Reza Published on October 26, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Reno vendata ...
Posted on November 14, 2009
7 comments (latest 3 weeks ago)
De kie fontas tiu kuraĝo?
Posted on November 10, 2009
8 comments (latest 4 weeks ago)
Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...
Posted on November 7, 2009
7 comments (latest 4 weeks ago)
Post 20 horoj ...
Posted on November 3rd, 2009
10 comments (latest 4 weeks ago)
Geedziĝa islama etiko
27 comments (latest 11 days ago)
konfeso
Posted on October 12, 2009
1 comment (latest 8 weeks ago)
Traktado ktp
Posted on October 7, 2009
3 comments (latest 6 weeks ago)
savanto
Posted on September 26, 2009
4 comments (latest 2 months ago)
vundo kiun havis mi sur piedo ...
Posted on September 24, 2009

Keyword tags

bebo
sekso
islamo
homaj
rajtoj
etiko
seksfrando
adoleksa
geezdiĝo
pedofilio
verdikto

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 314 times

Geedziĝa islama etiko

Monday October 26, 2009 at 08:02AM
Verdiko de lakto suĉanta bebo
Demando:
Ĉu eblas geedziĝi kun bebo? Ĉu eblas seksumi kun la bebo post la geedziĝa ceremonio?

Respondo:
Laŭ ĉiuj islamaj sektoj geedziĝo ĉu provizora ĉu por ĉiama kun knabino kiu ankoraŭ ne estas adoleska, eĉ bebo kiu luktas de sia patrino, estas aprobita kun ties patra permeso. Seksfrandado (sen enigo al ŝi) kondiĉe ke tiu ne kaŭzu ajnan ĝenon al ŝi, estas permesata kaj ebla.



حكم عقد بچه شير خواره

پرسش:
آيا مي توان بچه شيرخواره را صيغه كرد؟ آيا بعد از عقد مي توان با او عمل جنسي انجام داد؟

پاسخ:

براساس نظر همه مذاهب اسلامي عقد نكاح دائم و موقت با دختر ي كه به سن بلوغ نرسيده است، حتي اگر شير خواره باشد، با اجازه ولي او صحيح است .استمتاع جنسي (غيراز دخول ) به شرط عدم مفسده و عدم ايذاء و اذيت بعد از عقد كردن ممكن و جايز است.

منبع: پايگاه حوزه علمیه قم

27 Comments / add your comment?

Stanislaw Rynduch says:
Se oni estas tiel edukita kaj ne konas aliajn kutimojn, leĝojn, etikojn oni pensas , ke tiel devas esti kaj estas ĝuste. Moroj, kutimoj, antaŭjuĝoj estas stranga afero kiun oni praktikas ne pensante homece.

En la tuta mondo okazas multaj pli aŭ malpli aĉaj maljustaĵoj kiun ni devas ekbatali, ŝanĝi.
Mi kiel infano ankoraŭ travivis kion jam miaj idoj ne povas kaj ne volas kredi; En la vilaĝo, kie mi estis naskita, iutage dum fulmotondro ekbrulis domo. Vilaĝaj virinoj kriis, ke tio estas dia puno, oni ne rajtas ion fari kaj provis kontraŭstari la savadon.

Iame oni ankaŭ konsentis kun bruligo de "sorĉistoj" ĉu sciencistoj kiuj kuraĝis diri ion alian ,kion ne preĝis la pastro. Se oni tiel estas edukita kaj nenion kompare vidas, estas tute konvinkita ,ke tiel estas ĝuste kaj pretas subteni kaj mem tiel agi. Kanibalo, estis eĉ fiera manĝante alian.

