Reza Published on November 14, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
minaco
Posted on November 29, 2009
9 comments (latest 10 days ago)
imuneco kaj limiteco
Posted on November 29, 2009
18 comments (latest 10 days ago)
BBC, kiun mi ŝatas
Posted on November 25, 2009
13 comments (latest 2 weeks ago)
Pli bonas ekstrari mi ...
Posted on November 25, 2009
9 comments (latest 2 weeks ago)
Reno vendata ...
7 comments (latest 4 weeks ago)
De kie fontas tiu kuraĝo?
Posted on November 10, 2009
8 comments (latest 5 weeks ago)
Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...
Posted on November 7, 2009
7 comments (latest 5 weeks ago)
Post 20 horoj ...
Posted on November 3rd, 2009
10 comments (latest 5 weeks ago)
Geedziĝa islama etiko
Posted on October 26, 2009
27 comments (latest 2 weeks ago)

Keyword tags

reno
irano
ایران
انجمن
malriĉeco
vivstilo
socio
povro
کلیه
malsanuloj
بیماران
کلیوی
فروش

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 218 times

Reno vendata ...

Saturday November 14, 2009 at 12:04PM

"Reno de junulo 20 jara, je O+ sangogrupo, la prezo laŭ interkonsento, tel: ktp" Tiaj anoncoj mi ne scias kiom surprizos vin sed en irano (bedaŭindege)estas tute normala. la anoncoj aperas en la ĵurnaloj, surstratoj kaj speciale ĉe la muroj de "La asocio de Renmalsanuloj Iranaj" (انجمن بیماران کلیوی ایران). Dum la islama reĝimo al ekstera mondo ŝajnigas sin "super potenculo" (kia? kiam? kiel? laŭ kiuj faktoj?) malriĉaj irananoj po 2-3 mil US-dolaroj pretas "VENDI" siajn renojn.

Fi, fi al ...

anoncoj pri reno-vendado en irano
anoncoj pri reno-vendado en ir…

PS:

kaj intertempe mi trovis jenan fotoraporton pri la temo (klarigoj en la persa sed la fotoj mem estas fortaj ĉagrenigaj dokumentoj internaciaj ...): http://asriran.com/fa/pages/?cid=91337

7 Comments / add your comment?

Stanislaw Rynduch says:
Estas vere stranga afero.Kion diras via ŝovinista prezidento? Ĉu li amas la popolon?
Oni ne povas sin enmiksi en internaj aferoj, sed tio ankaŭ estas tute ne humane kaj devus UNO interveni
Bone, ke vi tion publikigas. La mondo eksciu pri tiu situacio.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
Ŝovinisto?
Mi kredas ke io ne bone funkcias? li estas arda islamisto kaj tute nenial ŝovinisto. Volonte mi preferus ŝovinistojn al ardaj islamistoj ... ĉar kun ŝovinistoj povas esti espero ke ili finfine " iele " akceptos ke ankaŭ la aliaj "iomete" -eĉ- havas "rajtojn" sed kun ardaj islamistoj ... mi ne havas esperon ... :(
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch replies:
Kara Reza,
mi, kiel infano estis edukita tre pie kaj blinde religie. Jam kiel infano mi rimarkis grandajn malĝustaĵojn kiujn mi ne povis kompreni kaj komencis serĉi la veron. Pri tio mi ankoraŭ iam pli detale skribos.
Mi nur volas diri, ke religia fanatikeco estas tre danĝera kaj popolama. Certe iom post iom ankaŭ en via lando la konscio de popolo kreskos kaj post kaj post ĉio ŝanĝiĝos. Mi deziras ĉiukaze , ke tio okazu baldaŭ. Kredu, vi estas sur ĝusta vojo. Oni ne povas longe halti la popolon blinde.
Sincere via Stanislavo
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Kunihiko Zinguu says:
Saluton,
En Japano, la registaro kaj la ministerio pri sano proponas al popoloj pli multe da greftaĝon de homan internaĝon, sed la plej granda religia ligo malkonsentis antaŭ ĝin. Mi havas kontraŭopinion kontraŭ la kuranta reĝimo.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Kunihiko Zinguu edited this comment 4 weeks ago.
Reza replies:
fakte graftado estas aprobita kaj bonvenata. la problemo estas povreco kaj merkato kiu baziĝas sur ĝi. Dediĉi homame korporganon al iu kiu bezonegas estas admirinda afero sed "vendi sian korporganon" nur pro malsato kaj malriĉeco estas io alia ...
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
NicoRay replies:
... kaj vendante sian korporganon, oni vendas sian vivon. Vi tute pravas, Reza. Ĉar la homa korpo estas io grava, eĉ sankta mi dirus, mi vidas (postmortan) organdonacon kiel altegan oferon, kaj samtempe kiel tute normalan aferon : tio estas konkreta humaneco.
Mi ankaŭ memoras pri radioprogramo pri la uso de organoj de Ĉinaj mortkondamnitaj. La ĵurnalisto kontaktiĝi kun Ĉina respondeculo de vendado de organoj. Pro tio li simulis havi edzinon, kiu ege bezonis renon. Tiel mi komprenas, ke pro la manko de "donacaj" organoj, kaj pro amo, pro malakcepto de morto, iuj pretas ĉion (aĉeti renon de malriĉuloj, aŭ de mortkondamnitaj).
Kiam oni vidas, ke multaj landoj denove pretiĝas al milito, tiam mi bedaŭras, ke ili ne pretiĝas al monda milito kontraŭ la malamiko de la tuta homaro : mizero.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Kunihiko Zinguu says:
Mi forgesis meti unu tute grava vorto "koro" tuj antaŭ greftaĝon! Mia temo estis iomete alia ol vendado de korporgano.
Permesi al mi meti iom pri koro-greftado ĉi tie. Nenia kirurgo povas grefti koron post la morto de donanto . Ĝia fakto signifas koro-greftado estas tute alia kazo kontraŭ aliaj internaĝaj greftadoj. Historie, unue medika-sciencistoj metis alian novan regulo por koro-greftado, kaj ŝanĝis la tre krizan tempon por homajn mortojn. Neniam, Oni aŭ homaro tute ne ŝanĝis tion en nia tre longa histrio. Nome, nur malmultaj da scientistoj ekdefinis kaj antaŭigis la krizan tempon de homa morto, kio(kiam), nature, estadis ĉe ĵus la tempo la koro ĉesis, al la artefarite antaŭigita tempo ĉe tuj poste de cerbo ĉesis ĝia movado ASPEKTE.
Do en la specifa kazo de koro-greftado, la familianoj de atendita donanto devas selekti unu frankon el de du frankojn, unua: tuj doni koron, aŭ dua: atendi iom da momentojn pro koro ĉesus, dum la korpo de la atendita donanto estas VARMA kaj interne troviĝas koro movadas kvankam.
Ĉu ia gepatroj, volonte de lia vera amo, povas decidi donaĝon de la vivanta koro en ŝia amega filo aŭ filino dum la korpo estas varma ? Ĉu ĝia donaĝo vere estas amo?
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Kunihiko Zinguu edited this comment 4 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...