Reza Published on November 7, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
new BBC, kiun mi ŝatas
Posted on November 25, 2009
9 comments (latest 2 hours ago)
new Pli bonas ekstrari mi ...
Posted on November 25, 2009
6 comments (latest 25 hours ago)
Reno vendata ...
Posted on November 14, 2009
7 comments (latest 11 days ago)
De kie fontas tiu kuraĝo?
Posted on November 10, 2009
8 comments (latest 2 weeks ago)
Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...
7 comments (latest 2 weeks ago)
Post 20 horoj ...
Posted on November 3rd, 2009
10 comments (latest 2 weeks ago)
Geedziĝa islama etiko
Posted on October 26, 2009
26 comments (latest 2 hours ago)
konfeso
Posted on October 12, 2009
1 comment (latest 6 weeks ago)
Traktado ktp
Posted on October 7, 2009
3 comments (latest 4 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 164 times

Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...

Saturday November 7, 2009 at 01:09PM

Maltrankvilaj stratoj de la urbo, sub piedoj de maltrankvilaj homoj ... .

Sopiro, krio, bato, doloro, atako, insisto, pipra gaso, krio, ploro, atako, batado, sango, krio ... .

Ne, la vekiĝintan popolon ne eblas silentigi per minaco kaj perforto. malgraŭ fortega minaco de la puĉista registaro hodiaŭ en mia urbo la civitanoj marŝis sur la maltrankvilaj stratoj de la urbo kaj kontraŭis al rabistoj kiuj ŝtelis revojn de la nacio kaj ilia ununura havaĵo estis kaj estas "abomeno al ĉiuj". Hodiaŭ la protestanta popolo senkulpigis sin de fiagoj kiujn la registaro ŝajnigas je la nomo de Irana popolo. Hodiaŭ la urbo en kiu mi loĝas spertis viglan tagon ...

PS:
Je la 4-n de novembro de 1979 grupo da Iranaj studentoj kiuj subtenis Ĥomeini okupis la Usona ambasadejo kaj prenis 52 hostaĝoj inter la Usonanoj kiuj laboris tie. Ĥomeini oficiale subtenis la movon de la studentoj. La okupo de la ambasadejo daŭrigis kaj la hostaĵoj estis liberigitaj nur post 444 tagoj de mallibereco. Irana registaro ĉiu jare "omaĝe" al tiu "okupo kaj hostaĵo" aranĝas ceremonion kaj ĉi jare la popolo protestante al la jam okazinta puĉo dum la prezidentbalotado disaranĝis la hontceremonion. Ŝajnas ke post 29 jaroj la nova generacio ne nur ne fieras pri la okazintaĵo sed sentas honton pri tio.

fotoj pri la 4a de novembro: http://www.mardomak.ws/photos/13_abn_mardomak

7 Comments / add your comment?

Reza says:
bone! post 4 tagoj la cenzuristoj ebligis ke oni kapabli skribi surrete! :)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Nu ankau' censuristoj estas homoj, do ili havas koron, au' pli simple, foje ili lacig'as.
Danilo
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
František Horáčekpro says:
....Sopiro, krio, bato, doloro, atako, insisto, pipra gaso, krio, ploro, atako, batado, sango, krio ... .unuvorte: granda teruro!:-( ...kiam alvenos justecon?..
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Wel says:
Saluton, kara Reza!

Kiel al aliaj landoj simile iam okazis (kio inkluzivas mia lando mem) ŝajnas, ke la hodiaŭtempe ankoraŭ ekzistantaj diktaturoj pli kaj pli konscias, ke ĉiuj rajtas respektinde pensi kaj vivi!! Tion ni ĉiuj ja ege deziras, ke tuj okazu al la de vi tre koramata, kaj de ni korfrata, Irano!!
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
saluton al Vi!
estu tiel!
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Stanislaw Rynduch says:
Kara Reza,
unue dankon pro la informoj kaj bildoj. Estas tre malfacile doni bonan konsilon. Estas fakte facile konsili starante ekstere,sed vi povas pli bone prijuĝi. Mi nur scias, ke populistoj estas tre danĝeraj pro la stulteco. Ili ofte lasas parolojn kiuj trompas la popolon.
Mi loĝas en iama orienta Germanujo kaj popolo ankaŭ estis trompita antaŭe kaj ankaŭ poste .
Multaj eĉ bedaŭras la kuniĝon.
Estu tamen tre singarda kara.
Ĉion bonon sincere via Stanislavo
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via komento. En la socia medio ĉiam okzazas kaj okazos konfliktoj kaj eĉ trompoj ĉar ĉiam estas grupoj kiuj volas plan parton de kuko ... la problemo en mia lando estas tio ke la regantoj pli kaj pli volas igi la popolon simile al siaj idealoj kaj forte rezignas ajnan vivstilon krom siaj dezirataj. La registaro klare deklaras ke "okcidenta libereco" kaj la libereco mem estas fiaĵo kaj ke oni devas esti obeemaj ...
la homaj vivio ne havas valoron en mia lando kaj pro la manko de respekto al vivo - kiu estas la plej esenca valoro por ajna estaĵo - la popolo protestas kontraŭ la regantoj kiuj ŝteladis/as nian vivrajton. Do ĉi tie oni bataladas al vivrajto ...
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...