Por ŝanĝi tion, oni devas alian etikon doni al la popolo, sed tio devas okazi malrapide por ne kolapsi moralon de la popolo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
vian eldiron mi akceptas rilate simplaj homoj sed kion fari kun tiuj kiuj "gvidas" la simplulojn? la etikedon kiun mi supre skribis mi konsideras kiel krimo ...
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
M. de Sainte-Déprime replies:
Dankon pro via kuraĝo laŭte diri ke estas ankoraŭ civilizendaj sovaĝuloj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Religio kreas belajn fabelojn sed same terurajn leĝojn... Supra okaze (ĉu teoria au vera) kulpaj kaj "gvidantoj" kaj edzo kaj patro (patrino verŝajne nenion rajtas diri) ; ĉiuj krom la infano!!!
En Kroatio lau leĝo oni rajtas seksumi kun infano pli aĝa ol 14 jaroj se tiu donas permeson; ĉu ankau same saĝa solvo por senkulpigi kulpuloj?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
logika demando!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Mahmud says:
Mi miris ege. En la originala ĝi skribis, se ne estus enpuŝigo, sed kien ĝi ne diris. Mi petas vian pardonon, tiu verdikto krom krueleco estas malpreciza kaj la sanktuloj povas misuzi ĝin laŭ la religiaj kondut-ordonoj kaj fine senti sin ankoraŭ di-sklavaj religianoj. Mi bedaŭras kaj ankaŭ hontas.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi sambedaŭras kaj samhontas kun vi!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Odilia Milhomens says:
Vi pravas, Reza! Estas terura islama etiko! Ekde kiam okazas tiaj malĝojaj aferoj?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
fakte je la komenco ekzistis tiu etiko ...
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Odilia Milhomens says:
Sed la mondo progresas... Ne malaperu ni! Estu pacienca kaj fido en pli bona mondo! Mi tiel kredas!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Tio kion Reza rakontas estas terura kaj neniu senkulpigo taŭgas por ĝi. Sed ne nur Irano faras similajn krimojn.

En multaj landoj oni kutimas fizike kripligi infanojn. De knabuĉoj oni fortranĉas la porpucion de kaco, de knabinoj oni fortranĉas klitoron kaj kelketne eĉ nimfojn (vulvajn lipojn). Oni ofte mensogas ke temas pri religio, sed laŭ mia konjekto nur la juda "sankta" skribo admonas al tia perfortaĵo. Oni ne demandas al tiuj infanoj, ĉu ili volas tion, oni neas ilian homan rajton mem elekti "religion" kiam fariĝos plenkreska kaj oni neniam povos ripari ilian detruitan korpon.

Ekzistas historia kaŭzo por detranĉi haŭton de sur kaco, en duondezertaj nomadaj regionoj kie malfacile eblas trovi akvon por lavi sian kacon. Sed hodiaŭ multaj el tiuj homoj vivas en modernaj domoj kun pura fluanta akvo el kranoj. Mondo evoluas, sed menso postrestas.

