveva .... says:
La feliĉeco certe estas en ni mem, se oni bonvolas serĉi.
Sed, kvankam mi ĉiam vivis en libera lando, mi bone komprenas, ke multe da homoj en mallibera lando ne povas trovi feliĉon.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ĝenoveva .... edited this comment 2 years ago.
Jan Popelka says:
Sxajne plej bone estus unue difini kio estas "libera lando" ;)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
Bone mi klopodos difini
:)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Ja mi komprenas pri kiuj liberecoj temas ĉi tie... Tamen oni diras ke eĉ kiam homo estas malliberigita en plej eta kaj malhela ĉambro li povas konservi sian (enan) liberecon. Mi tute ne diras ke mi volus travivi tion, fakte mi estas kontenta pri mia nuntempa situacio, kiam mi ne celas ion grandegan kaj povas feliĉi je ĉiutaga vivo.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Berko Miklos says:
Bone...Mi iom rakontos al vi cxiuj pri simila situacio en Brazilo inter 1964 kaj pli mapli 1982...Tiam regis militista diktaturo en mia lando...Kiel Mahmud, kantistoj, teatristoj, verkistoj kaj aliaj artistoj gxenerale tute ne povis sin esprimi lauxvole. La cenzuro estis forta kaj radikala, precipe kiam artajxoj aludis al sociaj problemoj, 'socialismo' aux 'komunismo'. Kantistoj/komponistoj estis devigataj ofte sxangxi siajn komponajxojn por sukcesi aprobon.
Felicxe tia situacio ne plu ekzistas. Artistoj gxenerale povas sin esprimi lauxvole. Anstataux cenzuro, nuntempe estas alia afero: tio kio placxas al la merkato, tio estas, 'varoj' kioj povas esti facile konsumataj de la hom-amaso...
Mia persona rimarko pri la antauxa situacio kaj la nuna estas ke tiam, kiam ne estis libereco, grandaj kantistoj/komponistoj kiel Chico Buarque kaj Caetano Veloso komponis la plej gxuindajn kanzonojn kiujn ni auxdas gxis la nuntempo.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Mahmud says:
Laŭ mi la libero de mem esprimo estas unu el le unuaj bezonoj de ĉiu homo, kaj libereco mem estas unu el le bezonaĵoj de sento feliĉo. Mi diras sento, ĉar ke feliĉo estas io interna.
Libereco, sekureco, kreiveco k.t.p k.t.p helpas onin senti sin feliĉa, sed sen tiuj ecoj ankaŭ oni povas havi senton feliĉon sed tre malfacile kaj barakte. Nu, en la liberaj socioj havi tiun senton estas pli facile ol en la fermitaj socioj. Kaj ion tre gravan aferon ni devus atenti, kaj ĝi estas ĉi tiu vero ke feliĉo estas procedo aktiva t.e. ni mem devas decidi por esti feliĉa kaj peni kaj labori sur tiu sento de feliĉo nia.
Ĉi tiu temo estas interesa kaj postulas pli detajn interparolojn kaj interskribojn.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Jes vi tute pravas. Tamen en la "liberaj socioj" oni paradokse havas krom kelkaj veraj liberaj eblecoj tiom da "eblecojn" kaj aĵojn ke oni finfine malbone uzante ilin povas esti fakte mallibera aŭ eĉ malfeliĉa, kvankam kredante ke oni estas libera. Mi kredas ke la vera profunda feliĉeco ne dependus de eksteraj kondiĉoj.... tamen kiom da feliĉuloj povas atingi kaj daŭrigi tiun staton de menso.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Vinicio says:
"Nia vera malamiko estas la negativaj emocioj kiel la malamon, la ĵaluzon, la orgojlon. Ili estas la veraj detruantoj de nia estonto kaj de nia feliĉo", diris la Dalai lamao en sia verko " Transformi la menson: pripensoj pri vivo, amo, feliĉo". Kion vi opinias pri tio?
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...