Nuntempe en Eŭropo, pro amasa enmigrado el tiaj landoj, oni eĉ uzas nian imposte pagitan monon por efektivigi ĉi tiun brutalecon. Krom fia malŝparo de publikaj financoj, tio estas tute nekredebla krimo kontraŭ la homaj rajtoj de la infanoj, sed tamen okazas en la miskomprenata nomo de kultura respekto. Kio okazos kiam tia infano plenkreskinta metos kaj siajn gepatrojn kaj la ŝtaton antaŭ juĝejon, akuzante pri forrabita seksorgano?
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
vi tuŝas pravan aferon rilate la rajto de infanoj. Mi konsentas kun vi. Oni ne rajtas "aliformigi" la seksorganojn de la infanoj ... eĉ mi kontraŭas ajnan truigon (de la oreloj ktp) por ornami infanojn ...
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Reza edited this comment 5 weeks ago.
Reza replies:
Mi aldonu ankaŭ alian aferon: aprobante vian komenton la granda diferenco inter irano kaj la cetera mondo estas tio ke en irano la religio "oficilae" regas dum la aliaj mondpatoj ne estas tiel ...
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Reza edited this comment 5 weeks ago.
Mariagrazia-Danilo says:
Kara kaj estimatega Reza, mi bedau'ras diri tion,( rilate al islamokratio) sed irana popolo mem, forte volis kaj ec' batalis por g'in havi, au' mi malbone memoras ? ( Vivu c'iu rezisto al c'ia subpremo! )Danilo.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
Laŭ mi ne! irana popolo ne havis ajnan imagon pri la mezepoka religia teokratio. oni "imagis" ke religia sistemo alportos justecon kaj eglaecon ... 30 jara plenperforta religia sistemo kiu sen ajnan pardonemo disŝiras "aliulojn' pruvis ke oni faris grandan eraron kaj ke en laika sistemo eĉ religiuloj povus havi pli komfortan vivon ...
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Bedau'rinde mi mem, televidile kaj j'urnale, vidis amason da homojn surstrate kriante : H'omejni, H'omejni. Certe estis grava eraro kaj nun tion evidentig'as. Korekti tiun eraron nun kostos ankorau' multe da sufero kaj sango. Same okazis en Eu'ropo kiam eklezio havis povon politikan, kaj kiam italoj himnis subtenante Mussolini kaj g'ia fas'ismo. Ankau' c'ikaze multan sangon kaj suferon devintis vers'i. Danilo.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
ni irananoj, devas pagi la koston de la kredoj kiujn havis niaj gepatroj ...
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Bedau'rinde, se ne c'iam, ofte tion okazas... (c'ie) Danilo.
Posted 4 weeks ago. ( permalink / translate )
Antoine Mechelynck says:
Simile, longe estis (kaj eble ĝis nun en iuj lokoj tiel estas?), ke kristanoj (des pli se ili estas «simpluloj») rigardis (-as?) seksperfortadon de knabino kiel «malpli gravan pekon» ol masturbado: el "adulto" oni povas sin reaĉeti, ĉu ne, per konvenaj preĝoj kaj oferdonoj, dum "onanismo" estas morta peko — Dio ja fulmumis Onanon, kiu "ellasis sian semon teren" anstataŭ seksumi kun la vidvinoj de sia frato por havigi al tiu frato idaron.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
dankon pro via komento kiu malkovris al mi alian vidpunkton laŭ religuloj kristanaj ...
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
giorgosesper says:
Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Cxion bonan al vi kara amiko.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Vere, tion, kion mi legis ĉisupre plenigis min je malgajeco...kiel oni povas tiel perforti infanojn? Kiam oni faras ion tian ĉe ni (kaj malbonŝance tio ofte okazas) oni punas la misfaranton, kiun oni konsideras krimulo. Mi estas tre religiema, sed rifuzas ĉiun perforton, mortigon, kruelaĵon kontraŭ aliaj homaj estaĵoj,ĉu de mia religio, ĉu de aliaj religioj.... Mi venis al la konkludo, ke mi preferas senreligian homecan homon, kiu vivas respektante kaj amante aliajn homojn kaj naturon, ol ege religieman homon, kiu suferigas aliajn nome de iu ajn religio. Kaj mi konvinkiĝis, ke verŝajne ankaŭ Dio, el la du, preferus la unuan ...
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Reza replies:
Miaj malbonaj spertoj ĝuste temas pri religiuloj. Mi ne kontraŭas ajnan Dion. Se iu kredas al dio, bone kredu, sed subpremi, perforti kaj fari kruelojn je la nomo de Dio kaŭzas abomenon al Dio ... kaj bedaŭrinde multaj fiagoj je la nomo de Dio kaj laŭ la religio oni faras ...
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Kara Reza, via lasta aserto tau'gas al preskau' c'iuj malnovaj religioj, sed pri la sufic'e novaj ? Eble....
Danilo.
Posted 13 days ago. ( permalink )
Reza replies:
eble la novaj pro tio ke ankoraŭ ne atingis ajnan "superpotencecon" kaj ankoraŭ ne iĝis regataj estas pli "puraj" kaj akcepteblaj ...
Posted 13 days ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Anarkismo diras: La povo koruptas, absoluta povo koruptas absolute ! ...Danilo.
Posted 11 days ago. ( permalink )
Reza replies:
konsentite!
Posted 11 days ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...